×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kiel cerbo kaj gustosento kunrilatas

Kiel cerbo kaj gustosento kunrilatas

Ju pli granda estas la pensorgano, des malpli amara estas sentata la gusto de ekzemple tonik-akvo.

Ĉu dolĉa aŭ amara? La grandeco de la cerbo influas nian gustosenton. Ju pli granda estas la cerbo, des malpli la amara gusto de tonik-akvo estas sentata.

La grandeco de la cerbo staras ne nur en rilato al la inteligenteco de la homo, sed ĝi ankaŭ determinas kiom amara estas sentata la gusto de nutraĵoj. Tiun rezulton de studaĵo publikigis esploristoj de la universitato de Kvinslando (Aŭstralio) en faka ĵurnalo. "Ĉiu volas scii kial ni ŝatas certajn nutraĵojn kaj kial homoj preferas amaran aŭ dolĉan guston", diras esploristo de la universitato. Li indikas ke laŭ li oni unuafoje prilumigis la rilaton inter grandeco de cerbo kaj percepto de gusto.

"Estis malklare ĉu la grandeco de la cerbo determinas pli ol la inteligentec-kvocienton de persono, sed nun ni povas montri ke tiu grandeco influas kiel ni perceptas manĝadon kaj trinkadon". Ĉu konsumantoj de tonik-akvo nun ĝuas ĝin aŭ ne, homoj kun pli granda cerbo normalkaze sentas ĝin malpli amara. Pli ol 1600 partoprenantoj en Aŭstralio kaj Usono prijuĝis sian perceptitan intensecon de pluraj dolĉaj kaj amaraj trinkaĵoj. La grandeco de ilia cerbo tiam estis mezurata per magnetresona skanado. La esploristoj eltrovis ke la maldekstra flanko de la entorinala kortekso, do areo de la cerbo kiu respondecas por memoro, odorsento kaj vidpercepto, ĉe homoj kiuj perceptis ĥininon kiel malpli amara, estis pli granda. Ĥinino estas ŝlosila konsistero en tonik-akvo kaj ĝi estas ofte aplikata por prijuĝi la reagon de homoj pri amara gusto.

"La rezultoj havas efikojn pri la plibonigo de la nutrokonduto", konkludas la esploristoj. Per celita kuracado de certaj areoj de la porgusta kortekso ni povus kuraci afekciojn de manĝado per metodoj kiel ekzemple la transkrania magneta stimulado, kiu estas kuracmetodo kiu ne enpenetras la korpon kaj kiu nuntempe estas aplikata por la kuracado de psikaj malsanoj."