×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kiel miaj geamikoj vekiĝas en februaro

Kiel miaj geamikoj vekiĝas en februaro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

En tiu-ĉi monato ĉiuj geamikoj reviviĝas, skribas leterojn, retaĵojn kaj mesaĝojn por sciigi al mi, ke la printempo komenciĝas kaj ni devas plani niajn komunajn renkontiĝojn en esperantujo. Por prepari bone la jaron ni bezonas sciigi al niaj amikoj, en kiu tempo ni revidos unu la alian. Do ĉiuj cerbumas, prezentas siajn planojn por ke ankaŭ aliaj povus plani someron kaj renkontiĝi dum feria tempo.

Tre bone servas la ligilo al eventoj.hu, tie ĉi troviĝas ĉio mondfama. Ĉiam ni komencas serĉi en nia loka reto, tie oni trovos planitajn okazaĵojn.

Haltu! Mi forgesis pensi pri mia sano. Mi bezonas pasigi tri semajnojn en banloko, kie mi gimnastikos, naĝos, lasos min masaĝi, bani en la kotokaĉo por ke mi denove povu marŝi, rapidiĝi, renkontiĝi.

Ni ne forgesu ŝatatan Someran Esperanto-Studadon, kie troviĝas partoprenantoj el la tuta mondo, precipe novaj samideanoj, kiuj ĝuste nun elektis el multaj aliaj okazaĵoj, tute hazarde ili venos en nia verda familio, hezite klopodas uzi unuajn vortojn el nia preferata komuna lingvo. Mirakla tempo vidi novajn kaj novajn verdulojn!

Vane mia amikino el Pollando rememoras, mia budĝeto ne permesas viziti Universalan kongreson, ĉi jare en Lahti. Sed ŝi invitas, allogas pasigi unu semajnon en sia lando ĉe la maro. Certe venos multaj konatuloj, sendube mi interkonatiĝus kun novaj geamikoj.

Ankaŭ miaj genepoj antaŭĝojas pasigi unu parton de ferioj kun siaj geavoj, hejme promenante en arbaro. Serĉante bongustajn dolĉajn fragojn. Kolektante konatajn fungojn. Naĝante en la rivero. Ĉion oni faros dum tiu mirinda tempo de ferioj! Ĉu mi forgesis plani la plej dolĉan tempon kun niaj karaj idoj? Certe ne!

Sendube kelkaj homoj tranoktos ĉe ni strebante al alia renkontiĝo, kie ili gvidos kursanojn, kiuj somere oferas sian unikan libertempon por babili kun geamikoj.

La plej bela festo de du samideanoj en julio, kie mi ne povus mankigi al la nuptofesto. Naskiĝas nova periodo, ni ĝojos vidi edziĝfeston de esperantistoj Veronika kaj Vitek.

Ni precize elektu nian libertempon dum kiu okazos multaj mirindaj amikaj konatiĝoj. Bedaŭrinde la somera tempo daŭras plej mallonge, por ke ni povu atingi ĉiujn kunsidojn! Vidu, kiel malfacile oni plenumas plani feriojn... Ek de nun mi pardonpetas al ĉiuj, kiujn mi ne povos revidi ĉi-jare.

Kiel miaj geamikoj vekiĝas en februaro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio This articulation was written and produced by Jarka Malá from the Czech Republic

En tiu-ĉi monato ĉiuj geamikoj reviviĝas, skribas leterojn, retaĵojn kaj mesaĝojn por sciigi al mi, ke la printempo komenciĝas kaj ni devas plani niajn komunajn renkontiĝojn en esperantujo. In this month, all friends resume, write letters, retailers and messages to let me know the spring begins and we have to plan our common meetings in Esperanto. Por prepari bone la jaron ni bezonas sciigi al niaj amikoj, en kiu tempo ni revidos unu la alian. Do ĉiuj cerbumas, prezentas siajn planojn por ke ankaŭ aliaj povus plani someron kaj renkontiĝi dum feria tempo.