×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Manfred kun la virkato Mikis

Manfred kun la virkato Mikis

Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio - kontribuo de mia amikino Helga

Manfred KUN KatO Mikis, Pastelkretoj, 2011, en ruĝa paspartuo 40 x 50 cm

Kvankam mia edzo Manfred havas alergion kontraŭ katobestaj feloj, li permesis al mi havi tiun virkaton. Temis pri urĝa kazo. Valkirio, la katino de kat-amanto el nia parencaro, havis tri idojn, kaj estis neniu, kiu volis preni ilin.

Manfred postulis de mi elekti: "La kato estu ĉiam en la domo aŭ ĉiam ekstere!" Nia antaŭa virkato, Tini, rajtis esti en- kaj ekster-dome kaj malsaniĝis ekstere. Sur la frunto de nia nova griza amiketo videblis granda M, kiel ĉe multaj tigrokatoj. Tial por la virkateto ni serĉis nomon, kiu komenciĝas per la litero M. Mia edzo proponis la nomon Mikis, ĉar li tre amas la muzikon de Mikis Theodorakis. Krome, kadre de la internacia ekspozicio "EXPO 2000" oni malfermis la arenon "Ferropolis" sur la duoninsulo de la Gremmin-a Lago apud nia hejmurbo Gräfenhainchen. Okaze de tio, Mikis Theodorakis komponis fajro-artaĵan muzikon kaj prezentis ĝin.

Malgraŭ sia kat-alergio kaj siaj pro tio ruĝigitaj okuloj, Manfred portadis Mikis en siaj manoj amoplene. Tiel mi fotis lin. Kiam mi prepariĝis por la desegnado en 2011, mi havis nur printaĵon de tiu nigra-blanka foto. La kolorojn mi elektis libere. Mi desegnis la virkaton, la barbon kaj la hararon grizaj kaj la ridantajn okulojn blu-grizaj. Kiel kontraston mi elektis la ruĝon de la pulovero, kaj al ĉio ĉi bone konvenas la delikata rozkoloro de la vespera ĉielo, la koloro de la haŭto, la manoj kaj amindaj ridfaltoj de Manfred, liaj manoj kaj ruĝaj, ridantaj lipoj, kaj la molaj, helaj piedetoj de Mikis. Dum tagoj, mi iom post iom plidensigis la felon kaj la barbon, kvazaŭ preskaŭ ĉiun amatan hareton. Mi ne laciĝis rigardi la du belulojn ĉiutage. Dum mi pentris, mi sentis puran ĝojon, kiun mi volis videbligi ankaŭ por aliaj homoj. Kiel kontraston, mi trovis ruĝan paspartuon kaj oran kadron tre konvenaj.

Postparolo

Mi metis la bildon en la montrofenestron de la ateliero. Maljunulino diris al mi, ke tiu bildo tiom ĝojigas ŝin, ke ŝi ŝatus havi presitan kopion de ĝi. Ni tre ĝojis kaj volonte plenumis tiun deziron.

Infanoj demandis min, ĉu ili rajtas vidi la virkaton. Kiam mi volis porti lin malsupren al la ateliero en la brakoj (kaj fine li pezis 8 kilogramojn), li liberigis sin baraktante. Fulmrapide li kuris la ŝtuparon supren, reen al sia amata kuirejo! Tie estis lia hejmo, kie li sentis sin sekura. Tie kreiĝis intima rilato inter ni, tie li havis sian 9 metrojn longan kurejon, kaj tie ni ludis kaptoludon per ŝnureto. Mi kunprenis la petantajn infanojn supren al la kuirejo, kie estis Mikis. Kiam mi tenis lin en la brakoj, li tute malstreĉite etendis sian piedeton al ĉiuj, kvazaŭ li volis diri saluton. Kaj li trankvile permesis, ke oni karesu lin. La infanoj estis entuziasmaj, kaj poste ili volis vidi lin plurfoje semajne. Plej ofte mi prenis la tempon por iri supren al la virkato kun la infanoj.

Bedaŭrinde, post Mikis mi ne plu rajtas porti beston al nia hejmo. Mi ĉiam havis amatan virkaton. Nun, sen dombesto, mi devas kontentiĝi per mia edzo! Pri tio mi mem devas ridi – aŭ plori – kaj certe ankaŭ vi, kara aŭskultanto.