×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La projekto Esperanto-Sumoo efike subtenas librolegadon

La projekto Esperanto-Sumoo efike subtenas librolegadon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Pavla Dvořáková el Ĉeĥio

Renkontiĝo de sumoistoj dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono (2018)

Pri la sumoo, la japana tradicia luktosporto, tutcerte ĉiu el niaj aŭskultantoj iam jam aŭdis aŭ vidis, kiel ĝi aspektas. Sed kio okazas dum Esperanto-Sumoo? Ĉu estas io simila kiel ekzemple Esperanto-futbalo, kiu realiĝas dum Universalaj Kongresoj aŭ aliaj internaciaj aranĝoj?

Kiel jam aludas la titolo de la artikolo, ĉi-foje temas pri alia sfero de luktado. La patro de la ideo estas s-ro Josi Haruo el Japanio, laŭprofesie universitata pedagogo. Li deziris elpensi ion por instigi esperantistojn al pli regula legado de libroj, por plibonigi ilian lingvoscion kaj rilaton al literaturo kaj por subteni la Esperantan librokulturon, kiu sen aktivaj legantoj baldaŭ komencus malaperadi.

Tial li elpensis specon de konkurso por legantoj en la lingvo Esperanto. La vorto sumoo estas simbola, ĉar ĉiu luktas ne kontraŭ aliaj personoj, sed precipe kontraŭ si mem - sia pigreco, prokrastemo, nedecidemo, malkoncentriĝo aŭ nepersistemo.

Ĉar laŭ konata saĝaĵo LA PLEJ POTENCA ESTAS TIU, KIU VENKAS SIN MEM. La ĉefa celo estas altigi kapablojn de esperantistoj pri legado kaj kutimigi ilin legi librojn pli ofte kaj kun ĝojo. Por tiu ĉi originala ideo kaj ĝia realigo jam dum dek jaroj sinjoro Josi Haruo estis proklamita kiel Esperantisto de la jaro 2018. La konkurso kunligas interesitojn en la tuta mondo kaj tiel estigas kreskantan komunumon, kies membroj reciproke motivigas sin en sia klopodo. La unuan sumoon en 2008 partoprenis 18 japanoj. Ankaŭ la sekvaj du okazis nur en Japanio, sed la kvara disvastiĝis jam al 9 landoj. La januaran konkurson en 2019 partoprenis luktantoj el 49 landoj de ĉiuj kontinentoj. Dum 10 jaroj al la konkurso aliĝis ĉirkaŭ 10 000 interesitoj, kiuj legis sume ĉ. 750 000 paĝojn, kio egalas al 3 750 libroj po 200 paĝoj. La aranĝo okazas kun morala subteno de ILEI - Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj.

KIUJ ESTAS REGULOJ DE LA LUKTADO?

Elektu laŭ via intereso libron verkitan en Esperanto, kiun vi legos dum 15 tagoj de la luktado. Laŭeble paperan, sed principe eblas ankaŭ elektronika libro. Plej bone taŭgas beletro, sed oni povas elekti ankaŭ fakan publikaĵon. Decidu, kiom da paĝoj vi legos ĉiutage - laŭ viaj ĉi-momentaj kapabloj kaj tempoeblecoj. Estas egale ĉu unu aŭ dek paĝojn. Gravas starigi por si realajn celojn, kiujn vi kapablos vere plenumi. Multaj novuloj devontigis sin unue nur al legado de unu paĝo tage. Por venki super si mem sufiĉas tralegi ĉiutage almenaŭ unu paĝon pli. Ĉiukaze ne estas nepre necese tralegi dum la 15 tagoj la tutan libron. Ĉiu luktas precipe kontraŭ si mem! Ne gravas kiom da paĝoj legas la ceteraj, do ne necesas fari ian komparon, kiu pli bonas kaj kiu pli malnonas.

KIAM, KIE KAJ KIEL EBLAS ALIĜI AL LA KONKURSO?

La Esperanto-Sumoo okazas en la samaj datoj kiel la sporta sumoo en Japanio: nome dum 15 tagoj de la malparaj monatoj. La escepto estas la feria monato julio, kiam en Esperanto-Sumo estas paŭzo. Do entute vi povas aliĝi kvinfoje dum la jaro.

La lasta konkurso, kiun ankaŭ mi mem plezure partoprenis, finiĝis la 31-an de marto. La sekva, al kiu vi povas aliĝi, komenciĝas la 12-an de majo.

