×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, La biaso de konfirmo

La biaso de konfirmo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

La biaso de konfirmo estas kogna biaso, aŭ alivorte erara pensmaniero. Multaj homoj estas viktimoj de tiu biaso. Ĝi okazas kiam oni pli atentas kaj favoras informojn, kiuj konfirmas niajn ĝisnunajn kredojn aŭ antaŭjuĝojn, sen konsideri la veron de tiuj informoj. Ĝi same okazas kiam oni malpli atentas informojn, kiuj kontraŭas niajn antaŭajn kredojn. La biaso de konfirmo okazas precipe kiam oni interesiĝas pri afekciaj kaj tiklaj temoj.

Ekzemplo de tia situacio sekvas: kelkaj homoj pensas ke akcidentoj aŭ naskiĝoj pli ofte okazas dum la plenluno. Tiuj homoj pli atentos la akcidentojn aŭ naskiĝojn, kiuj okazas dum la plenluno, ol tiujn, kiuj okazas alimomente. Ili do pli kaj pli kredos je la influo de plenluno sur la akcidentoj aŭ naskiĝoj. Same pri homoj, kiuj kredas je la tutmonda varmiĝo. Ili pensas ke la temo estas grava, tial ili legos pli kaj pli da informoj ĉi-teme, kaj pri poluado aŭ renoviĝantaj energioj. Tio plifortigos ilian kredon. Male, iuj homoj ne kredas je la tutmonda varmiĝo. Ili serĉos kaj pliatentos informojn, kiuj montras ke sciencistoj eraras, aŭ ke ekzistas komploto. Ju pli tiuj homoj serĉadas, des pli ili kredos je tiu malfakta kredo pri neekzisto de tutmonda varmiĝo.

La biaso de konfirmo ankaŭ multe okazas dum prezidentaj balotoj ĉe la interkonaj retejoj kiel Fejsbuko. La homoj pli disvastigos videojn kaj artikolojn, kiuj plifortigos iliajn antaŭajn opiniojn. Kiom da homoj legas multajn informojn kaj programerojn pri kontraŭaj kandidatoj? Kiam tio okazas, ĝenerale tiuj homoj tamen forĵetas la argumentojn, ne kredante aŭ eĉ mokiĝante pri ili.

Multaj interesaj esploroj elmontras tiun biason. Ekzemple, oni elektis homojn por aŭ kontraŭ la mortpuno. Ili legis du falsajn esplorojn kaj ties rezultojn pri la efikeco aŭ malefikeco de la mortpuno por timigi eblajn estontajn krimulojn. La homoj por la mortpuno diris, ke la esploro, kiu elmontris efikecon de la mortpuno estis pli konvinkebla kaj tiu, kiu elmontris malefikecon, malkonvinkebla. Kaj inverse por la kontraŭuloj. Kiam oni demandis al ili ĉu ili iome ŝanĝis siajn antaŭajn kredojn pro la rezultoj de la esploroj, ili jesis, sed fakte tio ne okazis.

Ĉu ekzistas solvo por neniam esti viktimo de tiu biaso de konfirmo? Kompreneble ne, sed iuj konsilas tamen, ke antaŭ ol ekdecidi ion, oni demandiĝu: - kun kio mi tuje kaj aŭtomate konsentis? - kiuj aferoj mi eĉ senkonscie forĵetis aŭ malatentis? - kiu estas la mala opinio, hipotezo aŭ agmaniero? - kiel mi pritraktis la veron de mia opinio, kaj tiu de mala opinio?

Fonto: Vikipedio en la angla: Confirmation bias.

Retatingebla tie: https://en.wikipedia.org/wiki/Confirmation_bias