×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La Parnaso festas

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la fino de decembro 2018, la monto Parnaso, en Grekujo, ekfestis. Forpasis du grandaj artistoj de literaturo: la islandano Baldur Ragnarsson kaj la israeralo Amós Oz. La dioj tie certe akceptis ilin kun granda ĝojo kaj jubilo. Ĉi tie malsupre, en la mondo de mortemuloj, ni funebras, sed konsoliĝas, ke ni povos dum multaj, multaj jaroj, legi kaj relegadi iliajn verkojn, tiel ke ili plu vivos inter ni pere de siaj tekstoj. Kvankam la unua estis esence granda poeto, kaj la dua esence granda prozisto, tamen ili havas kelkajn komunajn trajtojn: rafinita kaj subtila uzado de vortoj, profunda kono pri la homa animo, konscienca uzado de literaturo por humanismaj celoj. Unuvorte,ili ambaŭ estis profundaj homaranoj. Krome, ili ambaŭ estis indikitaj al la Nobel-Premio, kaj (tre bedaŭrinde!) preterlasitaj. Granda maljustaĵo!

Baldur Ragnarsson naskiĝis en 1930 kaj eklernis Esperanton en 1949. Li profesie laboris kiel instruisto kaj aktivis por la kulturo de nia lingvo en diversaj kampoj. Li prezidis la Islandan Esperanto-Asocion, estis vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio pri kulturo kaj edukado, membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj redakciano de la fama revuo Norda Prismo. Tamen, kio eternigis lin en la panteonon de niaj plej eminentaj intelektuloj, tio estis lia verkaro. Li verkis poemojn, eseojn kaj tradukojn en plej alta nivelo. La jubilea volumo “La Lingvo Serena”, eldonita en 2007 estas nemalhavebla libro, en kiu oni kunigis lian versan kaj prozan produktaĵon.

Amós Oz ne estis Esperantisto, sed certe simpatianto de nia lingvo. Tion indikas la fakto, ke en unu el liaj novelaroj (“Inter Amikoj”), li rakontis pri kurioza homo, kiu parolis Esperanton. Ĉi tiun rakonton oni tradukis al nia lingvo, kun lia permeso, kaj la kontaktoj de israelaj Esperantistoj kun la aŭtoro estis amikaj kaj kunsentaj.

Amós Oz naskiĝis en Jerusalemo kaj estis batalanto por paco inter israelanoj/izraelidoj kaj palestinanoj/araboj. Tio implikis lin en multajn polemikojn, sed li neniam rezignis pri siaj vidpunktoj. Eble lia fervora engaĝo malhelpis, ke li ricevu la Nobel-Premion. Kiam li estis 15-jara, li decidis ekloĝi en kibuco kaj ŝanĝi sian nomon. Kiel ĵurnalisto kaj fikciisto, li konstruis verkaron kuraĝan kaj firman, kiu montras la vivon de judoj kaj la absurdaĵon de daŭra militemo. Unu el liaj plej impresaj esearoj havas la eksplicitan titolon “Kiel resanigi fanatikulon”.

Evidente, ni ŝuldas al tiuj du homoj niajn plej varmajn omaĝojn. Kaj la plej taŭga maniero estas legi kaj pripensi iliajn verkojn.