×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La tertremo - Mauro Nervi

La tertremo - Mauro Nervi

Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Kiam la varietea spektaklo subite interrompiĝis, s-ro B, 51-jara prokuratoro de la ĉefurbo, ankoraŭ duondormis en sia vasta pufseĝo. Elmergiĝante malrapide al plena konscio, li blasfeme sakris kontraŭ la kuiristino, kiu tiuvespere atencis lian hepaton per frititaj terpomoj kaj eksterordinare piprita kolbaso, sed lia indigno eksvenis, kiam la bildoj sur la televidekrano atingis lin, jam komplete vekiĝintan. Temis pri gravmiena anoncisto; vere bedaŭrinde, ke la unuaj vortoj perdiĝis pro la dormo.

„...la plej katastrofa tertremo en la historio de nia lando. La tero furioze vibris dum ses longaj minutoj; gigantaj fendoj ekfaŭkis en la grundo. La ĉefstratoj kurbiĝis kaj krispigis, dum ĉiuj sonoriloj ektintis pro la termovo: imponajn damaĝojn kaŭzis la rokegoj, kiuj ekruliĝis de sur la ĉirkaŭantaj montoj. La nombro de la pereintoj estas ĝis nun nekalkulebla, sed laŭ optimisma prijuĝo, la urbaj ruboj entenas milojn da kadavroj...“

Verdire, la novaĵo tiklis la scivolemon de B., preskaŭ instinkte li prenis glaseton da konjako de sur la pleto al li proksima.

„La senhejmaj familioj plenigas jam la stratojn kaj la placojn, al tio aldoniĝas nun senĉesa pluvo, kiu jam de kelkaj minutoj falas torente sur la frakasitan urbon. Ni spektu tamen la bildojn, kiujn nia kameraisto rekte telesendas.“

Ĉi tiam la homo malaperis, kaj sur la ekrano enfokusiĝis la nigra kubo de antaŭurba konstruaĵo. Kiam la kamerao alproksimiĝis, ekdistingiĝis maljuna virino, sidanta sur kvarpieda skabelo, ŝi ploris, kap-en-mane.

„En tiu ĉi kvartalo mortis verŝajne pli ol 60% de la loĝantaro. Ankoraŭ mankas informoj pri la nombro de la vunditoj.“

Eltrinkinte la konjakon, B. remetis la glason sur la pleton, delikate.

„La tegmento de ĉi tiu domo falegis jam ĉe la unua ekskuo. La brikoj mortigis la tutan familion, escepte de la avino, kiu sukcesis elhejmiĝi tuj. Male, la flanka domo suferis neniun damaĝon, dank‘ al siaj pli fortikaj fundamentoj; rilate al tio, oni certe estigos enketan komisionon por esplori, ĉu efektive ĉiujn domojn oni masonis laŭ la leĝaj dispozicioj.“

La penso de B. tuj flugis al la sensacia proceso kontraŭ la fifama arkitekto V., kaj kun ia fiereco li memoris, kiel lerte li asistis tiun fiulon. Vera krimulo, jes, kiu tamen honorarias per krezaj sumoj.

„Kompreneble la infanoj konsistigas la plej teruran tragedion. Granda parto el ili pereis, multaj orfiĝis, kaj nun vagas senhelpe inter la ruinoj.“

Sur la ekrano aperis kvinjara etulo, ploranta ĉe la kadavro de mortinta virino. B. profunde suspiris, kaj per la maldekstra mano ekkaptis frandan kukon. „Pormomente oni muntis kelkajn tendojn, por ke la postvivintoj povu tranokti en seka ejo. Vi vidas unu el la multaj ambulancoj, kiuj ĉi-momente kuradas tra la tuta urbo“ la ĉefhospitalo plejparte ruiniĝis, kaj la vunditojn oni devas porti en la antaŭurbajn klinikojn.“

Sekvis longa paŭzo. Antaŭ la okuloj de B. preterkuris la bildoj de granda urbo preskaŭ tute forbalaita far titana kataklismo: blankaj kuracistoj aperadis de temp“ al tempo inter la brunaj restaĵoj de pluretaĝaj domoj. Multaj junuloj ŝovelis la amasojn de rubo. Ĉiam, kiam el sub la brikoj oni eltiris novan vunditon aŭ kadavron, la kamerao tuj alglitis por pli bone evidentigi la misformitajn vizaĝojn kaj la nigrajn sangokrustojn.

Dume, B. atendis la nomon de la urbo kun ia streĉiteco. Temas ja pri urbo en la Sudo, kie jam antaŭ kelkaj jaroj okazis io simila, kvankam malpli katastrofa. Dum kelkaj sekundoj surekraniĝis panorama bildo de la urbo kaj malgraŭ la nokto oni klare distingis la fordetruitajn palacojn. Stranga maltrankvilo ekserpentis en la menso de B.

„Laŭ multaj atestantoj, en ĉiuj kvartaloj la hundoj freneze ekbojis unu-du minutojn antaŭ la tragedio: kaj pluraj homoj ŝuldas sian vivon ĝuste al tiu konata averto. Krepuskas do la sangoplena vespero, dum kiu...“

La kutima bombasto, pensis B. Kaj tamen lia ŝajne senkaŭza maltrankvilo fariĝis pli akra, kaj fine B. ekkonsciis ĝin.

„...dum tiu teruro kaj malespero miksiĝis kun la polvo de la disfalantaj palacoj. La tertremo...“

La bildoj sekvis ĉiam pli rapide. Ili enhavis ion tre konatan, kiun B. rimarkis nur iom post iom: la arboj, la stratoj… B. stariĝis subite. Ekstere la nokta ĉielo plenlumiĝis, kaj hundo ekbojis malproksime.

„...La tertremo trafis ĉiujn, riĉulojn kaj malriĉulojn, inter la pereintaj eminentuloj ni citu urbestron Z., urbkomitatanon F. … nu, ni vidas, ke oni ĵus elŝovelis prokuratoron B. ...“

B. horore vidis sur la ekrano sian korpon, frakasitan de brikoj. Blanka kuracisto kovris ĝin per griza tolaĵo. Plumba silento. Kio okazas? KIO OKAZAS?

La planko ekvibris sub liaj piedoj.