×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Neŭtrala Moresneto

Neŭtrala Moresneto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En la numero 1328 (de oktobro 2018) de la UEA-revuo Esperanto aperis longa recenzo pri la libro Zinko, verkita de David van Reybrouck kaj esperantigita de Piet Buijnsters. Tiu libro pritraktas la landeton Neŭtrala Moresneto.

Pro tio, ke - mi neniam estis aŭdinta aŭ leginta pri tiu landeto; - laŭ la recenzo ĝi estis nekredeble malgranda, fakte ĝi estis malverŝajna lando; - la recenzinto ne diris, ĉu temis pri historia studaĵo aŭ pri romano, mi pensis dum la legado de la unua duono de la recenzo, ke temis pri inventita lando. Poste iĝis pli klare, ke Neŭtrala Moresneto vere ekzistis. Tamen por havi certecon, mi serĉis en Guglo kaj vidis, ke estas artikolo pri ĝi en kelkaj versioj de Vikipedio, ankaŭ en Esperanto. En tiu versio troviĝas la informoj, ke - ekzistas retpaĝaro en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto, pri Neŭtrala Morasneto (sed fakte tiu retejo estas nur en la nederlanda); - ekzistas en Jutubo a) “48-minuta filmo parolata en la nederlanda, germana, franca kaj esperanto lingvoj” (tamen nur ekde la 32-a minuto de la filmo iu parolas dum kelkaj minutoj en Esperanto); b) “11-minuta filmo parolata en la nederlanda lingvo kun subtekstoj en Esperanto” – tio veras; - aperis “longa artikolo” en la reta bulteno “Libera Folio”.

Post klako al la retligilo oni fakte povas legi tiun longegan artikolon, kiu estis aperinta en 2010 kaj kiu titolis “Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis”. Ĉe la fino de la ege detala teksto estas dirite, ke “La artikolo unue aperis en la blogo de Jens S. Larsen”. Do, Jens S. Larsen estas la aŭtoro.

Kiel mi diris, ankaŭ la menciita recenzo estas tre longa. Sur unu tuta paĝo la recenzinto Nikola Rašić resumas la enhavon de la libroZinko, kiu laŭŝajne pritraktas la historion ne nur de Neŭtrala Moresneto, sed ankaŭ de kelkaj enloĝintoj. Poste li konfesas “Mi jam tro multe rivelis de la enhavo de tiu ĉi malgranda, sed valorega libro”, kaj ĉe la fino li faras kelkajn taksajn rimarkojn pri la libro.

Se vi ricevas la revuon Esperanto, verŝajne vi jam legis la recenzon. Se ne, vi povas legi en Esperanto la vikipedian artikolon aŭ/kaj la tekston en “Libera Folio”. Nur por interesigi vin pri la temo, mi citas la komencon de la artikolo en tiu reta bulteno:

Neŭtrala Moresneto estis malgranda kvazaŭregno, ekzistinta nur pro tio ke ĝiaj du grandaj najbarlandoj ambaŭ deziris la areon de ĝia valora zinkominejo. La landeto ekzistis dum pli ol cent jaroj, de 1816 ĝis 1919, sed post la elĉerpiĝo de la zinkominejo en 1885 aperis duboj pri la pretervivo de Neŭtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin. La plej rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomota "Amikejo". La nova regno estis proklamita en aŭgusto 1908, tamen neniu ŝtato, nek la Esperantomovado, prenis la proklamon vere serioze. De post la unua mondmilito Moresneto estas parto de Belgio.