×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Plurtaskumado: Ne nur virina afero

Plurtaskumado: Ne nur virina afero

Por virinoj denature estas pli facile plenumi multajn aferojn samtempe - tiun kutiman stereotipaĵon kontestas nun aktuala studaĵo: Plurtaskumado estas sammezure pena por ambaŭ seksoj.

Kontroli la enirintajn retpoŝtaĵojn matene ĉe la matenmanĝo, aranĝi ankoraŭ survoje al laboro kelkajn renkontiĝojn ĉe kiuj jam atendos kvin taskoj kiuj estos plej bone plenumendaj samtempe - plurtaskumado estas hodiaŭ tute memkomprenebla, kvankam kiel konate ĝi ne estas tre efika. Kostas tempon kaj koncentriĝon se la atento devas salti ĉiam inter du aŭ pli da taskoj tien kaj reen.

Ĉu tio koncernas ĉiujn homojn sammezure, tio tamen estas malklara. Obstine ĉiukaze daŭras la opinio ke virinoj havas ion similan kiel naturan talenton por plurtaskumado, ĉar ili tiurilate de ĉiam spertas pli grandan defion: Ili devis mastrumi la hejmon, la infanojn kaj la familion samtempe. Tiujn imagojn konfirmas ankaŭ enketoj. Sciencaj pruvoj por la diferencoj inter la seksoj aliflanke estas raraj kaj kelkaj studaĵoj montras eĉ etan avantaĝon por viroj. Aliaj prilumigoj denove vidas avantaĝon nur ĉe junaj virinoj.

Por sia aktuala studaĵo nun esploristinoj de la teknika altlernejo en Aachen, Germanio, plenumis eksperimentojn en Aachen kaj en Frankfurto, estis po 48 testpersonoj en ambaŭ lokoj, kaj la duono el ili estis virinoj. En kelkaj eksperimentoj temis vere pri tio plenumi du taskojn paralele, en aliaj eksperimentoj la plenumado de la taskoj devis okazi unu post la alia, sed la testantoj devis je certa momento salti de unu tasko al alia.

Interalie temis pri tio ekkoni ĉu certa litero estas konsonanto aŭ vokalo aŭ ĉu cifero rilatas al para aŭ senpara nombro. Samtempe oni devis ekzemple rotaciigi en la kapo tridimensian figuron. Ĉe tio oni registris la reagan tempon kaj la korektecon de la respondoj.

Montriĝis ke viroj samkiel virinoj - kompare al kontrolgrupoj kiuj devis plenumi nur unu taskon - fariĝis pli malrapidaj kaj faris ankaŭ pli da eraroj. Do ambaŭ seksoj estis ĉe plurtaskumado same bonaj aŭ malbonaj.

Laŭ la esploristinoj la kontraŭdiraj rezultoj en la literaturo povus esti aperintaj pro tio ke la eksperimentoj aŭ taskoj tre forte varias inter la studaĵoj. Sed de tio tamen dependas kiu parto de la kogna aparato devis ĉe tio esti aktiva. Por la mensaj produktaĵoj kiuj estis testataj dum la aktuala studaĵo, ekzemple pri la aktualigo de la labormemoro, laŭ la esploristinoj ĉiukaze ne estas konstateblaj diferencoj inter viroj kaj virinoj.