×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La sponga urbo kreskigas arbojn

La sponga urbo kreskigas arbojn

En la sponga urbo arboj povas bone vivi: Ili havas spacon por siaj radikoj, ili fariĝas pli grandaj kaj donacas pli da ombro. En Skandinavio urbaj spacoj jam delonge estas mastrumataj kiel "spongo" - la klimata ŝanĝo portas tiun koncepton nun ankaŭ al centra Eŭropo.

Oni imagu sekan spongon kun siaj multaj poroj kaj disbranĉiĝoj, Se oni metas ĝin en akvon, ĝi plensuĉiĝas, plenigas siajn kavaĵojn kaj retenas la likvaĵon. Kaj tiel oni povas imagi ke ankaŭ la subgrundo de arboj estas spongo. Arbo havas proksimume tiom da radikoj kiel en la branĉaro kaj tiun spacon por la radikoj la arbo devas trovi ie. Sed la arboj trovas ĝin malpli kaj malpli, ili mortas aŭ miskresketas.

La ideo de la sponga urbo pro tio estas krei en la subgrundo strukturojn kiuj estas atingeblaj kaj uzeblaj por la radikoj. Kaj tio signifas maldensigi la grundon anstataŭ plidensigi ĝin, sed tamen oferti sufiĉe da stabileco por stratoj kaj piedirejoj. Tio funkcias per miksado de ŝtonetoj kun kompoŝto kaj aliaj substancoj. Inter la ŝtonetoj estas kavaĵoj, tien fluas maldikgrajna materialo. La akvo povas enflui kaj estas retenata dumtempe. Kaj: la radikoj povas kreski tien kaj la arbo trovas akvon kaj nutrajn substancojn.

Vide al la klimata ŝanĝo la koncepto de la sponga urbo havas plurajn avantaĝojn. Nur se la arbo estas sufiĉe granda, ĝi donas sufiĉe da ombro kaj disponeblas sufiĉe da forvaporiga surfaco. La arbo aktive kontribuas al malvarmigo prenante akvon el la grundo kaj vaporigante ĝin supren. Kontraste al materialoj kiel asfalto, ŝtonoj, teksaĵoj de markezoj aŭ metalaĵoj de aŭtomobiloj la surfaco de folioj neniam plivarmegiĝas ol la temperaturo de la aero.

Ankaŭ por la rapida ŝanĝo inter varmego kaj fortaj pluvoj taŭgas la sponga urbo. Oni havas la problemon ke alvenas tro da pluvakvo dum tre mallonga tempo - tro por ke la malnovaj kanalsistemoj povu absorbi ĝin. Aŭ oni rekonstruas la tutan kanalsistemon por kelkaj malmultaj pluvegaj eventoj en jaro aŭ oni trovas solvon de dumtempa retenado kiel tion prezentas la sponga urbo. Por ke la akvo povu enpenetri, ankaŭ la surfaco devas esti aranĝita aparte. Oni povas ekzemple meti pavimentan kovraĵon kiu estas malferma per fendoj por enfluo de akvo, kiu malsuprenkondukas la akvon en tiel nomatajn subgrundajn bedojn kaj kiu per tio denove provizas la grundon per humideco.

En la sponga urbo okazas la kontraŭo de tio kio dum la pasintaj jardekoj estis farita en la konstruado de stratoj. Anstataŭ pli kaj pli densigi la grundon ĝis ĝi estas homogena netrapenetrebla tavolo, oni vivigas ĝin tamen sen perdi stabilecon. En Skandinavio de 30 jaroj urbaj grundoj estas maldensigataj kvazaŭ kiel spongo, dum en centra Eŭropo oni nur komencas realigi tiun koncepton. Jam funkcias kelkaj projektoj sed la ekspertoj bonvenigas intereson el pli da urboj.