×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La placeboefiko

La placeboefiko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Antaŭ pluraj jaroj, serioza scienca publikaĵo raportis la jenan eventon. 27-jara homo vizitis la malsanulejon pro grava kaj subita malaltiĝo de sia sangopremo. Li multe ŝvitis kaj tremblis. La junulo klarigis ke li ĵus englutis 29 kontraŭdeprimajn pilolojn post disputo kun sia koramikino. Oni donis al li tiujn kuracilojn kadre de esploro, kiu daŭrintus 2 monatojn. La kuracistoj ekkuracis lin, sed tamen ĝia sanostato plu estis timiga. Tiam oni informis lin ke li spertis trodozon de placeboj (alivorte ŝajnkuraciloj). Fakte la piloloj, kiujn li englutis, estis tute neŭtralaj: estis nenia substanco ene. Post 15 minutoj la paciento finfine resaniĝis korpe kaj mense.

Kompreneble la placeboefiko ne ĉiam estas tiom drasta. Tamen, ĝi okazas ofte en ĉiutaga flegado. Ekzemple, kvarono da homoj, kiuj englutis placeban pilolon, kredante ke ĝi estas Viagra, poste raportas pri alta pliboniĝo de sia erekto. Kaze de iuj genuaj artrozoj, klasika operacio aŭ ŝajn-operacio okazigas la saman malaltiĝon de doloro. Eĉ la beboj, kaj la plejmulto de domaj kaj bredaj bestoj, estas influataj pro la placeboefiko.

Dum longa tempo oni pensis, ke la placeboefiko estis iome magia, kaj ke oni ne povis klarigi ĝin. Aŭ ke la menso kapablis kuraci la korpon, se oni vere dezirus tion. Nun tio ne plu estas vera, kaj pro tio oni pli kaj pli ofte anstataŭas la nomon "placeboefiko" per "la kuntekstaj efikoj". Oni tiel nomas ĝin ĉar la kunteksto de la kuraco influas ĝin. Ekzemple, altigas ĝin alta prezo kaj malofteco de kuracado aŭ kuracilo, aŭtoritato kaj certeco de kuracisto, aŭ ankoraŭ la nomo, formo kaj koloro de la engluata substanco. Tiaj aĵoj kaj aferoj modifas nian fiziologion, altigante aŭ malaltigante niajn hormonajn produktadojn, kaj do finfine niajn simptomojn, kiel nia doloro.

En tiaj situacioj, nia hormono-nivelo evoluas ĉefe pro du eventoj.

Unue, pro la kondiĉa reflekso. Ĝi okazas post kiam oni travivis vivsperton, dum kiu oni akordis stimulon (kiel la engluto de kontraŭdolora kuracilo) kun ekzemple malaltiĝo de doloro. Poste oni denove povas okazigi tiun akordigon, eĉ per placeba pilolo. Oni verifis tion danke al la observado de cerboj en magneta resonanca bildigo. La engluto de placeba pilolo stimulas la samajn cerbajn regionojn kaj okazigas la produktadon de kontraŭdoloraj hormonoj.

La dua evento estas la atenda efekto. La paciento emas senti aŭ travivi tion, kion li antaŭ la kuracado pensas senti, aŭ tion, kion la kuracisto celas. Ju pli la paciento malkvietas, des pli la atenda efekto estas forta. Oni pli bone konas tiun fenomenon en edukado: la instruisto estas konvinkita, ke la lernanto havas ŝancon pliboniĝi, kaj gvidas la lernanton tiamaniere, ke la supozo praviĝu. Kaj efektive, tio okazas pli ofte, ol kiam instruisto malpli kredas je la kapabloj de la lernanto.

Bedaŭrinde, la kuracistoj kaj aliaj sanistoj ofte ne bone konas kaj uzas tiujn informojn pri la kuntekstaj efikoj de kuracado aŭ kuracilo. Male, terapistoj kiuj uzas alternativajn medicinojn (kiel homeopatio, akupunkturo, aŭ osteopatio), ofte pli bone uzas tiujn rimedojn, eĉ sen konscii pri ili. Oni do ofte klarigas la sukcesojn de tiuj ne pruvitaj medicinoj danke al tiuj kuntekstaj efikoj.

Fonto: Artikolo en Le monde diplomatique en la franca: Ce qu'une substance - Paradoxes, Nicolas Pinsault et Richard Monvoisin, aprilo 2019