Kiel preventi demencon
Kiu moviĝas pli kaj kiu ĉesas fumi, tiu povas per tio ankaŭ preventi demenc-malsanon. Tion diras la novaj gvidlinioj de la Monda Sanorganizo. Ankaŭ tropezo, diabeto kaj alta sangopremo plialtigas la riskon malsaniĝi pro demenco.
"Korpe aktiva vivostilo estas kunligita kun la sano de la cerbo", diras interalie la novaj gvidlinioj. Grandaj studaĵoj estas montrintaj ke korpe aktivaj homoj pli malofte rivevas malsanojn kiel demencon aŭ Alchejmeron. "Korpa aktiveco ŝajnas havi avantaĝan influon al la strukturo de la cerbo." Krome sufiĉe da moviĝo laŭ tio estas bona kontraŭ alta sangopremo - kaj tiu same estas riskofaktoro por demencmalsano.
Sub demenco oni komprenas diversajn formojn de malsano ĉe kiuj la mensa produktivo tre forte malkreskas. Plej multaj trafitoj suferos pro Alchejmero. Malsaniĝintoj ene de malmultaj jaroj perdas mensajn kapablojn kaj ŝanĝiĝas en sia personeco. La malsano kondukas regule al senhelpeco kaj al plej severa helpobezono korpa kaj psika. Multaj trafitoj ne plu reekkonas siajn familianojn, kelkaj el ili fariĝas agresemaj. Ekzistas nek preventa vakcino nek medikamento kontraŭ Alchejmero. En kelkaj studaĵoj tamen povis prezentiĝi kunteksto inter la malsanoj kaj la vivostilo aŭ aliaj sanaspektoj. Sur tio nun baziĝas la gvidlinioj de la Monda Sanorganizo.
La sanorganizo grupigis siajn rekomendojn pri prevento de tiuj malsanoj en du ŝtupojn. Simile kiel en la kampoj fumado kaj moviĝado oni esprimis klaran rekomendon por sana kaj ekvilibrita nutrado. Krome la sanorganizo diras ke ne okazu reklamo por la konsumo de vitaminoj B kaj E kaj por aliaj nutraĵaldonoj kiel preventiloj kontraŭ demenco.
Krom tio la gvidlinioj enhavas limigitajn rekomendojn. Al tio apartenas interalie kogna trejnado por pli aĝaj plenkreskuloj kaj paŝoj kontraŭ tropezo en meza aĝo. Ankaŭ paŝoj kontraŭ danĝera kaj sandamaĝa konsumo de alkoholo estas tiel klasifitaj.
Laŭ indikoj de la Monda Sanorganizo la nombro de demenc-malsanuloj dum la venontaj jaroj tutmonde signife plialtiĝos. Ĝis la jaro 2030 la organizo kalkulas pri ĝis 82 milionoj, ĝis la jaro 2050 pri ĝis 152 milionoj. Nuntempe ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj en la tuta monda suferas pro demenco.
La plej grandan riskon malsaniĝi alportas la alta aĝo. Antaŭ la 65-a vivojaro nur malmultaj homoj estas trafitaj, inter la 85- ĝis 89-jaruloj en Germanio ĉiu kvara homo suferas pro demenco. El la vido de la Monda Sanorganizo ankaŭ la ĝenerala sano kaj la vivostilo havas influon. Laŭ tio prevento estas do ebla ankaŭ per publikaj sansubtenaj agadoj.