×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2019, Nigra truo fotografita

Nigra truo fotografita

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Je la 10 de aprilo 2019 oni anoncis unu el la plej incitaj sciencaj faroj de la moderna tempo: oni montris la unuan foton de “nigra truo”. La afero rezultis de longa laboro en internacia projekto nomata “Event Horizon Telescope”. La bildo montras la fenomenon en la centro de grandega galaksio ”Messier 87“, proksime al la stelamaso Virgo, je distanco de nekredeblaj kvindek kvin milionoj da lumjaroj for de la Tero. La senluma cirklo en la foto estas la nigra truo mem, 6-milardoble pli masiva ol nia Suno.

Ĝis tiu dato, astronomoj ne sukcesis precize kapti la bildon de nigra truo. Oni konis ĝin nur pere de desegnaĵoj, artaj figuroj kaj simulaĵoj. La malfacileco foti ĝin estas simple, ke ĝi estas nevidebla fenomeno - kun gravita forto en ĝia centro tiel granda, ke nenio eskapas ĉirkaŭ ĝi, eĉ ne la elektromagneta radiado.

Por foti ion, kio rifuzas fotojn, nome nigran truon, necesas konstrui specialan teleskopon. La sciencistoj solvis la problemon konektante plurajn radiotelekskopojn ĉirkaŭ la mondo, laŭ sinkroneco kun atomaj horloĝoj, tiel ke ili ĉiuj rigardas al la nigra truo samtempe. Tion klarigis unu el la estroj de la projekto.

La anoncon oni faris en internacia konferenco, kiun samtempe akompanis pluraj landoj. Centoj da sciencistoj laboras en la projekto tra la mondo, uzante ok teleskopojn kaj profesiulojn el dudek landoj.

La esprimo “nigra truo” fariĝis vaste uzata de nefakuloj. Ĝi estas eĉ uzata en figura senco, por esprimi misteran malaperon de io, en la naturo. Sed ne estas facile koncepti ĝian veran striktan signifon. Tiu koncepto kreiĝis per kompleksaj kalkuloj faritaj de Albert Einstein, antaŭ cent jaroj, surbaze de la Teorio de Relativeco. Laŭ liaj kalkuloj, nigra truo estas neimageble malgranda punkto kun neimageble granda koncentriĝo de maso, tiel ke ĝi ensuĉas ĉian materion kaj ondojn, kiel lumo, ekzemple. En la menciita fotografaĵo oni klare vidas helan ringon ĉirkaŭ nigra rondaĵo; oni interpretis tion kiel kvanton da ensuĉata lumo. Eble ĝi estas stelo en lasta fazo de evoluo.

Sed ĉio estis antaŭe nur kalkuloj; nun oni fotis ĝin. Pro tiu konfirmo, nun certe Einstein festas, en la Ĉielo...

Krom grava atingo de la scienco, la nova kono estas serioza atesto pri la fido je libereco de scienco en la mondo. Danke al la senlima esplorado de la universo, eĉ se oni ne tuj perceptas ĝian tujan utilecon, la homaro havigas al si novajn evoluojn.


Nigra truo fotografita

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Je la 10 de aprilo 2019 oni anoncis unu el la plej incitaj sciencaj faroj de la moderna tempo: oni montris la unuan foton de “nigra truo”. On April 10, 2019, one of the most exciting scientific works of modern time was announced: the first photograph of a "black hole" was shown. La afero rezultis de longa laboro en internacia projekto nomata “Event Horizon Telescope”. The issue stemmed from long work on an international project called the "Event Horizon Telescope". La bildo montras la fenomenon en la centro de grandega galaksio ”Messier 87“, proksime al la stelamaso Virgo, je distanco de nekredeblaj kvindek kvin milionoj da lumjaroj for de la Tero. The image shows the phenomenon at the center of a huge galaxy "Messier 87", close to the Virgo star cluster, at an incredible fifty-five million light-years away from Earth. La senluma cirklo en la foto estas la nigra truo mem, 6-milardoble pli masiva ol nia Suno. The dark circle in the photo is the black hole itself, 6 billion times more massive than our Sun.

