×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kion instruas al ni niaj lernejoj ?

Kion instruas al ni niaj lernejoj ?

De tempo al tempo aperas en diversaj lokoj informoj, kiuj konsternas nin koncerne la lernadon, kiun ni trapasis en niaj lernejoj, dum nia infana tempo.

Jen unu ekzemplo: la pola ekleziulo, politikisto, juristo, administranto, kuracisto Nikolao Koperniko, en la 15-a jarcento, pionire montris, ke la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno meze de sistemo da planedoj. Brile! Sed mi ne memoras, ke en mia infanaĝa lernejo oni instruis al mi, ke la matematikisto kaj astronomo Aristarko el Samos, en la tria jarcento antaŭ Kristo, trovis kaj anoncis, ke la Tero ja rondiras kaj rotacias! Kaj li eĉ faris belajn kalkulojn pri la grandeco de la suno, de la luno kaj de la distancoj inter ili.

Nun, la sciencaj kajeroj de pluraj ĵurnaloj brue informas, ke nia admirata brito Karlo Darvino fakte ne estis la unua, kiu priskribis la Teorion de Natura Selektado kaj la Evoluon de la Specioj, en la 19-a jarcento. Fakte, preskaŭ mil jarojn antaŭ lia fama vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, alia sciencisto, filozofo kaj verkisto tion publikigis en la araba lingvo. Kun multaj ilustraĵoj kaj detalaj klarigoj, li montris, ke animaloj trapasas ŝanĝojn en sia strukturo kaj funkcioj por pli efike postvivi, fronte al malfavoraj cirkonstancoj, kaj ke tiuj ŝanĝoj transiras al la posteuloj. Kaj li nomis la tutan procezon “Natura Selektado”.

Lia nomo estis Abu Usman Amr Bahr Alkanani al-Basri, alnomata al-Jahiz, kio signifas “elstarantaj okuloj”. Li naskiĝis en regiono, kiu nuntempe respondas al la sudo de Irako, en la jaro 776. Tiutempe, floris tie movado en la teologia medio, kiu pledis por praktikado de la homa racio. Samtempe, papero estis alportita al tiu regiono fare de ĉinoj, kio impulsis komunikadon, tiel ke la juna al-Jahiz komencis verki pri pluraj temoj, en la kampoj de scienco, geografio, filozofio, gramatiko kaj beletro. Entute li skribis pli ol 200 librojn, el kiuj nur unu triono alvenis ĝis nia tempo.

Lia plej fama verko estas “La Libro de Bestoj”, kiu enciklopediece prezentas 350 speciojn kaj ideojn, kiuj tre similas al la Teorio de Evoluado de Darvino. Liaj verkoj influis multajn aliajn islamajn aŭtorojn.

La teorio de al-Jahiz estis konata de kleruloj en Eŭropo, en la 19-a jarcento, sub la nomo “la mahometana teorio pri evoluado”. Tamen, ne ekzistas evidentaĵoj, ke Darvino konis la verkon de al-Jahiz. Ne temas do pri plagiato. Al Darvino ni plu ŝuldas multon pro lia granda kontribuo al la maniero, kiel ni nun komprenas la mondon kaj la biologion.

Ni tamen konsciu kaj memoru, ke la islama mondo estas antikva, brila kaj grava civilizacio, kiu meritas respekton kaj admiron pro sia saĝo.