Plej bone vizitu la retpaĝon http://www.esperanto-sumoo.pl, en kiu vi povas trovi pli detalajn informojn, la retadreson, aliĝilon kaj aktualajn limdatojn, recenzojn de la legitaj libroj, fotaĵojn de la partoprenantoj ktp.

Post kiam vi aliĝas kaj ekluktas, vi ricevas retpoŝte leteron de via administranto, al kiu vi sendas la 5-an, la 10-an kaj la 15-an tagon viajn rezultojn. Se vi ĝis noktomezo sukcesas legi almenaŭ je unu paĝo pli ol vi promesis, vi notas "O", se ne, vi notas "X", kaj se vi tiutage ne partoprenas, vi notas ĝin "-". Sekvatage vi ricevas liston kun aktualaj rezultoj de la aliaj konkursantoj, do vi vidas, kiu kaj de kiu lando reale partoprenas, kion li aŭ ŝi legas kaj kiel sukcesas kaj tio povas motivigi vin elteni en regula legado.

Kaze de sukcesa luktado vi ricevas de s-ro Hori simbolan diplomon. Neniu kompreneble kontrolas vin, ĉio estas afero de via propra honesteco kaj verdiremo. Nejusta akiro de venko certe ne portus al vi kontentiĝon.

KIAL ENTUTE INDAS PARTOPRENI EN LA KONKURSO?

Ja eĉ sen tio ĉiu povas laŭplaĉe legi, kion ajn kaj kiam ajn li aŭ ŝi volas! Tio certe pravas. Sed sincere dirite, kiu el vi aŭskultantoj legas vere ĉiutage almenaŭ kelkajn paĝojn de iu libro por via propra plezuro? Ĉu ne ofte mankas al vi tempo aŭ energio por tio? Des pli se temas pri libro en iu fremda lingvo, inkluzive Esperanton! Legado de artikoloj en interreto certe ne povas anstataŭigi mergiĝon en iun historieton en komforto de via brakseĝo aŭ lito. La ĉefa premio estas ĝojo pro regula legado, por kiu oni ne sukcesis antaŭe mem decidi. Krome, inter la partoprenantoj vi eble povos trovi novajn geamikojn el aliaj landoj! Aŭ vi povas renkontiĝi kun ili persone dum UKoj aŭ aliaj internaciaj aranĝoj.

Mi persone okupiĝas pri Esperanto sufiĉe intense kaj regule, sed mi ne povas diri, ke mi ofte legus vere ĉiutage Esperantan beletron. Tial mi provis mem aliĝi por elprovi tion. Ĉar mi jam pli ol 18 monatojn celis legi unu konkretan libron - "Heredantoj de silentado" - de Sabine Dittrich, kaj daŭre mi forŝovis la aferon, ĉar ŝajnis al mi, ke mi ĉiam devas fari ion pli urĝan. Mia sperto estis tre pozitiva, ĉar mi vere fine trovis regulan tempon dum ĉiu tago kaj mi tralegis kun ĝuo la libron eĉ pli rapide ol mi unue planis. Esti parto de iu komuna projekto kaj de komuna informkampo simple portas pli plezuro kaj la afero iras ŝajne pli leĝere kaj pli facile. Eĉ se tio estus iluzio, tio vere povas helpi, do kial ne elprovi tion? Tial mi post verko de la ĉeĥlingva retartikolo decidis promocii la projekton ankaŭ ĉi-tie en la Retradio, por trovi pliajn interesitojn.

KION PLU POST LA KONKURSO?

Se la ideo ekplaĉis al vi, vi povas daŭrigi kaj mem altigi vian rangon per legado de pli da paĝoj. Vi povas partumi impresojn pri la tralegitaj libroj ekzemple en formo de recenzoj aŭ rakontado en gazetoj, retejoj, kadre de diversaj aranĝoj aŭ klubkunvenoj kaj tiel instigi ankaŭ aliajn esperantistojn elprovi la samon. La tralegitajn librojn eblas utiligi ankaŭ por kreo de lingvaj artikoloj rilate vortprovizon, gramatikon aŭ stilistikon. Sendube vi povos trovi ankaŭ aliajn eblecojn. Ne hezitu skribi al vi pri viaj propraj spertoj aŭ proponoj al nia redakcio!