×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Martin Scorsese (2)

Martin Scorsese (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Hodiaŭ mi daŭrigas la resumetojn de la ĉefaj filmoj de la usona reĝisoro Martin Scorsese.

1986 – The Colour of Money Veterana ludanto de bilardo renkontas junan kaj promesplenan ludanton, vidas en li pli novan version de si mem kaj proponas instrui la lertaĵojn de la ludo. La junulo akceptas kaj vojaĝas tra la lando kun sia amatino kaj la veterano. Baldaŭ ekestas konfliktoj inter ili.

1988 – The Last Temptation of Christ Bazita sur la romano de Nikos Kazantzakis, la filmo prezentas Jesuon Kriston kiel ordinaran homon, kiu enkarniĝis kiel memkontraŭdira, malfirma, perturbita Mesio, sed proklamas sin infano de Dio. Lia predikado en Judio, tiam romia kolonio, skuas kaj ĝenas la registaron, kiu decidas forigi lin. Sur la kruco, li imagas, kia estus lia vivo, se anstataŭ akcepti la pezon de la savado de la homaro, li estus kondukinta ordinaran vivon kun sia edzino kaj infanoj.

1990 - Goodfellas Junulo vivas en la mafio kaj agadas por egali aŭ superi siajn samulojn. Li ŝatas la vivon de mono kaj lukso, kaj ne zorgas pri la hororo, kiun li kaŭzas. Fine lia dependeco de drogoj kaj kelkaj eraroj malhelpas lian supreniron.

1993 – The Age of Innocence Am-triangulo inter membroj de alta socio en Novjorko en 1870. Nobla viro edziĝas al bonkora kaj bela fraŭlino, al kiu mankas ĉarmo, kaj baldaŭ enamiĝas al sendependa virino kun skandala pasinteco.

1995 - Casino En la fruaj 1970-aj jaroj, ano de mafio Sam Rothstein respondecas pri la funkciado de kazino en Las Vegas. Komence li kaj lia amiko Nicky Santoro, kun perfortaj tendencoj, sukcesas transformi la kazinon en veran imperion. Sed Sam havas iun malfortecon: li enamiĝas kaj edziĝas al la bela Ginger, iama prostituitino ankoraŭ ligita al fripono. Iom post iom liaj riĉaĵoj malpliiĝas, kaj li demandas sin, ĉu liaj kolegoj estas la vera kaŭzo de lia malkreskiĝo.

1997 - Kundun Je la aĝo de kvar jaroj la dekkvara Dalai-lamao alvenas al Lasao, ĉefurbo de Tibeto. Edukita kiel monaĥo kaj preparita por fariĝi ŝtatestro, je la aĝo de 14 jaroj li komencas alfronti problemojn kun Ĉinio, kiu fine kaŭzos lian ekzilon.

2002 – Gangs of New York Novjorko, 19-a jarcento. William Cutting estas ĉefo de perfortema bando kaj alfrontas siajn rivalojn. Junulo ĵuras venĝon kontraŭ la gangstero, kiu mortigis sian patron, sed li estas dividita inter la soifo de venĝo kaj sia admiro por la karisma Cutting.

2004 - The Aviator Post ricevado de la heredaĵo de sia patro, Howard Hughes komencis investi en la kina industrio kaj helpis la karieron de konataj geaktoroj de Holivudo. Malgraŭ sia sukceso kaj riĉeco, la pioniro de aviado suferis de depresio kaj de paralizigaj fobioj.

2006 – The Departed Billy Costigan, juna policisto, ricevas la mision filtriĝi en la mafion, pli specife en la grupon sub la komando de Frank Costello. Billy akiras lian fidon, sed Colin Sullivan, krimulo, kiu servis kiel polica informanto por Costello, ankaŭ supreniras en la bando. Kaj Billy kaj Colin afliktiĝas pro sia duobla vivo. Kiam la mafio kaj la polico malkovras, ke estas spiono en la bando, iliaj vivoj estas en danĝero.

2011 - Hugo Hugo estas 12-jaraĝa knabo, kiu vivas en stacidomo en Parizo en la frua 20-a jarcento. Lia patro, horloĝisto laboranta en muzeo, mortas baldaŭ post kiam li montris al Hugo sian lastan malkovron: androidon. Hugo amikiĝas kun junulino, kiu havas ŝlosilon por la fermilo en la roboto. Komenciĝas mirinda aventuro.

2013 – The Wolf of Wall Street Jordan Belfort estas ambicia borsisto, kiu kreas veran imperion kaj riĉiĝas rapide, sed kontraŭleĝe. Li kaj liaj amikoj eniras mondon de ekscesoj, sed iliaj nelicaj metodoj kaptas la atenton de la polico.

2016 - Silence En la 17-a jarcento, du portugalaj jezuitaj pastroj vojaĝas al Japanio en epoko, kiam katolikismo kaj preskaŭ ĉiuj eksteraj kontaktoj estis malpermesitaj. Serĉante sian mentoron, la jezuitoj alfrontas perforton kaj persekuton de la registaro, kiu volas forigi ĉiujn fremdajn influojn.duktis Herbert A. Welker el Brazilo