×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Lulado efikas - ankaŭ ĉe plenkreskuloj

Lulado efikas - ankaŭ ĉe plenkreskuloj

Beboj ekdormas pli rapide en lulilo. Ankaŭ plenkreskuloj dormas pli bone, se la lito malrapide moviĝas tien kaj reen. Jen la rezulto de aktuala studaĵo. Kaj ĝi enhavas surprizan detalon: La lulmovo plifortigas ankaŭ la memorkapablon.

Bone dormas tiu kiu rapide ekdormas kaj ne vekiĝas dumnokte kaj restas longe en la fazo de profunda dormo. "Ĉe tio ne la daŭro ludas gravan rolon, sed ankaŭ la kvalito de la profunda dormo", klarigas unu el la aŭtoroj de la studaĵo de la universitato de Lausanne en Svislando.

La neŭrosciencistoj en unua studaĵo nun petis 18 partoprenantojn - kiuj ĉiuj estis bonaj dormantoj - dormi en laboratorio kun lito kiu malrapide lule moviĝis. Rezulte el tio ili pli rapide ekdormis, dormis pli profunde, nome pli regule kaj pli bone ol dum la nokto en kiu ili ne estis lulataj tra la nokto. Milda lulado signifas en tiu kazo ke la lito svingiĝas ĉiujn kvar sekundojn tien kaj reen.

Jam en pli frua studaĵo la svisa esplorista teamo estis montrinta ke homoj ĉe 45-minuta dormeto ekdormas pli rapide kaj dormas pli bone, se la laboratoria lito moviĝas tien kaj reen. Tio estas io kion supozeble multaj homoj konas de la hamako. Sed nun por tiu studaĵo okazis unuafoje ke la testpersonoj estis lulataj dum tuta nokto.

Kio precize okazas dum dormado kaj kial la profunda dormo estas aparte grava, por tio ekzistas kelkaj teorioj. Kelkaj el ili diras ke ni regeneriĝas dum la profundaj dormofazoj. Aliaj opinias ke ĝuste tiam la cerbo liberiĝas de malgravaj detaloj. Plua teorio kredas ke en tiu fazo estas fiksata la memoro. Almenaŭ tion ĉi lastan ankaŭ tiu ĉi studaĵo ŝajnas subteni.

Ĉar la esploristoj ne nur igis la testpersonojn dormi en la laboratoria lito, sed ili devis ankaŭ antaŭ la enlitiĝo lerni vortoparojn. "Je la sekva tago oni nomis al la partoprenantoj unu vorton el ambaŭ vortoparoj kaj ili devis nomi la duan kunligitan vorton. Per tio oni testas nian asociacian memoron, do la memoron per kiu ni laboras". Rezultiĝis ke post nokto sur la lula lito la partoprenantoj povis ĝuste kompletigi plurajn vortoparojn.

En la cerbo ĉe tio okazas la jeno: La balancado ŝanĝas la cerban aktivecon. Ĝi aktiviĝas ĉiam denove por duona sekundo ĝis du sekundoj. Tio ŝajne kunligiĝas kun lernado. Kaj la cerbo pro la balancado ankaŭ produktis pli malrapidajn ondojn de cerba elektro. "Malrapidaj osciloj estas grava markilo por bona, altkvalita dormo". Krome studaĵo montris ke tiuj osciloj povas ankaŭ kontribui al pli bona fiksiĝo de intensaj memoraĵoj". Ambaŭ cerbaj aktivecoj laŭ la esploristoj estas sinkronizataj per la lulado. Tio pozitive influas kaj la memoron kaj la dormon.