×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kvalita kreskado de Esperanto

Kvalita kreskado de Esperanto

Por atingi daŭripovan sukceson entrepreno devas strebi plialtigi la kvaliton de siaj produktoj kaj servoj. Esenca kondiĉo por tio estas ke la produktado okazu sufiĉe ofte kaj regule, ĉar nur tiel eblas lerni el eraroj kaj difektoj. Kaj ankaŭ la konsumantoj kaj uzantoj de la produktoj tiel povas konstante reagi kaj tiel liveri al la produktanto la necesajn informojn por ke tiu havu orientiĝon kiel daŭrigi la produktadon.

Ankaŭ la dissemado de Esperanto en la tuta mondo estas tia entrepreno por kiu validas tiu baza leĝo. La kerna servo de tiu entrepreno estas la instruado de la lingvo kaj la liverado de taŭgaj enhavoj en tiu lingvo. Necesas akcenti ke gravas doni la servojn kaj en buŝa kaj en skriba formoj.

Estas la avantaĝo de nia epoko ke nun ankaŭ la liverado de enhavoj en buŝa formo (sonregistraĵoj) povas okazi same bone kaj rapide kiel la liverado de enhavoj en skriba formo, nome ambaŭ tra la interreto. Kaj multaj liverataj enhavoj estas uzeblaj por homoj en la tuta mondo. Do jam unu aktivulo kun bona voĉo kaj bona elparolo povas per taŭgaj tekstomaterialoj atingi grandan nombron da homoj en la tuta mondo.

Iom alia estas la situacio en la instruado de la lingvo. Esperanto ja preskaŭ neniam estas la unua lingvo de homo kaj tial la instruado de la lingvo devas eliri de la bazo kiun prezentas la gepatra lingvo kaj la lingvo kiu estas instruata en lernejo. Por la instruado de Esperanto oni tial bezonas multajn nacilingvajn versiojn. La tri lingvoversioj de la E-kurso en Duolingo tute ne sufiĉas, ĉar la parolantoj de la multaj malgrandaj lingvoj tiel ne ricevas la ĝustan aliron al Esperanto. Kaj eĉ ne sufiĉas simple traduki kursmaterialon el granda lingvo, ĉar gravas konsideri ke la lingvoj havas malsamajn strukturojn kio postulas aparte tajloritajn versiojn de kursmaterialo por ĉiu lingvo.

Do la defio por la tutmonda entrepreno pri la dissemado de Esperanto estas granda: Unuflanke necesas verki kaj produkti kursmaterialojn por parolantoj de laŭeble multaj lingvoj en la mondo, aliflanke necesas regule verki kaj produkti materialojn por subteni la praktikan aplikon de Esperanto. Por tio necesas okupiĝi pri laŭeble multaj fakoj kiuj estas internacie aŭ tutmonde interesaj.

La bona afero en tio estas ke multe da laboro estas farebla sen elspezado de mono. Sed ofte mankas la kompetentaj esperantistoj, ĉu por verki kursmaterialon en malgranda lingvo, ĉu por verki materialon en iu speciala fako. La materialoj ja komence povas neglekti fajnajn detalojn, sed por plua kreskado de la afero la pli kaj pli fajna detaligo estas nepre necesa.

La geaŭskultantoj de la ERR prezentas trezoron por Esperanto. Per regula aŭskultado de la produktaĵoj de la RetRadio ili pli kaj pli kapabliĝas kontribui al la kvalita kreskado de Esperanto.