×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Jam eta dozo da natura medio efikas

Jam eta dozo da natura medio efikas

Restado en verdejo ne nur levas la bonhumoron. Jam post kelkaj minutoj aperas pozitivaj reagoj. Plej bone estas 20 ĝis 30 minutoj kiel tion montris serio da testoj kun volontuloj dum pluraj semajnoj.

Kiam la tagoj plilongiĝas kaj plivarmiĝas, tiam la homoj estas altirataj de parkoj kaj aliaj urbaj verdejoj - jen tre utila instinkto kiel tion montras pluraj studaĵoj. Ĉar la psiko jam pozitive reagas pri eta porcio da natura medio. Jam dudek minutoj povas sufiĉi por senti sin pli vigla kaj pli freŝa kaj malpli elĉerpita. Ekkonoj kiel ĉi tiu baziĝas plej ofte sur enketoj kaj sur indikoj pri la subjektiva bonfarto.

Sed ĉu eblas ankaŭ mezuri tion? Nome, se la kunteksto inter dozo kaj efiko estus mezurebla kaj kvantigebla je korpa nivelo, tiam oni povus el tio derivi tute konkretajn rekomendojn por la sano, skribas pri tio esploristinoj de la universitato de Miĉigano en Usono. "Ni scias ke restado en natura medio povas redukti streson. Sed ni ne scias dum kiom da tempo ni devus tiucele restadi ekstere, kiom ofte, aŭ kiel la natura medio devus aspekti por tio." La studaĵo estas dediĉita al la serĉado pri la plej bona dozo.

Tio laŭ la esploristinoj ne estis tute simpla afero, ĉar por la testpersonoj tio estis relative pena tasko. Ĝi postulis tempon kaj devis havi lokon en la ĉiutago. Por ke la 44 volontuloj malgraŭ tio povis persisti dum ok semajnoj, ili ricevis sufiĉe multe da libereco por la agado. La minimuma postulo estis ke ili devis almenaŭ trifoje en semajno iri al la freŝa aero dum almenaŭ dek minutoj - al loko kie ili sentis sin proksimaj al la naturmedio. Ĉu tio estis la propra ĝardeno aŭ publika verdejo, tion la urbanoj povis mem decidi.

Ili ankaŭ rajtis mem decidi ĉu ili preferis eliri ĉu matene, ĉu dumtage aŭ nur vespere, gravis nur ke okazis dum taglumo. Tra la esplora periodo ili rajtis ankaŭ ĉiam adapti sian ritmon. En la natura medio ili povis simple nur sidi sur benko, sed ankaŭ promeni aŭ kuri. Gravis ke ili ne permesis al si fordirekti sian atenton: Ili devis nek paroli, nek legi aŭ telefoni aŭ uzi kompufonon alimaniere. Ĉiam post du semajnoj aŭ almenaŭ je kvar tagoj ili devis kolekti antaŭ kaj post la restado en la natura medio specimenojn de salivo por ke la esploristinoj povis mezuri la ŝanĝiĝantan koncentrecon de du indikiloj por streso: de kortisolo kaj de saliva amilazo. Ankaŭ ĉiutagaj fluktuoj de la mezurvaloroj estis notataj kaj estis precize protokolata la sinsekvo de okazaĵoj dum la tago.

Fine oni havis sufiĉe da datumoj de partoprenintoj, plej multaj el ili estis virinoj en la aĝo inter 22 kaj 68 jaroj. La prijuĝa analizo montris ke 20-minuta restado sufiĉas por signife malaltigi ambaŭ stresmarkilojn, ĉe kortisolo estis je pli ol 20 procentoj en horo, ĉe la amilazo preskaŭ je 30 procentoj. La plej granda malaltiĝo en tempunuo - do la optimuma dozo por la maksimuma efiko - registriĝis se la urbaninoj restis dum 20 ĝis 30 minutoj en natura medio. Se ili restis pli longe, la nivelo de la stresmarkiloj ja plue malaltiĝis, sed nur tre malforte.