×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Kenjano premiita kiel plej bona instruisto de la mondo

Kenjano premiita kiel plej bona instruisto de la mondo

La franciskana monaĥo Peter Tabichi el Kenjo estas la plej bona instruisto de la mondo. Li ricevis pasintan dimanĉon en Dubajo por la jaro 2019 premion kiu sumas je unu miliono da usonaj dolaroj.

Peter Tabichi instruas matematikon kaj fizikon en supra lernejo por geknaboj en la vilaĝo Pwani en Kenjo. Triono de liaj gelernantoj estas orfoj aŭ duonorfoj, 95 procentoj devenas el plej malriĉaj familioj. "Drogoj, gravedecoj de dekkelkjarulinoj, geedziĝoj de infanoj - ĉio tio povas konduki al tio ke gelernantoj ne plu venas en la lernejon", diras Tabichi.

Li kontraŭagas: per klubo por natursciencoj kaj la partopreno en internaciaj konkursoj, per instruado pri daŭripova agrikulturo kaj jen kaj jen ankaŭ per matenmanĝo. "Por multaj gelernantoj estas malfacile ricevi matene ion por manĝi", diras la instruisto, "ili ne povas koncentriĝi en la lernejo, ĉar ili malsatas."

La distingon kiel plej bona instruisto povas ricevi tiu kiu plej bone akcelas siajn gelernantojn kaj kiu estas modelo por la gekolegoj. Ke Peter Tabichi instruas apenaŭ 60 gelernantojn kaj por tio disponas pri nur unu sola komputilo kun tre malforta interreta konekto, tio impresis la ĵurion same kiel la fakto ke la kenjano ankaŭ donacas plej grandan parton de sia salajro por lokaj helpoprojektoj.

Jen la eble decida mesaĝo de la konferenco en Dubajo: Bona instruado estas realigebla ankaŭ tie kie la situacio de la geinstruistoj kaj gelernantoj je unua vido ŝajnas esti netolerebla. Ĉiuj ekspertoj konsentas ke unueca koncepto kiu taŭgas por ĉiuj gelernantoj de la mondo kaj kiu ebligas bonan instruadon, ne ekzistas.

Des pli gravas laŭ la ekspertoj ke la lernado estu aranĝata en aktiva kunlaboro kun la gelernantoj. Kaj tio inkluzivas, diras la premiito Tabichi, la vivon de la gelernantoj ekster la klasoĉambro. En lia kazo tio signifas: En la regiono en kiu li instruas matematikon kaj fizikon, en la jaro 2007 post la prezidentigaj balotoj okazis gravaj konfliktoj inter diversaj triboj. La perforto postefikas ankoraŭ ĝis hodiaŭ. Tabichi pro tio starigis pacogrupon en la lernejo, la partoprenantaj gelernantoj devenas de sep diversaj popolgrupoj.

Li volas kontaktigi la gelernantojn unuj kun la aliaj, diras Tabichi. Ili devus paroli por interkompreniĝi. Kaj ili devus - precipe tion - lerni kredi pri si mem kaj pri sia forto.

Kio por li estas la ecoj de bona instruisto? Oni devas esti kreiva, diras la ricevinto de la monda instruista premio de la jaro 2019. Kaj oni ne timu novajn formojn de instruado. Kaj estas ankoraŭ io kroma, diras Tabichi: "Vi devas paroli malpli kaj agi pli."