×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La kolektiva atentodaŭro ŝrumpas

La kolektiva atentodaŭro ŝrumpas

Estas unuafoje pruvite: La kreskanta inundo de temoj mallongigas nian kolektivan atenton pri ili.

"Nia sinjorino" (Notre Dame) brulas: Tio emociigis pasintan lundon la tutan mondon. Post unu semajno ĝi estas jam preskaŭ forgesita. Ni estas tutdiurne pribombataj de ĉiam novaj temoj. Tial la unuopa incitnovaĵo ne povas longe resti en nia aktuala memoro.

Multaj homoj jam kredis tion, ĉar tio ja sonas logike, sed ĝis nun ne ekzistis scienca bazo por tiu kredo. Tio devus nin igi skeptikaj. Antaŭ kvar jaroj rondiris la terglobon komuniko laŭ kiu nia individua atentodaŭro - do la kapablo koncentriĝi pri io - estas falinta ekde la jaro 2000 de 12 sekundoj al 8 sekundoj kaj tiel al malpli longa daŭro ol ĉe orfiŝoj. Tio estis falsa novaĵo. Estas bone ke plej multaj homoj rapide forgesis tion. Sed nun dana-irlanda-germana teamo de esploristoj liveras la pruvon ke nia kolektiva atentodaŭro - do la tempo dum kiu temo estas "en la buŝo de ĉiuj homoj" - vere ŝrumpas.

Unue ili kolektis empiriajn datumojn kaj tiucele komencis ĉe tvitero: En la jaro 2013 tvitera pepaĵo povis kapti atenton averaĝe ankoraŭ dum 17,5 horoj en la ranglisto de la 50 tuttere plej multe uzataj pepaĵoj. En la jaro 2016 estis plu nur 11,9 horoj. Sed la tendenco estas pli malnova kaj ne limiĝas al sociaj retoj. Oni prilumigis ankaŭ ekzemple kiel rapide ŝanĝiĝas la ofteco de kvinvortaj blokoj (kiel ekzemple "la bruliĝo de Nia Sinjorino") en libroj de pasintaj 100 jaroj aŭ kiel rapide de 40 jaroj ŝanĝiĝas la furorfilmoj ĉe la usonaj kinejaj kasoj.

Ĉio fariĝas pli mallongdaŭra. Tamen nia kapablo entuziasmiĝi ne ŝrumpas: Ĉe la kulmino interesiĝas ne malpli da homoj por certa temo. Do kio pelas la evoluon? Por klarigi tion la matematikistoj kiuj partoprenis en la studaĵo starigis simplan modelon. Ĝi liveras la plej bonajn rezultojn tiam - nome tute proksime ĉe la empiriaj datumoj - se ĝi enhavas nur unu klarigan varieblaĵon: la kreskantan kvanton de informoj kiujn la komunikiloj generas kaj la legantoj konsumas.

Maldetale montriĝas el modelo kaj empirio jena bildo: La kapacito de nia kolektiva atento estas limigita. Fluas pli kaj pli da informoj al ni, ili pli rapide fariĝas temo de publika atento. Sed per tio la konservujo pleniĝas jam post pli mallonga tempo. Tio montriĝas en tio ke baldaŭ temo nin enuigas ("okazis jam hieraŭ") kaj ke la soifo pri novaĵo eksentiĝas denove pli kaj pli rapide. Same rapide kiel la populareco de novaĵo kreskas, same brutale ĝi rapide tuj malkreskas. La konkurado de la temoj zorgas por tio ke la laŭvica incitnovaĵo baldaŭ estos disponebla kaj tuj povos suprenflugi.

Ĉu tio estas malbona? Eble nia cerbo povas bone adaptiĝi al nova situacio. Eble tamen la inform-inundo ankaŭ postlasas multajn homojn en defia truo sen orientiĝo - kio komenciĝas ĉe la ĵurnalistoj mem kiuj disvastigas la novaĵojn.

Kiel eblas mildigi damaĝajn efikojn? La studaĵo montras: Ekzistas kampo ĉe kiu preteriris la rapidviveco - nome la scienco. La intereso pri enskribaĵoj en Vikipedio kaj pri artikoloj en fakaj revuoj ne submetiĝas al la hodiaŭ kutimaj mallongaj cikloj. Do estas bone ke vi finaŭskultis kaj finlegis ĉi tiun sonartikolon. Vi tenos ĝin en via memoro ankoraŭ morgaŭ.