×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Lignino kiel biomaterialo

Lignino kiel biomaterialo

Ĝi estas unu el la plej oftaj substancoj en la mondo - kaj tamen lignino apenaŭ estas utiligata kiel materialo. La esplorado nun malfermas pli kaj pli da interesaj eblecoj.

Lignino apud celulozo kaj kitino nombras al la plej oftaj organikaj kombinaĵoj en la mondo. Oni taksas ke plantoj produktas ĉiujare ĉirkaŭ 20 milionojn da tunoj da lignino - nome kiel apoga sustanco kiu estas enkuŝigita en la ĉelmuroj de lignizitaj plantopartoj kaj kiu kuntenas la celulozajn fibrojn kvazaŭ kiel mastiko. Pajlo konsistas je 20 procentoj el lignino, ligno eĉ je 30 procentoj. Vide al tiuj nombroj estas mirige ke la homoj ne pli forte utiligas tiun krudan materialon. Nur du procentoj de la lignino kiu en la produktado de celulozo estas forseparita de la celulozo estas utiligataj kiel materialo (ekzemple por la produktado de vanilino). La plej granda parto estas forhejtata.

La kaŭzo por tio kuŝas en la konsisto: Lignino estas tre stabila, komplike strukturita kaj forte disbranĉiĝinta polimero el fenolaj molekuloj. Ĝi formas amorfan kaj hidrofoban mason, kiu en la produktado de papero estas dissolvebla nur sub tre akraj kondiĉoj. La konsisteroj - do la diversaj fenolmolekuloj - estas tre interesaj substancoj kun alta potencialo por multaj aplikoj. Kaj vide al la streboj sendependiĝi de naftaj produktoj, nuntempe okazas multe da esplorado. Ĉe la teknika universitato de Vieno ekzemple oni laboras pri procedo por la konverto de lignino al "bio-oleo", el kiu eblos produkti biogenajn fuelojn. En alia projekto lignino estas konvertata al natura gluilo, aliaj esploristoj produktas el lignino tavolizaĵojn kiuj estas stabilaj kontraŭ varmego.

Sed aperas ankoraŭ multe pli da ideoj: Usonaj esploristoj antaŭ nelonge raportis ke lignino bonege taŭgas kiel elira materialo por biologie malkonstruebla materialo por tridimensiaj printiloj. Kaj antaŭ kelkaj tagoj firmao en Bavario vekis atenton per tio ke oni uzas la organikajn ringajn molekulojn el lignino por la konservado de elektra kurento. Surbaze de la konstrua principo (redoksa fluo) tiaj baterioj teorie povas esti ekipataj per senfine granda kapacito. Kaj la plej bono ĉe tio estas ke oni ne bezonas venenajn aŭ malabundajn materialojn (kiel ekzemple litiumon), sed ekskluzive materialojn kiuj ja staras en la natura medio kaj ne estas utiligataj.

Verŝajne daŭros ankoraŭ dum iom da tempo ĝis tiaj novigoj estos taŭgaj por praktika aplikado. Sed plej malfrue kiam nafto fariĝos malabunda kaj multekosta, tiam alvenos la tempo por tiaj biomaterialoj.