×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, John Leslie - FERIOJ

John Leslie - FERIOJ

Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La suno brilas. Jen frazo el lernolibro. Tamen tio estas ankaŭ fakto, dum mi skribas. La suno brilas kaj oni pensas pri ferioj. Se oni estas normala persono, oni havas intereson pri ferioj. De tempo al tempo, oni renkontas homon, kiu ŝajne fieras, ke dum pluras jaroj li ne feriis.

Kio estas ferioj? Ili estas ŝanĝo en la normala vivmaniero, kaj ju pli ili kontrastas kun la normala ĉiutaga vivmaniero, des pli sukcesaj ili estas: des pli sanigas, korpe kaj mense, ili estas.

En la moderna mondo pli da homoj emas ferii eksterlande; kaj jen temo por konsidero. Kion da homoj, kiuj vojaĝas eksterlanden, vere kapablas paroli kun la indiĝenoj de aliaj landoj? Eble, oni devus difini la vorton paroli. Miaopinie, ne sufiĉas, ke oni povas eniri butikon kaj, uzante kelkajn parkere lernitajn vortojn, aĉeti ion, aŭ mendi manĝon en restoracio. Kion el ili povas babili kun komizo en butiko pri lokaj kondiĉoj, babili kun kelnero en lia propra lingvo loka pri la loka socia vivo, pri lastatempaj teatraĵoj, pri aferoj pli gravaj ol taso da kafo?

Mi tuj pensas pri propraj spertoj en pluraj landoj, kiujn mi vizitis kiel esperantisto. Indiĝenaj gesamideanoj estis kun mi, kaj en ilia kunesto mi ĉiam preskaŭ forgesis, ke mi estas fremdulo. Ĉiam mi facile povis babiladi pri multaj aferoj, same facile kiel mi parolas pri la samaj aferoj en mia hejmlando per mia propra gepatra lingvo. Esperanto donas tiun grandan avantaĝon al ĉiu esperantisto, kiu vagas ekster laj propra lando, ĉar neniam necesas, ke li, en kiu ajn lando, estu devigata paroli nur per gestoj, aŭ fuŝe paroli parte lernitan lingvon.

En la moderna mondo, tiu, kiu iras eksterlanden sen scio de Esperanto, estas kiel homo, kiu opinias, ke li povas veturi tra regiono sen konsidero al la trafikaj gvidsignaloj.

Alia necesa aspekto de bona feriado estas troviĝi inter simpatial homoj. Jen kiel bonŝancas la esperantistoj! En ĉiuj landoj de la mondo ili trovas simpatiajn geamikojn, por kiuj vizito de eksterlandaj gesamideanoj estas ankaŭ bonvena travivaĵo.

Tiuj, kiuj ferias eksterlande sen helpo de la internacia lingvo aŭ sen altgrada scio de la lingvo de la lando, en kiu ili vojaĝas, ne povas havi plenan kontentiĝon, kiun ili devus havi pro la feriado.

Esperantistoj povas paroli konvinke pri la utilo de Esperanto, ĉefe, kiam ili revenas de siaj ferioj.

de VERDIRO, Elingita glavo. Mallongigita.

Jen ankoraŭ filmeto de Anton Oberndorfer pri la temo "Ferioj":