×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Oni ne pafas en Jamburg

Oni ne pafas en Jamburg

Tiun ĉi rakonton de Mikaelo Bronŝtejn produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

- Bonan tagon, Marina Lvovna. Mi vin jam delonge serĉas ĉie. La rektoro petis vin veni al lia kabineto. Jes, laŭeble tuj.

La mastro estis surloke; apude sidis afable ridetanta nekonata viro. La rektoro aspektis iom konfuziĝinta, kvazaŭ en fremda, multe pli altranga kabineto. - Aĥ, jen - ŝi estas Majer! Marina Lvovna... jen - kamarado... kamarado Sedih. Li ŝatus interparoli kun vi... Nu, mi lasas vin ĉi tie... neniu malhelpos - mi avertos la sekretariinon. - Bonvolou sidiĝi, Marina Lvovna, - montris la nekonato al la kontraŭa seĝo. Li aspektis tre afabla kaj ĝentila, eĉ servopreta. - Vi aspektas iom laca, ĉu estas iuj problemoj? - Dankon pro via atento, - respondis ŝi, sidiĝante. - Mi ne havas nesolveblajn problemojn. Nu, eble - ekzamenoj. Kaj, cetere, mi scivolas, kun kiu mi estas parolanta... - Aĥ, mi petas pardonon! Mi devus tion fari tuj. Do, permesu, ke mi prezentu min. Subkolonelo de ŝtata sekureco. Sedih Konstantin Sergejeviĉ. Ni povus, certe, inviti vin, Maria Lvovna, al ni. Tamen, mi decidis veni mem, pro ke vi komprenu: nia interparolo ne estas enketado. Simpla konversacio. - Mi ne komprenas, pri kiu temo mi povus konversacii kun subkolonelo de KŜS, - streĉe diris Marina. - Temoj multas, kredu al mi. Vi estas diversflanke interesa, inteligenta kaj altklera virino. Mi kun plezuro aŭdos vian opinion pri multaj aferoj. Jen, mi scias, ke vi interesiĝas pri la tiel nomata internacia lingvo Esperanto. Vi estas lingvisto, sekve, via interesiĝo estas natura. Certa parto el nia junularo lernas Esperanton, eĉ kunvenas somere en sovaĝe organizitaj tendaroj. Notu, ke tion ili faras ekster zorgoj de nia tutlanda junulara organizaĵo, komsomolo. Kio ilin kunigas, se ili ne estas lingvistoj? Jen, antaŭ nelonge eĉ en nia Leningrada regiono okazis tia konveno. Ĉu vi estis tie? - Jes, mi estis. Sed mi scias, ke komsomolaj gvidantoj tie simple rifuzis helpi la organizon. - Ĉu vere? Aĥ, niaj junularaj gvidantoj ne ĉiam akceptas prudentajn decidojn... Sed vidu, en tiun tendaron venis diversaj homoj. Multaj korespondas kun eksterlando, sed ne ĉiam kapablas distingi veron de mensogo; multaj aĵoj, kiujn oni diras en okcidento pri nia lando, estas fia mensogo. Mi kredas, ke ne intence, sed iuj niaj gejunuloj kaptas tiun imperiisman propagandon kiel veron, eĉ vastigas ĝin inter siaj amikoj. Certe, vi aŭdis similajn eldirojn en la tendaro, ĉu ne? - Ne, mi aŭdis nenion similan tie. - Vi ne estas plene sincera kun mi. Komprenu, Marina Lvovna, ni zorgas pri ordo en nia lando, do ankaŭ pri via bono. Ĉiu honesta civitano devas helpi al ni. Ni ja ne arestas, ne enprizonigas tiujn disvastigantojn de prokapitalismaj kalumnioj. Ni faras nur profilaktikan laboron: konversacias, klarigas, avertas... - Verŝajne, vi havas aliajn honestajn civitanojn por dubi pri mia sincero. - Jes, Marina Lvovna, multaj helpas. Kaj, imagu, - tute libervole. Tamen, ĉesu ni pri esperantistoj... Ni parolu, ekzemple, pri literaturo. Lastatempe la tuta mondo interesiĝas pri nia literaturo. Jes - tion atestas, nu, almenaŭ, kelkaj Nobel-premiitoj - rusoj. Vi, sendube, konas tiujn - Pasternak, Ŝoloĥov - kiaj gigantoj! Nun ankaŭ tiu nova premiito - Aleksandr Solĵenicin. Ĉu vi legis ion de li? - Ni dum jardekoj abonas NOVIJ MIR. Ankaŭ Unu tago de Ivan Denisoviĉ estas tie. En la jarkolekto de 1956. Mi legis ĝin. - Jen. Estas lia konstanta ŝatata temo. Li ŝajnas nenion pli scianta krom koncentrejoj. Kvazaŭ nenio pli bona, pli vivĝoja estis en nia historio... Sed ĉu vere nenion pli vi legis? Strange. Mi opiniis, ke via amiko donis ion al vi... - Mi ne parolas pri via forveturinta amiko, pri via studgvidanto. Ja vi amikis. Li eĉ vizitadis vian hejmon, ĉu ne? - Do vi kaŝobservis min? Kiakaŭze?! - Ne vin, Marina Lvovna, trankviliĝu. Lin. Ni devis tion fari - li iĝis danĝera por la ŝtato pro sia helpo al la malica kontraŭkomunisto Solĵenicin.

En la agrabla karesa malvarmo de la kabineto Marina eksentis interne subitan, tajde venintan varmegon. La varmega ondo fluis al la vizaĝo, ektremis la fingrojn. Ŝi kunplektis la manojn sur la genuoj kaj respondis akre, sed preskaŭ trankvile: - Dank' al viaj zorgoj la lando perdis brilan scienciston, neanstaŭigeblan instruiston, kiu, memkompreneble, nenion danĝeran faris. Sed li ne plu estas ĉi tie. Kion ankoraŭ vi bezonas?

Neniu emocio, krom la sama troa afablo sonis en la sperta parolo de Sedih: - Mi jam diris al vi, ke ni faras profilaktikan laboron. Jes, li estas forveturinta. Sed restis liaj lernantoj, liaj amikoj, parencoj, kiuj eble senkonscie aŭ konscie aprobas liajn agojn - jen, kiel, ekzemple. Ni dezirus kun ili paroli. Nur paroli - tio sufiĉas... Ŝajnas al mi, ke vi tro dolore akceptis miajn vortojn pri via amiko. Kial vi tiel arde defendas lin? Ni ne havas la informojn, pardonu, - eble... eble via amikeco estis pli intima ol ni supozis?...

En ŝi leviĝis la sento, ke tuj ŝi faros ion teruran, eble kaptos kaj ĵetos iun telefonon, apude starantan. Larmoj venis de ie kaj staris tute proksime, pretaj aperi. Ŝi, tamen, malrapide levis sin, movis la seĝon kaj, nenion dirinte, iris for el la kabineto. Kamarado Sedih akompanis ŝin per la plej afabla kaj atenta rigardo.