×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La kunsentemo de hundoj

La kunsentemo de hundoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La ĉi-sube prezentota studaĵo certe ne surprizos iun ajn aŭskultanton. Sed estas interese, ke sciencaj esploroj povas konfirmi longan praktikan observadon. Temas pri la fakto, ke oni ĵus montris, ke psika streĉiteco de homoj kontaĝas iliajn hundojn. Kaj eble tio okazas ankaŭ kun aliaj dorlotbestoj. Se tiu informo taŭgas, ke hundposedantoj pli bone traktu siajn amatajn bestojn, tiam ĝi jam valoras la penon.

La esploron faris anoj de sveda universitato kaj publikiĝis en la revuo Scientific Reports.

Ĝi baziĝis sur analizado de hormono kortizolo, konsiderata la hormono de streso, en la korpo de homoj kaj de iliaj dorlotbestoj. Oni klare trovis, ke ili sinkronigas siajn stresonivelojn, laŭlonge de la tempo. Dum jarmiloj, amikiĝo inter homoj kaj hundoj faris ĉi tiujn tre dependaj de iliaj posedantoj, tiel ke speguliĝas en la besto ankaŭ la streĉiteco de la homo. La personeco de la koncerna homo forte efikas je la streĉiteco de lia hundo. Tamen, la “personeco” mem de la hundo ne influas la nivelon de ĝia streso, laŭlonge de la tempo.

Por la studaĵo, oni analizis 58 hundojn de la rasoj “border collie” kaj “paŝtisto”, kaj iliajn posedantinojn - ĉiuj estis virinoj. Oni kolektis harojn de tiuj virinoj kaj de iliaj hundoj en du momentoj de la studo, kaj oni analizis la koncentriĝon de kortizolo. Laŭgrade kiel la haro kreskas, ĝi ensorbas kortizolon el la sango, tiel ke formiĝas speco de retrospektiva kalendaro de la niveloj de tiu hormono: pere de la haroj, oni sukcesas analizi la nivelon de streso laŭlonge de monatoj.

Rezultis, ke posedantinoj kun altaj kvantoj da kortizolo havas hundojn kun altaj kvantoj da kortizolo. Kaj inverse. Simila fenomeno okazas inter homoj (ekzemple, infanoj rilate al siaj gepatroj).

La esploristoj analizis ankaŭ, ĉu korpekzercoj povus influi tiajn rezultojn, sed la datumoj ne konfirmis tion.

Oni ne precize scias, kiel okazas la menciita sinkronigo inter hundoj kaj iliaj posedantoj. Sekvaj paŝoj celos klarigi, ĉu ĉe aliaj rasoj de hundoj la sama fenomeno okazas. Ankaŭ, ĉu ĉe aliaj tipoj de dorlotbestoj.

Laste, mankas klarigi, ĉu la sama kunsentemo okazas, kiam la posedantoj de hundoj estas viroj.