Ĝis tiu dato, astronomoj ne sukcesis precize kapti la bildon de nigra truo. To date, astronomers have not been able to accurately capture the image of a black hole. Oni konis ĝin nur pere de desegnaĵoj, artaj figuroj kaj simulaĵoj. La malfacileco foti ĝin estas simple, ke ĝi estas nevidebla fenomeno - kun gravita forto en ĝia centro tiel granda, ke nenio eskapas ĉirkaŭ ĝi, eĉ ne la elektromagneta radiado. The difficulty of photographing it is simply that it is an invisible phenomenon - with a gravitational force at its center so large that nothing escapes it, not even electromagnetic radiation.

Por foti ion, kio rifuzas fotojn, nome nigran truon, necesas konstrui specialan teleskopon. To photograph anything that refuses photos, namely a black hole, you need to build a special telescope. La sciencistoj solvis la problemon konektante plurajn radiotelekskopojn ĉirkaŭ la mondo, laŭ sinkroneco kun atomaj horloĝoj, tiel ke ili ĉiuj rigardas al la nigra truo samtempe. Scientists have solved the problem by connecting several radio telescopes around the world, in sync with atomic clocks, so that they all look at the black hole at the same time. Tion klarigis unu el la estroj de la projekto. This was explained by one of the project leaders.

La anoncon oni faris en internacia konferenco, kiun samtempe akompanis pluraj landoj. The announcement was made at an international conference, which was accompanied by several countries at the same time. Centoj da sciencistoj laboras en la projekto tra la mondo, uzante ok teleskopojn kaj profesiulojn el dudek landoj.

La esprimo “nigra truo” fariĝis vaste uzata de nefakuloj. The term "black hole" has become widely used by non-blacks. Ĝi estas eĉ uzata en figura senco, por esprimi misteran malaperon de io, en la naturo. Sed ne estas facile koncepti ĝian veran striktan signifon. But it is not easy to conceive of its true strict meaning. Tiu koncepto kreiĝis per kompleksaj kalkuloj faritaj de Albert Einstein, antaŭ cent jaroj, surbaze de la Teorio de Relativeco. This concept was created using complex calculations made by Albert Einstein, a hundred years ago, based on the Theory of Relativity. Laŭ liaj kalkuloj, nigra truo estas neimageble malgranda punkto kun neimageble granda koncentriĝo de maso, tiel ke ĝi ensuĉas ĉian materion kaj ondojn, kiel lumo, ekzemple. According to his calculations, a black hole is an unimaginably small point with an unimaginably large concentration of mass, so that it engulfs all matter and waves, such as light, for example. En la menciita fotografaĵo oni klare vidas helan ringon ĉirkaŭ nigra rondaĵo; oni interpretis tion kiel kvanton da ensuĉata lumo. In the aforementioned photograph you can clearly see a bright ring around a black circle; this was interpreted as the amount of light being sucked in. Eble ĝi estas stelo en lasta fazo de evoluo. Perhaps it is a star in a last phase of evolution.

Sed ĉio estis antaŭe nur kalkuloj; nun oni fotis ĝin. But it was all just calculations before; now it was photographed. Pro tiu konfirmo, nun certe Einstein festas, en la Ĉielo...

Krom grava atingo de la scienco, la nova kono estas serioza atesto pri la fido je libereco de scienco en la mondo. In addition to a major achievement of science, the new knowledge is a serious testimony to the faith in the freedom of science in the world. Danke al la senlima esplorado de la universo, eĉ se oni ne tuj perceptas ĝian tujan utilecon, la homaro havigas al si novajn evoluojn. Thanks to the limitless exploration of the universe, even if one does not immediately perceive its immediate usefulness, mankind is providing new developments.