×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Oksfordo-vortaro petas helpon

Oksfordo-vortaro petas helpon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En januaro 2019, la mondkonata angla ĵurnalo The Guardian informis, ke la respondeculoj pri la same fama Oksforda Vortaro alvokas la publikon al helpo por kolektado de vortoj kaj esprimoj en la mondo de laboristoj.

Ekzistas amaso da slangaj terminoj, uzataj en la ĉiutaga vivo, kiun nur fakuloj en la koncerna laboro komprenas. Tial la vortaristoj petas helpon al fajrobrigadistoj, domkonstruistoj, instruistoj, propagandistoj, tubistoj, medicinistoj, ke ili informu pri tiaj terminoj kaj pri ĝiaj signifoj. Estas dezirinde, ke oni registru tiujn signifojn por publika kompreno.

Ne temas propre pri neologismoj, sed pri apartaj vortkonstruoj kun novaj signifoj. Tipa ekzemplo estas la vorto “gomer”, uzata de kuracistoj. Ĝi estas formita per la komencliteroj de la anglalingva esprimo “Get Out of My Emergency Room” (= iru for el mia urĝsukura ĉambro). Per ĝi oni alnomas pacientojn en tre kaduka stato, kiuj jam ne komunikiĝas, ĝenerale tre maljunajn.

Alia kurioza vorto estas “dob and dab”, uzata de dekoraciistoj. Ĝi signifas teknikon por kovri muron aŭ similan surfacon per speciala plastpapero, tiel ke rezultas perfekte glata ornamaĵo.

Kurioze, ke ofte tiuj esprimoj havas obskurajn signifojn por homoj ekster la koncerna metio - kaj tio estas oportuna situacio. Ekzemple, bestkuracistoj eble ne sentus sin komfortaj, se ili devus klarigi al homo ekster sia medio, kion signifas “DSTO”. Iom sekrete oni informas, ke ankaŭ ĝi estas formita per komencliteroj: “Dog Smarter Than Owner” (“hundo pli saĝa ol ĝia posedanto”).

Tiaj vortoj konsistigas do ian sekretan lingvon, kiun la Oksforda Vortaro intencas malfermi al ĉiuj personoj. Ili estas amaso da esprimoj, kiuj postulas detalan leksikografion. Verŝajne tiu fenomeno ekzistas en ĉiuj vivantaj lingvoj.

Ĉu ankaŭ en Esperanto?

Certe aperas ankaŭ en nia lingvo vortoj kaj esprimoj slangaj kaj ne tuj kompreneblaj. Antaŭ ne longa tempo, veterana Esperantisto demandis min pri la signifo de la vorto “mojosa”. Alia samideano surpriziĝis, kiam li alvenis en Esperantista renkontiĝo kaj junulo kriis al li “Sal !”. Kaj tuj poste alia junulo same kriis: “Salaton!”. Kaj min mem oni jam amike alnomis “dinosaŭro”, aludante al mia nescio pri komputilaj aferoj...

Ĉu ankaŭ ni devus kolekti tiajn kuriozajn leksikaĵojn, kiuj ŝajne fariĝos pli kaj pli oftaj?