×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Planta substanco povus plilongigi homan vivon

Planta substanco povus plilongigi homan vivon

Esploristoj de la universitato de Graz en Aŭstrio malkovris substancon kiu stimulas la purigadon de ĉeloj.

Kiu manĝas malpli kaj kiu ĉiam denove fastas, tiu havas ŝancon vivi pli longe, diras teorio. La kaŭzo por tio estas ke per tiu manĝokonduto la purigado de la ĉeloj estas stimulata. Estus bele se eblus stimuli tiun procezon, kiu nomiĝas aŭtofagio, ankaŭ sen asketismo, helpe de certaj efiksubstancoj.

200 diversajn kandidatojn la esploristoj ĉe la universitato de Graz estis testintaj pri ilia kapablo malrapidigi la kadukiĝon de ĉeloj. Kaj evidente ĉe unu substanco ili atingis trafon: Temas pri 4,4'-Dimetoksikalkono, mallonge DMC. La esploro montras la potencialon de DMC kiel farmakologia rimedo kontraŭ kadukiĝo kaj kontraŭ proaĝaj malsanoj", diras la studaĵo kiu estis publikigita en faka magazino dum februaro.

DMC apartenas al la naturaj polifenoloj kiuj estas konataj pro sia antioksidiga efiko. Ili troviĝas ne nur en teo, ruĝa vino kaj kakao, fruktoj aŭ legomoj. La esploristoj povis pruvi la aperon de DMC en tradicia azia kuraca planto, nome aŝitabo. "La substanco DMC induktas en diversaj organismoj, de gisto al vermoj kaj muŝoj ĝis homaj ĉelkulturoj, la sanakcelan ĉelpurigan efikon", komunikas la gvidantaj aŭtoroj de la studaĵo ĉe la instituto pri molekulaj biosciencoj de la universitato de Graz. Ili krome konstatis ke DMC reduktas damaĝojn de la kora histo en suĉuloj.

La sama laborgrupo jam antaŭ dek jaroj estis malkovrinta substancon kiu akcelas la aŭtofagion: Ĝi nomiĝas spermidino kaj ĝi troviĝas interalie en ĝermoj de tritiko, en fungoj aŭ en maturiĝinta fromaĝo, kaj ĝi efikas protekte al koro kaj cerbo.

En multaj lokoj esploristoj jam estis serĉintaj fonton de juneco. Ili atingis trafon ekzemple ĉe grunda bakterio de la Paskaj Insuloj, nome rapamicino. Ĝi havas vivoplilongigan efikon per blokado de enzimo. Ĝi estis testata interalie en la jaro 2009 ĉe musoj. La vivodaŭron de la maskloj ĝi plialtigis je 28 procentoj, la vivodaŭron de musinoj je 38 procentoj. Aliflanke rapamicino kaŭzas gravajn kromefikojn, interalie ĝi malfortigas la imunsistemon.

La kredo pri rejuniga efiko de la sango de pli junaj vivuloj jam aĝas je miloj da jaroj. Ĝi ŝajne konfirmiĝis fine de la 20-a jarcento kiam du eksperimentaj musoj estis tiel kunkudritaj ke ili havis komunuan sangocirkulon - la organismo de la pli aĝa muso rejuniĝis. Ankaŭ la injektado de sangoplasmo de pli junaj musoj efikis simile.

Plua esplora aliro estas genteknika: Oni provas manipuli tiel nomatajn sirtuinojn. Tio estas genoj kiuj aktivas precipe en la mitoĥondrioj. Tiuj siavice enhavas damaĝajn liberajn radikalojn. Kaj la "sirt-genoj" helpas sendanĝerigi ilin.