×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kiel protekti sin kontraŭ diĝita demenco?

Kiel protekti sin kontraŭ diĝita demenco?

Tiun ĉi sonartikolon produktis Pavla Dvořáková el Ĉeĥio

Pli kaj pli ofte estas parolate pri tio, ke troa uzado de modernaj teknologioj supozeble povas havi negativan influon ne nur al nia korpo, sed ankaŭ al la psiko. La termino "diĝita demenco" unuafoje aperis en 2007 en la faklaboraĵo de sudkoreaj sciencistoj, kiuj ligis perdon de kapablo memori diversajn pasvortojn kaj telefonnumerojn kun intensa uzado de inteligentaj poŝtelefonoj kaj komputiloj.

La problemaron sekve popularigis i.a. la libro "Diĝita demenco" de la elstara germana neŭrologo Manfred Spitzer, kiu aperis germanlingve en 2012 kaj sekve estis tradukita kaj iĝis furora ankaŭ en aliaj landoj.

Laŭ rezultoj de multaj esploroj li montras, ke diĝitaj teknologioj la lernadon ne nur helpas, sed samtempe ankaŭ eĉ damaĝas. Inteligentaj poŝtelefonoj unuaflanke faciligas nian psikan aktivecon - tamen per tio samtempe senigas nin de bezono trejni sufiĉe nian cerbon. Se ni scias, kie komforte trovi la koncernan informon, nenio igas nin memori ĝin. Se ni ĉesas evoluigi psikan klopodon, la memoro komencas malfortiĝi. Neŭraj interligoj formortas, la novaj ne transvivas, ĉar ili ne estas bezonataj.

La diĝita erao malbonigas ekzemple nian kapablon de kontinua legado, vekas angoron kaj malviglecon, subtenas nedormemon, depresiojn, dikiĝon aŭ inklinojn al agresemo. Krome, se ni faras plurajn aktivecojn samtempe, ekz. ni samtempe retmesaĝas, retbabilas kaj aŭskultas muzikon, ni senigas nin je kapablo koncentriĝi nur pri unu afero. Ni iĝas dependaj je novaj teknologioj kaj ni superflue timas, ke ni ion gravan aŭ interesan maltrafos.

Ĉu ekzistas eblecoj, kiel protekti sin kontraŭ diĝita demenco? Certe jes! Jen almenaŭ kelkaj konsiloj, kion vi - se vi volos - povas por vi mem fari.

Klopodu uzi modernajn teknologiojn nur en vere urĝaj kazoj kaj evitu temporabajn aferojn - ekz. sencelan surfadon en interreto kaj senenhavan diskutadon en sociaj retoj. Anstataŭ tio regalu vin per iu alia agrablaĵo ne bezonanta teknikaĵon - ekzemple restado en naturo, rekta kontakto kun geamikoj, kreaj manlaboroj, kantado aŭ ludado kun infanoj aŭ bestoj. Ĝuu tagojn de diĝita abstinenco, ekz. dimanĉojn. Se vi vere devas sidi ĉekomputile, faru sidante almenaŭ mallongajn streĉekzercojn kaj faru pli oftajn malgrandajn paŭzojn. En via dormoĉambro kreu t.n. senekranan spacon kaj ne lasu en ĝi elektronikaĵojn. Legu paperajn librojn, ĉar laŭ esploroj ili havas pozitivan efikon al memoro kaj pliaj psikaj kapabloj. Provu skribi pli ofte paperan bondeziran bildkarton aŭ leteron al viaj proksimuloj. Vi vidos, kiom vi ĝojigos ilin, ĉar temas nuntempe pri raraĵo. Trejnu vian cerbon ekz. per lernado de fremda lingvo aŭ ludado je nova muzikinstrumento. Eĉ se vi eble ne havas specialan talenton, vi povas elprovi ekzemple simplan kaj ne tro kostan ukulelon. Provu lerni parkere spritaĵojn aŭ vortojn de viaj ŝatataj kantoj - ne kalkulu pri disponebla kantaro. Ne forgesu regule trinki akvon kaj moviĝi - ekzercado altigas sangofluon kaj rapidigas transporton de necesaj nutraĵelementoj al nia cerbo.

La stato de nia mensa sano grandparte dependas de nia konduto, surbaze de niaj decidoj kaj prioritatoj. Tial pro allogaĵoj de la virtuala mondo ni ne forgesu ankaŭ pri belaĵoj de la reala!