×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Nova rimedo kontraŭ migreno

Nova rimedo kontraŭ migreno

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Migreno estas unu el la plej oftaj kaj malkapabligaj malsanoj. Ripetaj krizoj de kapdoloro, kun naŭzo, vomoj kaj malkomforto rilate al lumo kaj sonoj faras ĝin sufiĉe ĝena turmento. Foje ĝi atingas unu duonon de la kapo. Ĉe kelkaj pacientoj la krizoj okazas sporade, sed ĉe aliaj ĝi ripetiĝas tro ofte, eĉ dufoje en ĉiu semajno. Tio faras la vivon preskaŭ neeltenebla, ĉar tiaj krizoj ofte daŭras horojn, eĉ tagojn.

Oni ne scias tute klare la kaŭzon de tiu malsano. Certe genetikaj faktoroj influas. Oni tamen scias, ke malreguligo de substancoj produktataj en la cerbo (precipe “serotonino”) implikiĝas en la apero de la simptomoj. Krome, iuj nutraĵoj kaj trinkaĵoj povas startigi la krizojn. Tiuj pacientoj ofte submetiĝas al multaj ekzamenoj, kiuj rezultigas nenian praktikan helpon, tiel ke fine oni kutime nomas la kompatindulojn “nervozaj”. Sed ilia sufero estas tute reala.

Dum migrenokrizoj, pacientoj nepre devas preni dolormildigajn medikamentojn. Sed ofte, tiuj drogoj aldonas malagrablajn flankefikojn, aŭ parte fiaskas pri kontentiga mildigo de la doloro. Krome, tro ripeta englutado aŭ injektado de kontraŭdoloraj medikamentoj paradokse povas kronikigi la malsanon. Medicinistoj atentigas, ke tro da tiaj medikamentoj povas fariĝi mem kaŭzo de kronika kapdoloro.

Nu, la faka revuo Headache, en majo 2019 alportis esperon al tiaj suferegantaj malsanuloj. La revuo publikigis la rezulton de komenca esploro farita per aparato, kiu celas mildigi migrenokrizojn sen ĥemiaj medikamentoj.

Baptita per la nomo “Nerivio Migra”, la aparato, konstruita en Israelo, estas alkroĉebla al la supra parto de la brako. Sen dratoj, ordinara telefonaparato stimulas ĝin, tiel ke ĝi produktas specialajn elektrajn ondojn, ne percepteblajn de la paciento. Ĉi tiuj ondoj tamen atingas la cerbon, kaj tie ili kaŭzas kreskon de la kvanto da kontraŭdoloraj naturaj substancoj, kiel “serotonino” kaj nor-adrenalino.

Tiu nova rimedo devas esti komencata tuj post kiam ekaperas la krizoj. Oni uzis ĝin ĉe testopacientoj, kiuj suferis oftajn migrenokrizojn, kaj ĝi estigis konsiderindan mildigon de doloro - statistike multe pli efikan ol tiu de placebo. Kelkaj specialaj situacioj malebligas la uzon de la aparato - ekzemple ĉe gravedulinoj, portantoj de elektraj ritmokontroliloj por la koro, kaj aliaj. Preskaŭ ne okazis ĝenaj reagoj kaŭze de la nova aparato: apenaŭ hipersensiveco en la koncerna brako, aŭ iom da loka haŭta ruĝiĝo. Entute, esploristoj estas optimismaj: 66 procentoj el la pacientoj, kiuj uzis la novan aparaton raportis kontentigan mildigon de doloro du horojn post la apliko.