Kiom da suno estas sana ?
Kiom da suno estas bona por homo, tio dependas de diversaj faktoroj.
Sunbrila vetero ĉe plej multaj homoj kaŭzas ĝojon. Prave, ĉar la korpo bezonas sunlumon por formi la gravan vitaminon D. Tro da suno tamen damaĝas al la sano. Do decidas la ĝusta dozo.
Se dum printempo unuafoje post longa vintro la suno brilas dum multaj horoj de la ĉielo, tiam tio logas certe plej multajn homojn al la libera aero. "La sunbrilo estas bonfartiga al ni", ŝajnas flustri al ni interna sento. Kaj tiu sento ne trompas nin. Tiel la printempa suno replenigas la dum vintro malpleniĝintajn provizojn de la grava vitamino D kaj ĝi heligas ne nur la medion sed ankaŭ nian humoron. Tro da bono tamen estas, kiel ofte en la vivo, bedaŭrinde malsana. Kiu tro longe ĝuas la sunbrilon, al tiu minacas ne nur post malmultaj horoj sunbruliĝo, sed pli poste ankaŭ sulkoj, pigmentaj makuloj kaj pli alta risko malsaniĝi pro haŭta kancero.
Respondeca estas tamen ne tiu parto de la sunradiado kiu alvenas sur la tero en la koloroj de la ĉielarko, de la varma ruĝo ĝis la malvarma bluviola lumo. La radioj kiuj estas respondecaj por la sunbruliĝo estas la energiriĉaj ultraviolaj sunradioj kiuj ne plu estas percepteblaj de homa okulo.
La ultraviola radiado estas klasifebla en tri gamoj, el kiuj la aparte energiriĉaj UV-C-radioj jam estas absorbitaj de la ozona tavolo en la alto de la atmosfero. Ankaŭ la malpli energiriĉa UV-B-lumo kaptiĝas plejgrandparte en la aero, dum la relative energimalriĉa UV-A-lumo estas apenaŭ filtrata de la atmosfero.
Tamen ankaŭ la UV-A-radiado de la suno aŭ el artefaritaj sunlumaj fontoj estas ankoraŭ signife pli energiriĉa ol la videbla lumo. Kontraŭ tiu energio la haŭto protektas sin helpe de la bruna koloraĵo melanino kaj per plidikiĝo de la kalo. "Ĉe plej multaj homoj en centra Eŭropo tamen la bruniĝo alportas ne pli ol sunkremo kun lumprotekta faktoro du", klarigas la kancer-informa servo de la germana kanceresplora centro en Heidelberg.
Homoj kiuj pro profesio aŭ dum libertempo restadas dum sufiĉe longa tempo en libera aero devus protekti laŭeble multe da haŭto per vestaĵo, ili portu kovraĵon por la kapo kaj ili uzu por nekovritaj haŭtareoj sunkremon kun lumprotekta faktoro de minimume 20. Sen tiaj barieroj la ultraviola lumo lezas post kelka tempo la haŭton kiu kelkajn horojn poste ruĝiĝos, jukos kaj doloros. Ju pli hela estas la haŭto de homo, des pli rapide formiĝas sunbruliĝo.
Post iom da tempo la stato de la haŭto ja denove normaliĝas. Tamen la energiriĉaj UV-radioj damaĝas la genojn en la ĉeloj de la haŭto. Ja multaj riparaj enzimoj korektas tiujn difektojn, sed bedaŭrinde ne ĉiujn. Se la haŭto pli ofte suferas pro forta sunradiado, post kelkaj jaroj aŭ ankaŭ nur post jardekoj povas montriĝi la malfruaj sekvoj de tiaj haŭtaj difektoj. "Ekestas pli da sulkoj kaj da pigmentaj makuloj ol en malpli trafita haŭto, kaj forte damaĝitaj ĉeloj povas eĉ konduki al haŭta kancero", avertas la kancer-esplora centro.
Sed ja gravas kapti sunlumon. La UV-B-lumo liveras ankaŭ la energion por produkti la gravan vitaminon D. Inter novembro kaj mezo de februaro tamen la suno staras tiel malalte sur la ĉielo ke ankaŭ dum la tagmeza tempo ĉe klara ĉielo la aero absorbas tiom da UV-B-radio ke por la produktado de vitamino D ne plu atingas sufiĉe da energio la haŭton. La organismo havigas al si en la grasa histo kaj en la skeleta muskolaro provizon el kiu ĝi ĉerpas dum la malhela sezono. Sed por replenigi tiun provizon oni prenu sufiĉe da suno inter la monatoj marto kaj oktobro.
Por tio sufiĉas promeni en vestaĵoj kiuj lasas iom da haŭto videbla. Laŭ la sezono oni planu inter 5 kaj 25 minutojn da sunprenado. Gravas tio precipe dum printempo kaj aŭtuno. "Se la korpo ne disponas pri sufiĉe da vitamino D, tio malfortigas la ostojn kaj ankaŭ la muskolojn, precipe altaĝaj homoj pli ofte povas fali kaj pli ofte sperti frakturojn de la ostoj", klarigas esploristino de la centro.
Do ni profitu de la sunradiado por esti pli sanaj kaj pli bonhumoraj.