×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La iGeneracio

La iGeneracio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

[En ĉi tiu teksto mi resumas kaj parte tradukas artikolon, kiu aperis en januaro en brazila revuo.]

Asertis la usona psikoterapeŭto Tom Kersting:

“Temas pri junularo kiu ne volas scipovi labori, kiu nun komencas eliri el la fakultatoj sen kapablo labori kaj kiu eĉ ne scias, kiel agi dum dungintervjuo. Tiuj gejunuloj estas ĵus-diplomiĝintoj kiuj similas al malplenaj konkoj, kiuj restas ĝis la 2-a nokte ĉe Instagramo, dormas malmulte kaj vekiĝas frue – por rigardi denove Instagramon.”

Tom Kersting estas la aŭtoro de la libro Disconnected: How to Reconnect Our Digitally Distracted Kids (Nekonektitaj: Kiel rekonekti niajn ciferece distratajn infanojn).

Fakte la revua artikolo pritraktas alian libron, tiu de la – ankaŭ usona – psikologino Jean Twenge. La longega titolo jam iomete resumas – aŭ almenaŭ anoncas – ĝian enhavon: iGen: Why Today's Super-Connected Kids Are Growing Up Less Rebellious, More Tolerant, Less Happy – and Completely Unprepared for Adulthood – and What That Means for the Rest of Us (en Esperanto: iGen: Kial la hodiaŭ ekstreme konektitaj infanoj kreskas malpli ribelemaj, pli toleremaj, malpli feliĉaj kaj tute malpreparitaj por la plenkreskula vivo – kaj kion tio signifas por ni).

Unue necesas scii, kion signifas “iGen”. Ĝi estas la mallongigo – en la angla – de “iGeneration” (iGeneracio), kiu aludas al la generacio kiu kreskis uzante au dezirante la aparateton “iPhone” (kiu estis la unua kompufono, surmerkatigita en 2007). Oni scias, ke nuntempe 80% de la usonaj gejunuloj posedas kompufonojn (en Brazilo 75%).

La aŭtorino baziĝis sur statistikoj faritaj post pluraj esploroj pri 11 milionoj da – precipe usonaj – infanoj kaj geadoleskantoj, inter 7- kaj 23-jaraĝaj.

Kelkaj rezultoj de la esploroj (rilataj al Usono):

- La gejunuloj malŝparas multege da tempo uzante aparte kompufonojn por konekti sin kun aliaj gejunuloj pere de Ŭatsapo, Instagramo kaj aliaj rimedoj, aŭ por fari videoludojn. Averaĝe ili uzas la aparatetojn 80 fojojn ĉiutage, entute dum kvar horoj (en Brazilo: tri horoj kaj 14 minutoj). Mi diris: “averaĝe”; tio signifas (kiel oni jam sciis), ke multaj gejunuloj uzas kompufonojn multe pli (ekzemple dum 7 horoj ĉiutage). Multaj asertis, ke ili sentas sin dependaj de la aparatetoj.

- Ili maturiĝas pli malrapide ol antaŭe: je la aĝo de 18 jaroj ili agas kiel 15-jaraĝuloj antaŭ malmultaj jardekoj; ili malpli ofte eliris el la rezidejo sen la gepatroj.

- Malpli ofte elirante solaj, ili malpli spertas sendependecon, kiun ili poste bezonas por fari decidojn dum sia plenkreskula vivo.

- Ili havas malpli da realaj, fizikaj (ne virtualaj) kontaktoj kun aliaj homoj, kaj pro tio havas pli grandan malfacilecon starigi sociajn rilatojn.

- Ili estas pli solecaj, deprimiĝas pli, eĉ suferas depresion kaj memmortigas sin pli: inter 2000 kaj 2015 la nombro de memmortigoj de gejunuloj je la aĝo inter 10 kaj 14 jaroj plialtiĝis je 65%.

Ankaŭ ekzistas kelkaj pozitivaj faktoj:

- En certaj situacioj la nunaj gejunuloj spertas malpli da danĝero (ekzemple suferas malpli da akcidentoj kaj malpli sin miksas en kvereloj).

- Ili estas pli toleremaj rilate aliajn etniojn, genrojn, sintenojn.

Tamen sendube superregas la supre listigitaj negativaj faktoj. Por ŝanĝi tiun situacion, por plibonigi ĝin, Tom Kersting proponis, ke la gepatroj konsciiĝu pri ĝi, t.e. pri la danĝeroj de la troa uzo de kompufonoj, sed li mem scias, ke eĉ multaj gepatroj jam estas kompufon-maniuloj.

Menciindas rimarkoj de du brazilaj junaj virinoj:

Unu (advokatino) diris, ke ŝi ofte malŝparas 1 (unu !) horon por elekti foton sian, kiun ŝi poste metas en Instagramon.

La alia diris, ke ĉiutage ŝi malfermas Instagramon kaj Ŭatsapon kaj rigardas la fotojn kaj filmetojn senditajn – aŭ metitajn en ilin – de t.n. “geamikoj” (fotojn kaj filmetojn en kiuj la “geamikoj” estas belaj, feliĉaj, ofte en belaj, famaj lokoj), kaj ŝi sentas sin malfeliĉa kaj deprimiĝas.

Mi ne volas liveri pli da detaloj pri la revua resumo de la libro. Mi nur aldonas propran rimarkon: kiel eblas, ke gepatroj donas kompufonon aŭ tabulkomputilon al DU- aŭ eĉ UNU-jaraĝa infano?? ?