La plej oportuna aĝo por lerni duan lingvon
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Lerni lingvon krom la denaska estas mensa gajno. Pri tio jam neniu povus dubi. Dulingveco ampleksigas la mensan kapablon kaj eĉ preventas iktojn. Posedo de pli ol unu lingvo stimulas la cerbon kaj la elvolvadon de esence gravaj kapabloj, kiel koncentriĝo kaj emocia ekvilibro. Pli kaj pli kreskas en la mondo la kvanto da dulingvaj lernejoj, en la unua kaj dua gradoj. (Parenteze, estas mirinde, ke oni preskaŭ ne aludas al la kulturaj konsekvencoj de submetado de lokaj kulturoj per la angla lingvo.)
Estas ankaŭ ĝenerala konsento, ke se oni ekstudas duan lingvon en infana aĝo, tiam la lernado estas pli rapida kaj facila.
Tamen, unu praktika demando persistas: kiu estas la plej oportuna aĝo por komenci alprenon de dua lingvo? Multaj homoj (sen pruvoj) asertas, ke ju pli frue, des pli bone, sed pri tiu respondo ne ekzistas veraj konfirmoj.
Antaŭ ne longa tempo, la prestiĝa Instituto de Teknologio de Massachusetts, Usono, decidis esplori la aferon kaj publikigis siajn konkludojn per la faka revuo “Cognition”. Ilia konkludo estis: “Oni ne vidas grandajn diferencojn inter homoj, kiuj komencis lernadon de dua lingvo tuj post la naskiĝo kaj tiuj, kiuj eklernis en la 10-a aĝojaro. Post tiu aĝo, iom post iom malkreskas la facileco por tia lernado.”
Tiu studo inkluzivis pli ol 600000 homojn de pluraj naciecoj kaj aĝoj. Oni proponis teston pri la kapablo analizi frazojn en la angla lingvo. Paralele, oni notis la kvanton da lingvoj, kiujn ili scipovas; la tempon, de kiam ili studas la anglan lingvon; kaj ĉu ili loĝis en anglalingva lando. Plej multaj testopersonoj estis 20- aŭ 30-jaraĝaj.
Oni ne klare scias, kial la lernokapablo pri dua lingvo malkreskas post la 18-a aĝojaro. Certe influas biologiaj kaj sociaj fenomenoj. La esploristoj insistas, ke malgraŭ tio, plenkreskuloj ne devas flankenlasi tian lernadon. Estas eble havigi al si bonan konon de dua lingvo en ĉiu ajn aĝo, kaj tio garantias belan cerboekzercon kaj riĉan kulturan gajnon. Ekzistas plenkreskaj homoj, kiuj eklernas duan lingvon kiam ili estas jam plenaĝaj, kaj sukcesas atingi nivelon egalan al tiu de denaskaj parolantoj. Kaj eĉ se oni ne perfekte regas la novan lingvon, tio tamen ne malhelpas bonegan komunikadon.
Se uzi tiajn informojn rilate nian Esperanto-movadon, eble ni povus direkti nian strategion prefere al la junaj generacioj, sen neglekto de la nejunaj. Kaj eventuale uzi la sloganon: “Estu amiko de via cerbo: lernu Esperanton!”