×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2019, Legado akcelas inteligentecon

Legado akcelas inteligentecon

Legado igas infanojn inteligentaj - entute, ne nur lingve. Tion montras brita studaĵo. Infanoj kiuj dum junaj jaroj plibonigas sian legokapablon laŭ tio estos pli poste ankaŭ la pli bonaj pensantoj.

Ili estas unuovaj ĝemeloj kaj ili kreskas kune, ili havas la samajn genojn, la samajn financajn rimedojn kaj la saman klerigon - sed ili ne estas same saĝaj. De jardekoj oni scias el la esplorado pri ĝemeloj ke do ne nur la genoj difinas nian inteligentecon, sed ke ankaŭ la medio havas influon. Kion oni ne scias: Kiuj specifaj genoj kaj kiuj konkretaj influoj de la medio respondecas por nia inteligenteckvociento. "Kio koncernas la influojn de la medio, por tio ni havas utilajn ideojn. Ekzemple sana nutrado plibonigas la disvolvon de la inteligenteco, aŭ ankaŭ pli longa lerneja klerigo. Sed kio precize en la lernejo estas decida por tio, tion ni ne scias", diras la studestro.

La esplorista teamo tamen malkovris unu el pluraj mekanismoj. La legado povus pozitive influi la inteligentecon. En la kadro de studaĵo pri la frua disvolviĝo de ĝemeloj oni testis la legokapablon kaj la inteligentecon de 1890 unuovaj ĝemeloj - kaj tio okazis kvinfoje: Kiam ili estis sep, naŭ, dek, dekdu kaj dekses jarojn aĝaj. Oni ĉiufoje testis kiel flue ili legas, kiel bone ili komprenas regulajn kaj neregulajn verbojn, kaj oni demandis iliajn geinstruistojn pri ilia legokapablo. La inteligentecon oni testis unuflanke lingve, tio signifas, ĉu la ĝemeloj komprenas nociojn, ĉu ili respondas je kvizaj demandoj aŭ ĉu ili povas atribui kunapartenantajn nociojn.

Aliflanke oni testis la nelingvan inteligentecon - kaj ĉe tio la rilato al legado estas atentoveka. Temis pri klasikaj taskoj, kiel ekzemple la kompletigo de logikaj skemoj kie mankis unu parto. Averaĝe pli bone sukcesis ankaŭ en la inteligentectestoj tiuj infanoj kiuj kapablis legi jam frue. Kaj la surpriza afero estas: Tiu inteligenteco ne nur estis limigita al la lingva sfero. "Se oni legas pli, oni havas pli grandan vortaron, tio estas klara. Sed ni kredas ke legado ankaŭ helpas pensi abstrakte, ĉar oni ekzemple imagas aliajn homojn, lokojn aŭ epokojn", diras la studestro. Kaj la abstrakta pensado estas grava en inteligentectestoj. Alia ekspliko estas motiviĝo. Legado povus akceli la inteligentecon ĉar ĝi helpas sidiĝi, koncentriĝi pri io kaj solvi taskon.

Ĉar la ĝemeloj havas la samajn genojn kaj la saman medion, la esploristoj konkludas pri decidaj influoj kiuj ne egalas ĉe la ĝemeloj. "Tio povus esti jam nur libro kiun nur unu el la ĝemeloj estas leginta, aŭ alia instruisto aŭ amiko". La necesan pridemandadon por tio oni ne faris, sed tion oni ankoraŭ esploros.


Legado akcelas inteligentecon

Legado igas infanojn inteligentaj - entute, ne nur lingve. Reading makes children smart - all in all, not just language. Tion montras brita studaĵo. This is what British studies show. Infanoj kiuj dum junaj jaroj plibonigas sian legokapablon laŭ tio estos pli poste ankaŭ la pli bonaj pensantoj. Children who, in their younger years, improve their reading ability will be later also the better thinkers.

