×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, "Planeda dieto" postulata

Post 30 jaroj laŭ taksoj jam 30 miliardoj da homoj vivos sur nia planedo. Laŭ nova analizo ĉiuj povus nutri sin sane kaj samtempe protekte trakti la medion kaj la klimaton. Sed antaŭkondiĉo por tio estus ke okazu ŝanĝo de nutrado, kiel esploristoj nun postulas.

Kion ni manĝas kaj kiel nia nutraĵo estas produktata, tio grave influas nian klimaton. Precipe antaŭ la fono de plialtiĝantaj nombroj de loĝantoj tio estas ankoraŭ ne sufiĉe konsiderata, kiel tion kritikas nun 37 medicinistoj, ekologoj, klimatesploristoj, nutrosciencistoj kaj politiksciencistoj en la tuta mondo. Por certigi mondskale la sanon de la homoj kaj por samtempe protekte trakti la klimaton kaj la medion, ili postulas ne malpli ol ke homoj en la tuta mondo ŝanĝu sian nutromanieron kaj ke la produktado de nutraĵoj fariĝu tute daŭripova.

Jen la planeda dieto (la kvantoj validas por po unu tago): Ruĝa viando:14 gramoj Birdaĵo: 29 gramoj Fiŝo: 28 gramoj Ovoj: 2 malgrandaj ovoj en semajno Legomo: 300 gramoj Fruktoj: 200 gramoj Rizo, maizo, tritiko ktp: 232 gramoj Sojo, lentoj ktp. : 75 gramoj Nuksoj: 50 gramoj Laktoproduktoj: 250 gramoj Sukero: 31 gramoj

Sciencisto de la Monda Sanorganizo diras: "Tio signifas ke ni bezonas ĉiutage 300 gramojn da legomo kaj 200 gramojn da fruktoj kaj en ĉiu semajno unu porcion da ruĝa viando, unu porcion da kokina viando kaj unu porcion da fiŝo". Tio estas rezulto el pluraj mondskalaj esploroj, do la duobla kvanto da legomo kaj la duona kvanto da viando.

Tiel la tutmonda konsumo de legomo kaj de fruktoj duobliĝus, samkiel la konsumo de nuksoj kaj de legumenacoj. La konsumo de viando aliflanke duoniĝus samkiel la konsumo de sukero. La reduktendaj kvantoj varios de lando al lando. Ĉar dum ekzemple en norda Ameriko estas konsumata la sesoblo de tio kiom estas rekomendate, laŭ la analizo en suda Azio homoj ne manĝas sufiĉe da viando. "Ni bezonos en tio kompenson. Kelkaj homoj devos manĝi malpli da viando, aliaj pli. Ne temas pri ĝenerala malpermeso de konsumo de viando", diras la sciencisto.

Se ĉiuj homoj povus nutri sin kaj vere nutrus sin laŭ la rekomendataj kriterioj, tio ne nur pozitive influus la sanon de la homoj en la tuta mondo. Ankaŭ la medio povus profiti de tio. Pro la mondskala ŝanĝo de la nutromaniero parto de la kultivaj kampoj por bestonutraj grenoj denove estus disponeblaj por legumenacoj, kaj sinsekvo de grenoj kaj legumenacoj povus pli bone provizi la grundon per nutraj substancoj.

Krome necesos disvolvi teknologiojn per kiuj reduktiĝos la sterkado kaj la konsumo de akvo en la agrikulturo. Ankaŭ la mastrumado de fiŝbredado korespondu pli bone al la mediprotektado.

"Duoniĝu la mondskala kvanto de forĵetataj nutraĵoj", diras la sciencisto. Dum en malpli riĉaj landoj la plej granda parto de rubo jam aperas ĉe la produktado kaj estas kaŭzata de malbona planado de la rikoltoj kaj de malbona infrastrukturo, en industriaj landoj tro da nutraĵoj estas forĵetataj en la dommastrumejoj.

La sciencistoj estas optimismaj ke la celo estas realigebla. Necesos tamen tutmonda debato pri la necesaj ŝanĝoj.