×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ni kvietigu la tempeston en nia kapo: Kiel vivi enpace kun negativaj pensoj

Ni kvietigu la tempeston en nia kapo: Kiel vivi enpace kun negativaj pensoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Pavla Dvořáková el Ĉeĥio

Ĉu ĉe vi ripete aperas negativaj pensoj? Se jes, la diagnozo klaras: vi estas homo.

Laŭ sciencaj esploroj averaĝa unuopulo travivas ĉiutage ĉirkaŭ 60 ĝis 70 mil pensojn. Kaj granda procentaĵo el ili plej supozeble turniĝas ĉirkaŭ tio, kio povas malboniĝi, kio en la estonteco verŝajne malsukcesos, kion ni ne faris bone kaj kion la aliaj faras malbone.

La kialo, kial tiom malfacilas superi tiajn ĉi ripetiĝantajn negativajn pensojn, konsistas en tio, ke ĝi ofte kreskas el nia firma opinio, ke ekz. "Mi ne estas sufiĉe bona", "Neniam mi atingos tion, kion mi volas", aŭ "La mondon kaj la homojn ne eblas fidi" . Maŝoj de tiuj ĉi cirkulantaj pensoj tre fortas kaj tre adheras ĝuste pro tio, ke ili baziĝas sur tiuj ĉi profunde enradikiĝintaj konvinkiĝoj. Kaj ni kredas ilin, kvazaŭ la entrudiĝanta persistemo atestus pri tio, ke ili veras. Kaj la rezulto? Ni estas igitaj okupiĝi pri ilia enhavo.

En la vivo ni devintus laŭeble plej baldaŭ ellerni pri la negativaj pensoj ion fari. En la praktiko montriĝas, ke la plej efika aliro ofte estas fakte la malplej intuicia. Ĝi baziĝas sur la jeno: ĉesu klopodi ŝanĝi la negativajn pensojn, nenion faru pri ili, ĉesu batali kontraŭ tio, kio jam ests okazanta, kaj direktigu vian atenton aliloken.

Kiel ni povas esti en harmonio, se tio, kio jam estas kuranta en nia menso, tutcerte en harmonio ne estas? Eble ŝajnas, ke se ni konsentos pri tio, ke niajn negativajn pensojn ni certe ne ŝanĝos, ni konsentas ankaŭ pri tio, ke ni kredas ilin. Se ĉu eble tio tamen ne veras?

Kio okazus, se negativaj pensoj povus aperi en nia interna mondo kaj ni povus ekkompreni ilian enhavon, sed havi nenion komunan kun ili - ni ne devus ilin forpeli, investi en ilin nian energion, engaĝiĝi en iliaj rakontoj kaj fantaziaĵoj aŭ ilin kredi? Kaj se eble negativaj pensoj signifus nenion pri tio, kiu vi estas? Sed antaŭ ol ni povos tiun ĉi aliron utiligi en praktiko, ni devas ekkredi, ke tio entute povas reali.

Ni vivas en la kulturo, en kiu ĉiu volas de ni, ke ni konstante ion faru. Kaj se ni ricevos instrukciojn, ke ni faru nenion, povas okazi, ke tio ne sufiĉas. Tiam povas helpi, se ni la vorton "ne fari" alivortumu al io pli aktiva. Do pli konkrete, anstataŭ ol koncentriĝi pri neŝanĝado de siaj pensoj, ni ekzercu turni la atenton de la pensoj mem al tio, kio estas malantaŭ ili.

Tuj kiam negativaj pensoj aperas, ni havas tendencon fokusigi nian atenton al ili, kiel laseran radion, kaj per tio ni blokas ĉion ceteran, kio povas en nia konscio kaj subkonscio ekzisti. Kio okazus, se ni rigardus malantaŭ ilin kaj ekpensus, kio plua tie troviĝas? Ĉu eble malantaŭ kaj sub ili io estas kuŝanta? Kiam ni tion faras, ni lasas la pensojn enpace kaj koncentras la atenton al la spaco ĉirkaŭ ili. Simile kiam ni rigardas la flugantajn birdojn kaj akrigas la rigardon al la firmamento malantaŭ ili. Aŭ se ni rigardas la tiel nomatajn tridimensiajn rilaksigajn bildojn.

Elprovu tion nur por unu tago aŭ por unu horo: ne ŝanĝu viajn pensojn, senkonsidere de tio, kion ili entenas. Simple lasu ilin enpace, allasu ilin, por ke ili alvenu. Turnu vian atenton de pensoj al tiu, kiu aŭskultas - via propra konscio kaj estanteco. Perceptu la spacon, en kiu la pensoj aperas, la silenton malantaŭ la bruo kaj la kvieton sub la movo.

Kiam vi tiamaniere transŝovos vian atenton, okazos io tre interesa. La pensoj komencos perdi sian potencon. Eble ili daŭre estos tie, sed ili ne plu havos tian forton. Laŭteco de la pensoj ŝanĝiĝos el krio al flustro. Iam, kiam la pensoj ĉesos nin tiom logi kaj ne plu povos nin movi aŭ enplekti nin en siajn maŝkaptilojn, ili komencos iom post iom malaperadi. Kaj eĉ se ili ne malaperos komplete, ankaŭ ilia malfortigo estas sukceso.

Ripetiĝantaj negativaj pensoj estas parto de nia homa vojo. Ne eblas ilin haltigi. Sed kion ni fari povas, estas ĉesi klopodi ŝanĝi ion neŝanĝeblan. Esencas, kian starpunkton ni al pensoj kaj al ni mem havas. Internan pacon ni atingos, kiam ni rezignos batalon kontraŭ la neeviteblo kaj ni alidirektos nian atenton al nova horizonto.