×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La plej danĝera besto de la praarbaro /mallongigita/

La plej danĝera besto de la praarbaro /mallongigita/

Tiun ĉi rakonton de Tibor Sekelj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Subite mi ekaŭdis de malproksime murmuron, kvazaŭ pluvo ekfalus sur la foliaron.

Kumeŭaŭa eksidis kaj aŭskultis. Mi rimarkis maltrankvilon sur lia vizaĝo. Ni ambaŭ samtempe ekrigardis teren. Iom granda serpento preterrampis nin je duonmetra distanco, en granda hasto. Ankaŭ aliaj bestoj panike rapidis, ĉiuj en la sama direkto, eĉ ne rimarkante nian ĉeeston. Intertempe la stranga murmuro fariĝis pli forta.

- Kio okazis, Kumeŭaŭa? - mi demandis. -Venas la soldat-formikoj! Ankaŭ ni devas forkuri!

Mia unua penso estis rapide surgrimpi arbon, por savi nin, same kiel ĉe la alveno de la aproj. Sed apenaŭ mi komencis grimpi, la knabo donis al mi mansignon, ke mi descendu.

Li klopodis depreni la porkon de la fajro, sed li ne sukcesis, ĉar ĝi estis peza kaj varmega. Ĝi enfalis en la fajron. Mi volis helpi al li, sed jam estis tro malfrue. Ni jam eksentis sur niaj kruroj rampantajn formikojn. Per siaj dolorigaj pikoj ili igis nin eksalti. Tiam la knabo ekkriis, ke mi lin sekvu.

Li kuregis inter la arbustoj tiel rapide, ke apenaŭ mi sukcesis sekvi lin. Ni jam troviĝis je nur kelkaj metroj de la riverbordo, sur la loko, kie ni lasis nian pirogon. Antaŭ ol eniri la boaton, mia amiko forpuŝis ĝin de la bordo kaj ligis ĝin al subakva trunko. Sidante en la pirogo, de kelkmetra distanco, ni povis vidi, kiel la trunkoj, branĉoj kaj folioj, same kiel la herbejo kaj la tero, kovriĝas per milionoj kaj milionoj da formikoj. Ĉio fariĝis nigra, kvazaŭ nevidebla peniko sternus nigran farbon sur la tutan pejzaĝon. La spektaklo estis akompanata de murmuro, kiu nun kreskis al surdiga tamburado.

Subite mi rimarkis, ke ankaŭ la riverbordo antaŭ ni kovriĝis per maldika sed dense nigra kovrilo. Tiuj soldat-formikoj montris, ke ili eĉ la fajron ne timas. Ili ĝin atakas kiel ardan malamikon. Kompreneble, la unuaj dudek aŭ kvindek mil formikoj forbrulas, sed trans la cindron de iliaj kadavroj pasas multaj milionoj da kunuloj. Ŝajnas al mi, ke ili preparas atakon kontraŭ nin. Mi ekrigardis la knabon, kaj lia trankvila sinteno ankaŭ min trankviligis.

Kaj nun okazis io, kion mi ne povis kredi, malgraŭ ke ĝi okazis antaŭ miaj konsternitaj okuloj. Multaj milionoj da formikoj kuniĝis sur malgranda spaco kaj kunpremis sin en grandan bulon. Komence ĝi havis grandecon de piedpilko, sed la insektoj de la arboj kaj la tero iom post iom alvenis por pligrandigi per siaj pordoj la pilkon, ĝis la alteco de mezstatura viro.

Tiam, kiam eĉ ne unu formiko estis plu videbla sur la arboj, la pilkego, kvazaŭ movita per magia forto, ekruliĝis en la akvon.

La nigra bulo ruliĝis direkte al la mezo de la rivero, dum samtempe la akvofluo ĝin portis rivermalsupren. Kiam ĝi atingis la mezon, la pilkego daŭrigis la antaŭeniron, ĝis ĝi atingis la kontraŭan riverbordon.

Ni mute rigardis la eksterordinaran vojaĝon de la vivanta pilkego. Pro emocio ni eĉ ne vorton interŝanĝis.

Ni eliris sur la teron. Nur nun mi rimarkis, ke niaj kruroj estas kovritaj de vezikoj pro la formikaj pikoj.

Alirinte al nia fajrujo, nur amason da cindro ni trovis. Sur ĝi kuŝis la skeleto de nia apro, tute blanka, purigita de la etaj sovaĝbestoj.