×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Meduzoj por la agrikulturo

Meduzoj por la agrikulturo

Germanaj esploristoj revivigas kadre de EU-projekto jarcentojn aĝan tradicion: Ili pristudas meduzojn kiel sterkaĵon en la agrikulturo - kaj montras ke meduzoj kapablas ankoraŭ pli ol provizi nutraĵojn.

Meduzoj estas antikvaj ankoraŭ grandparte neesploritaj bestoj. Sed ili havas malbonan reputacion. Ili ĝenas la banantojn ĉe la plaĝo kaj ili estas por la fiŝkaptistoj ĝena kunkaptaĵo. En la pro fiŝkaptado baldaŭ senfiŝaj maroj meduzoj apenaŭ havas malamikojn. Samtempe ili trovas pli da nutraĵo, ĉar ili voras la samon kiel la fiŝoj: planktonon, kankretojn kaj eĉ fiŝetojn kaj aliajn meduzojn. Ankaŭ la klimata ŝanĝo estas por plej multaj specioj de meduzoj tendenca avantaĝo. Ja ankoraŭ ne ekzistas longtempaj studaĵoj, sed la tendenco indikas ke estonte ni devos pli kaj pli batali kontraŭ meduzoj.

La meduza plago tamen estus bone aplikebla por kelkaj celoj, opinias sciencistoj en instituto pri oceana esplorado en Kijlo en norda Germanio. Kadre de EU-projekto ili de unu jaro laboras pri diversaj eblecoj kiel oni povus utiligi tiun glitiĝeman beston. Unu el iliaj ideoj estas: utiligi meduzojn en la agrikulturo.

En Azio la meduzo por multaj homoj estas nutraĵo, ĉar ĝi estas konsiderata kiel malabunda je kalorioj kaj abunda je nutraj substancoj. La meduzo aliflanke povus esti nutra ankaŭ por la grundoj. Ĝi ja konsistas je 98 procentoj el akvo, sed ĝi enhavas ankaŭ magnezion, kalcion, nitrogenon kaj fosfaton. En regionoj proksime al marbordoj la agrikulturistoj jam en pli fruaj epokoj portis meduzojn kaj aliajn marajn vivaĵojn, ekzemple algojn kiel tradician sterkaĵon al siaj kampoj. Sed la sciencistoj el Kijlo nun volas profesiigi la meduzan sterkaĵon.

Sekigita meduza materialo povus esti aplikata kiel folia sterkaĵo. Kaj la enhavo de fosfato igas la meduzon interesa sterkaĵo kiu povus anstataŭigi tradiciajn multekostajn produktojn. En multaj afrikaj landoj mankas fosforo en la grundo, kaŭzo por tio estas apud la ĝenerala acideco en la grundo la monokulturo. Sed fosforo estas vivnecesa substanco por homoj kaj bestoj. Duonan kilogramon da ĝi sana plenkreskulo bezonas en sia korpo, ĝi estas bezonata por multege da funkcioj, de la spirado ĝis la genmaterialo. Fosfata sterkaĵo por la afrikaj etkamparanoj estas ĝis nun nepagebla. Eble meduza sterkaĵo estus alternativo.

Plua praktika eco estas la kolageno en la meduzo. Ĝi povas ensorbi enorme multe da akvo kaj konservi ĝin. Ĝis nun oni jam aplikis ĝin por haŭtaj kremoj, sed nun tiu eco ankaŭ servu por la grundoj. La meduza kolageno povus tre bone taŭgi por konservi humidecon en la grundo. Tio estus interesa tie kie disponeblas nur malbona provizado per akvo en la grundo aŭ kie la grundoj sekiĝas pro la klimata ŝanĝo. Tia meduzabaza sterkaĵo aŭ grunda helpsubstanco povas zorgi por tio ke semaĵoj ĝermu pli bone kaj ke junaj plantoj povu kreski pli bone sub stresaj cirkonstancoj.

Ekzistas ankoraŭ aliaj eblecoj utiligi meduzojn en sekigita formo. Oni povus eble ankaŭ utiligi tian materialon kiel biologian pesticidon. Oni volas eltrovi tiujn praktikajn aplikeblecojn en la maresplora instituto en Kijlo ĝis la jaro 2021 kadre de la koncerna EU-projekto.

Meduzoj por la agrikulturo Medusa para agricultura