Kiel fastado helpas kontraŭ inflamoj
Ĉe intervala fastado oni lasas al la korpo laŭeble longajn paŭzojn inter la manĝoj, proksimume 16 horojn inter vespermanĝo kaj matenmanĝo. Nova studaĵo nun montras kiel tio efikas kontraŭ kronikaj inflamaj malsanoj.
Preni dum diurno nur malmultajn manĝojn kaj intertempe sufiĉe longaj fastaj intervaloj: Pli kaj pli da studaĵoj indikas ke la tiel nomata intervala fastado pozitive efikas al la sano. Laŭ tio ĝi ne nur helpas por perdi pezon, sed ĝi ankaŭ plilongigas la vivon kaj precipe protektas kontraŭ malsanoj de metabolo.
Esploristoj de la Sinajmonta hospitalo en Novjorko nun montras, ke fastado povas mildigi precipe kronikajn-inflamajn suferojn, ekzemple multoblan skleroton kaj reŭmatan artriton. Ĉe tiaj malsanoj aperas inflama reago de la imunĉeloj, kvankam ne troviĝas iuj kontraŭbatalindaj infektantoj. Kiel la studaĵo nun montras, mallongaj periodoj de fasto reduktas la aktivecon de la monocitoj, do de tiuj imunĉeloj kiuj kaŭzas tiujn inflamojn.
La teston plenumis la novjorkaj esploristoj ĉe la imunĉeloj de musoj, sed ankaŭ ĉe dekdu homaj testantoj. Ili analizis ties sangon tri horojn post la manĝo, do en sata stato, kaj krome post 19 horoj da fastado. Post la fastado unuflanke estis malpli da monocitoj en la sango, aliflanke la restintaj monocitoj ankaŭ estis malpli aktivaj. Pro tio aperis malpli da inflamoj.
La problemo ĉe tio estas: Se vere aperas infekto, estas grave ke sufiĉe da monocitoj alvenu al la loko de la infekto, ke ili tie enŝaltu inflamojn kaj tiel kontraŭbatalu la infektantojn. La esploristoj tial volis scii ĉu la fastado ankaŭ subpremas akutajn, necesajn inflamajn reagojn.
La rezulto montris ke tiu normala imundefendo per mallonga fastado ne estis malhelpata - almenaŭ ĉe certa bakterio kiu estis testata. Se aliflanke la musoj devis fasti dum 48 horoj, tio ja malfortigis la imundefendon. Tiam ankaŭ en la kazo de infekto malpli da defendaj ĉeloj aktiviĝis kaj la resaniĝo de vundo malpliboniĝis. "Troa fastado kondukas al nesufiĉa provizado, kaj tio definitive estas damaĝo por la imunfunkcio", akcentas la aŭtoroj de la studaĵo.
Sed kiom da fastado nun estas sana, kaj kiam ĝi troiĝas? "Tio estas la plej grava demando en tiu kunteksto. Estas klare ke fastado havas potentajn efikojn, sed kiel ĉe ĉiu medicina apliko aperas ankaŭ kromefikoj kiuj montriĝas post diverslonga daŭro de fastado. Kiel longe ĉiu unuopa homo fastu, tion ni simple ankoraŭ ne scias", diras la studestro. Tiel ĉe unu homo jam 13 horoj sen manĝo jam alportas pozitivajn efikojn, alia homo eble bezonas 14 aŭ 16 horojn.
Eĉ se ĝeneralaj rekomendoj estas malfacilaj, la esploristo havas proksimuman regulon por sanaj plenkreskuloj: Estas bone senti malsaton unufoje tage kaj estas malbone manĝi porciojn kvin- aŭ sepfoje dum tago, aŭ preni intermanĝojn. Gravas ĉe la intervala fastado ke oni ĉiutage ellasu la saman manĝon kaj ne foje la vespermanĝon kaj foje la matenmanĝon, por ke la korpo povu alkutimiĝi pri tio.
Ĉiukaze oni ne troigu, kaj precipe homoj kun antaŭaj malsanoj nepre priparolu la fastadon kun kuracisto. Ĉe virusaj infektoj fastado eĉ estas damaĝa. Kaj kelkaj personoj tute ne fastu, ekzemple infanoj dum kreskado aŭ gravedulinoj. Ankaŭ ĉe maljunaj kaj kadukaj homoj fastado pro la malkresko de muskoloj estas problemeca.