×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Miaj spertoj pri internacia geokaŝado

Miaj spertoj pri internacia geokaŝado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La nova hobio venis ĉe mi tute neatendite. Mia kuzo el Usono venis fine de aprilo viziti Ĉeĥion kaj li pasigis kelkajn tagojn ankaŭ en mia familio.

Li parolis pri sia hobio - geokaŝado. Ĉiuj membroj serĉas geokaŝaĵojn ie ajn en la Tero. Sufiĉas ekkoni koordinatojn laŭ la tergloba mezurado, ekzemple N 49°09.354 E 014°.08.081. Certe tiun-ĉi lokon vi trovos ankaŭ per la mapo, sed pli preciza estas la tergloba mezurado.

Kiam mi trovos mian objekton (kiu estas aŭ metita en la teron, aŭ fiksita en la arbon), mi devas konfirmi, ke mi trovis la objekton en la "logbook" - kajereto metita ene de la kesto kun objekto. Tiun-ĉi konfirmon mi devas fari ankoraŭ en la interreto en la paĝon de geocaching.com.

Preskaŭ ĉiuj membroj jam ion kaŝis kaj kontrolas, ĉu ĉiuj kondiĉoj por geokaŝado estas en ordo. Kvankam ekzistas reguloj por bona geokaŝado, tamen mi spertis kelkajn malbonajn situaciojn. Ni serĉis objekton sub la fera ponto, kiam - super niaj kapoj - trapasis trajno! Kiu hororaĵo! Tio ne estas permesata. La unua regulo estas sekureco de homoj. En Prago du membroj de nia agado dronis pasintan jaron. Tio estas grava momento por ni ĉiuj fari nur sekuran geokaŝadon. - Kaj ĉiu homo povas uzi siam propran kapon, ĉu ne?

Ni ĉiuj jam spertas neatenton de la dua regulo: bone klarigi la lokon, ne lasi homojn vane serĉi en la Terglobo. Sufiĉe ofte ni ne trovos la objekton, ĉar la koordinatoj estis erare fiksitaj. Povas esti, ke mi ne trovis keston, ĉar aliaj homoj trovis ĝin kaj movis ĝin.

Sed plejparte mi trovas novajn lokojn, kiuj estas bone klarigitaj, preskaŭ ĉiam ili instruas min pri io nova. Temas pri la historio de la loko, interesa loko, kiu povas prezenti ion bonan por homoj. Ekzemple kiam mia kuzo venis en nian landon, ni trovis kune en la kesto "talpeton", tiun-ĉi ĉeĥan figuron, kiu jam vizitis kosmon kun la kosmonaŭto Ĉernan, ĉar lia patrino estas origine Ĉeĥino. Kaj ni trovis ĝin en la kesto de geokaŝo. (Vidu kunmetitan foton).

Se vi volas interŝanĝi informojn, vi povas partopreni "eventojn" - renkontiĝojn, dum kiuj vi povas paroli kun aliaj serĉantoj.

Tiel nia internacia ludo helpas ekkoni nian komunan lokon (Terglobo) por tie sekure vivi.

https://www.space.com/17590-apollo-10.html

Mi deziras al ĉiuj geokaŝantoj, ke ili sukcesu trovi belajn objektojn kaj bone pasigi sian tempon en la naturo.