Ili estas unuovaj ĝemeloj kaj ili kreskas kune, ili havas la samajn genojn, la samajn financajn rimedojn kaj la saman klerigon - sed ili ne estas same saĝaj. They are single twins and they grow together, they have the same genes, the same financial resources and the same education - but they are not as wise. De jardekoj oni scias el la esplorado pri ĝemeloj ke do ne nur la genoj difinas nian inteligentecon, sed ke ankaŭ la medio havas influon. For decades it has been known from twin research that not only genes define our intelligence, but also that the environment has an influence. Kion oni ne scias: Kiuj specifaj genoj kaj kiuj konkretaj influoj de la medio respondecas por nia inteligenteckvociento. What is unknown: Which specific genes and which particular influences on the environment are responsible for our intelligence quotient. "Kio koncernas la influojn de la medio, por tio ni havas utilajn ideojn. "What concerns the influences of the environment is why we have useful ideas. Ekzemple sana nutrado plibonigas la disvolvon de la inteligenteco, aŭ ankaŭ pli longa lerneja klerigo. For example, healthy nutrition enhances the development of intelligence, or even longer school education. Sed kio precize en la lernejo estas decida por tio, tion ni ne scias", diras la studestro. But what exactly is at school is crucial to this, we do not know, "says the head of the study.

La esplorista teamo tamen malkovris unu el pluraj mekanismoj. La legado povus pozitive influi la inteligentecon. Reading could positively affect intelligence. En la kadro de studaĵo pri la frua disvolviĝo de ĝemeloj oni testis la legokapablon kaj la inteligentecon de 1890 unuovaj ĝemeloj - kaj tio okazis kvinfoje: Kiam ili estis sep, naŭ, dek, dekdu kaj dekses jarojn aĝaj. Within the framework of a study of the early development of twins the literacy and intelligence of 1890 single twins were tested - and this happened five times: When they were seven, nine, ten, twelve and sixteen years old. Oni ĉiufoje testis kiel flue ili legas, kiel bone ili komprenas regulajn kaj neregulajn verbojn, kaj oni demandis iliajn geinstruistojn pri ilia legokapablo. Each time they were tested how fluent they read, how well they understood regular and irregular verbs, and their teachers were asked about their reading ability. La inteligentecon oni testis unuflanke lingve, tio signifas, ĉu la ĝemeloj komprenas nociojn, ĉu ili respondas je kvizaj demandoj aŭ ĉu ili povas atribui kunapartenantajn nociojn. Intelligence has been tested on the one hand in language, meaning that the twins understand notions, answer quiz questions, or can attribute shared notions.

Aliflanke oni testis la nelingvan inteligentecon - kaj ĉe tio la rilato al legado estas atentoveka. On the other hand, non-linguistic intelligence has been tested - and in this respect the relation to reading is alert. Temis pri klasikaj taskoj, kiel ekzemple la kompletigo de logikaj skemoj kie mankis unu parto. These were classic tasks, such as completing logical schemes where one part was missing. Averaĝe pli bone sukcesis ankaŭ en la inteligentectestoj tiuj infanoj kiuj kapablis legi jam frue. On average, the children who were able to read early were also successful in the intelligence tests. Kaj la surpriza afero estas: Tiu inteligenteco ne nur estis limigita al la lingva sfero. And the surprising thing is: This intelligence has not only been limited to the linguistic sphere. "Se oni legas pli, oni havas pli grandan vortaron, tio estas klara. "If you read more, you have a bigger dictionary, that's clear. Sed ni kredas ke legado ankaŭ helpas pensi abstrakte, ĉar oni ekzemple imagas aliajn homojn, lokojn aŭ epokojn", diras la studestro. But we believe that reading also helps to think abstractly, for example, by imagining other people, places or times, "says the study leader. Kaj la abstrakta pensado estas grava en inteligentectestoj. Alia ekspliko estas motiviĝo. Another explanation is motivation. Legado povus akceli la inteligentecon ĉar ĝi helpas sidiĝi, koncentriĝi pri io kaj solvi taskon. Reading could boost intelligence because it helps you sit down, focus on something and solve a task.

Ĉar la ĝemeloj havas la samajn genojn kaj la saman medion, la esploristoj konkludas pri decidaj influoj kiuj ne egalas ĉe la ĝemeloj. Because the twins have the same genes and the same environment, the researchers conclude that decisive influences are not the same in the twins. "Tio povus esti jam nur libro kiun nur unu el la ĝemeloj estas leginta, aŭ alia instruisto aŭ amiko". "It might already be a book that only one of the twins has read, or another teacher or friend." La necesan pridemandadon por tio oni ne faris, sed tion oni ankoraŭ esploros. The questioning necessary for this has not been done, but it will still be investigated.