×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La muskaptilo

La muskaptilo

Tiun ĉi fabelon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Antaŭ longe, en kampara domo, vivis eta muso tute trankvile. Iam ĝi trovis muskaptilon en ĉambro de la loĝejo, kaj pro tio, ĝi pli kaj pli maltrankviliĝis. Ĝi pensis: mi iros al aliaj bestoj kaj mi petos, ke ili helpu min.

Tiam la muso kuris en la hejmkampeton kaj ekkriis: - Sinjorino kokino! Sinjorino kokino! La kokino respondis: Jen mi, sinjoro muso. Kion vi deziras?

Kaj la muso: - En la domo mi trovis kaptilon. Do, ni troviĝas en danĝero. - Ĉu ni? Ni tute ne! - respondas la kokino - mi ĉiam vivis kaj vivas ekster la domo. Do, laŭ mia penso, la problemo ne ekzistas. - Diable! - diris al si la muso - kion mi faru? Mi havas ideon: mi iru al la porko, jes, ĝi povos helpi min, ĝi ne havas kialon por rifuzi mian peton…

Kaj en la porkejo: - Sinjoro porko, la posedantoj aĉetis muskaptilon. Kion ni devas fari? Ili endanĝerigas nin. Kaj ka porko diris: - Pri tio mi ne zorgas. Kiu troviĝas en danĝero, estas vi… mi estas sufiĉe granda kaj ne timas muskaptilon. Senhelpa, la muso pluiris malĝoje kaj kiam ĝi pasis apud la bovejo, la bovino ekparolis: - Kio okazis al vi, kara muso? Vi estass pala kaj aspektas maltrankvila, ĉu vi estas malsana? - Mi havas zorgojn - respondis la besteto - kaj la zorgo estas la jena: Mi trovis muskaptilon, kio povas ĝeni nin kaj… Sed la bovino interrompis ĝin: - Tio ne estas grava por mi, muskaptilo eĉ ne "jukas" min!

Kaj la muso sentis sin mizera. Ĝi pensis: ekde nun mi dietas, kaj mi planos la paŝojn, por ke mi ne enkaptiĝu. Forpasis la tagoj ĝis kiam, dum certa nokto, oni aŭdis: plakt!

La muso malfermis la okulojn kaj ekparolis: - Ĉu estas alia muso en ĉi tiu domo? Mi devas helpi ĝin! La bruo vekis la mastrinon, kiu pensis: la muso estas kaptita, mi devas inspekti. Kaj vidu: la kaptilo kaptis la voston de venena serpento, kaj pro la mallumo la serpento pikvundis la virinon, kiu malsaniĝis kaj enhospitaliĝis por kelkaj tagoj. Ne tute sana, la virino revenis kaj la kuracisto rekomendis, ke ŝi manĝu bongustan rizbuljonon. Tiam la edzo akrigis la tranĉilon kaj mortigis la kokinon.

Vespere la najbararo vizitis la geedzojn kaj iu konsilis: - Metu porkan grason en la vundon kaj vi tuj bonfartos. Tiam, por eltiri la grason, la viro mortigis la porkon. La virino resaniĝis, ŝi tute bonsanis kaj por festi ŝian sanon la viro faris rostitan bovaĵon de sia bovino.

Ekde tiu tago oni en plu uzis muskpatilon en tiu domo, kaj la eta muso restis sola, pripensante la destinon de la aliaj bestoj.