×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Likva organika hidrogen-portanto

Likva organika hidrogen-portanto

Energio el vento kaj suno estas preskaŭ senlime disponebla, sed ĝi dependas de la vetero kaj de la diurna ritmo, kio kondukas al fortaj fluktuoj ĉe la provizado per elektra kurento. La solvo de la problemo estas grandkvanta konservado de energio. Multpromesa energikonservilo por tio estas la substanco LOHC.

Por savi nian klimaton necesas rezigni pli kaj pli pri la produktado de energio el fosiliaj fontoj kaj anstataŭ tio produkti ĝin el renovigeblaj fontoj. Tamen por disponigi al la konsumantoj stabilan provizadon per elektra kurento necesas konservi la energion en taŭga formo. Plej bona por tio estas la produktado de hidrogeno per elektrolizo, sed necesas trovi taŭgan formon de la konservado de hidrogeno por povi facile transporti ĝin de la loko de produktado al loko de konsumo.

La problemo nun estas solvebla per substanco kun la nomo LOHC, kio signifas "likva organika hidrogen-portanto". Ĉe tiu konservilo hidrogeno estas ĥemie ligata helpe de katalizilo al portanta likvaĵo kio igas ĝin facile manipulebla. En tiu ligita formo la hidrogeno estas same kiel dizel-fuelo transportebla kaj konservebla sub media temperaturo kaj premo.

Se oni bezonas hidrogenon por la denova produktado de elektra kurento, tiam la hidrogeno estas malligebla el la LOH-portanta likvaĵo helpe de katalizilo. Tiu likvaĵo do ĉiam denove povas alpreni hidrogenon kaj denove fordoni ĝin. La portanta substanco estas disponebla je grandaj kvantoj, ĝi estas medikonvena kaj malmultekosta, kio signife malaltigas la kostojn de la energikonservado.

La eco de la LOH-portanto reĉerpeble konservi hidrogenon estas jam sufiĉe longe konata kaj ankaŭ la aliaj konsisteroj de tiu juna teknologio estas nenio nova. Sed nun germanaj sciencistoj plibonigis tiujn konsisterojn kaj kunigis ilin al nova teknologio.

Konservujoj por LOHC-likvaĵo estas konstrueblaj je laŭbezona grandeco. Ili estas krome tiel sekuraj ke ili povus stari principe ĉie. Kaj eblas senprobleme transporti la likvaĵon en kamionoj, trajnoj aŭ ŝipoj - jen do en infrastrukturoj kiuj jam estas disponeblaj. Per tio renovigeblaj energioj povas fariĝi mondskale komercebla produkto. Kaj tio ja necesos, ĉar se renovigeblaj energioj estu favorkostaj, tiam necesas produkti kaj komerci ilin mondskale. Tiel ekzemple eblos importi malmultekostan energion el vento el Patagonio aŭ energio el sunradiado el Arabio.

Kompare al baterioj la LOH-portanta konservilo havas plurajn avantaĝojn. Rilate al la konservota energikvanto ĉe baterioj la kostoj duobliĝas por la duobla kvanto, dum la kostoj por konservado de grandaj kvantoj da energio per LOH-portanta konservilo estas signife pli favoraj. Tiel ekzemple por la konservado de 2 MWh da energio estas bezonataj 1000 litroj da LOH-portanto kiuj kostas por la unua aĉeto ekzemple 3000 eŭrojn kaj kiuj poste estos reuzeblaj multcent-foje. Por baterioj necesas hodiaŭ elspezi por la sama kvanto da energio pli ol unu miliono da eŭroj.

Jen bona kaŭzo por optimismo rilate al la solvo de la tutmonda energiproblemo.