×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ivo Lapenna pri Universala Esperanto-Asocio

Ivo Lapenna pri Universala Esperanto-Asocio

Tiun ĉi sonregistraĵon produktis Herbert A. Welker

Sep 3

Ivo Lapenna pri Universala Esperanto-Asocio (1) Tiun ĉi sonregistraĵon produktis Herbert A. Welker

[Ĉar lastatempe mi estis tro okupita, mi ne povis ellabori propran artikolon. Pro tio mi sonregistris la unuajn partojn de la parolado pri "Universala Esperanto-Asocio", farita en decembro de 1965 de Ivo Lapenna, prezidanto de UEA inter 1964 kaj 1974. La teksto estis publikigita en la libro Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj de Ivo Lapenna.]

La celo de tiu ĉi prelego certe ne estas, nek povas esti, prezenti la tutan historion de Universala Esperanto-Asocio, ĉiujn aspektojn de ĝia organiza strukturo kaj la multflankan laboron, kiun ĝi nuntempe plenumas. Por tio apenaŭ sufiĉus granda libro. Mi limigos min nur al tiuj plej bazaj faktoj, kies scio estas necesa por kompreni la rolon de U.E.A. en la historio de la Esperanto-Movado kaj ĝian nunan signifon por la progresigo de la Internacia Lingvo ĉie en la mondo. Tio estas des pli bezonata, ĉar oni povas ofte rimarki, ke eĉ multjaraj esperantistoj ne konas kontentige sian mondan organizaĵon.

1. Historiaj notoj

Por sukcese disvastigi kaj utiligi la Internacian Lingvon estis necese krei taŭgajn organizaĵojn. Tiurilate ekde la komenco manifestiĝis du konceptoj: la universalisma kaj la nacia.

La aŭtoro de Esperanto antaŭvidis, tute konforme al sia universaleca konceptado, ligon de individuaj adeptoj, senkonsidere al ilia nacia aparteno. Kontraŭe al tiu universalisma koncepto, tre frue formiĝis ankaŭ alia, kiu antaŭvidis la organiziĝon ne sur plano internacia, sed en kadroj naciaj. Tiu koncepto baziĝis ĉefe sur la fakto, ke la disvastigon de la lingvo povas pli facile realigi organizaĵoj funkciantaj en la unuopaj landoj ol organizaĵoj universalaj, supernaciaj.

La dua tendenco komencis realiĝadi pli frue. La unuaj Esperanto organizaĵoj estis la lokaj grupoj, ekzemple tiu de Nürnberg, fondita jam en la jaro 1888. Tiuj grupoj havis la tendencon etendi sian agadon ne nur al la koncerna loko, sed ankaŭ al ĝia ĉirkaŭaĵo kaj eĉ al la tuta lando. Tian karakteron sendube havis la societo en Uppsala, tiu de Peterburgo kaj ankaŭ aliaj. Escepton faras Francio, kie jam en la jaro 1898 estis fondita tutlanda asocio kun la nomo Franca Societo por la Propagando de Esperanto.

Post la jaro 1900 ĉie en Eŭropo komenciĝis grandskala publika agado por la Internacia Lingvo. Aperis multaj artikoloj, okazis prelegoj, multiĝis kursoj kaj, rezulte de ĉio-ci, fondiĝis granda nombro da lokaj societoj. En kelkaj kazoj ili unuiĝis por fondi landajn asociojn. La dua tutlanda asocio estis fondita en la jaro 1903 en Svislando.

Sekvis la brita en 1904, la germana en 1905 kaj aliaj. Fine de 1910 entute ekzistis 12 landaj asocioj.

La organiza strukturo estis jena: la lokaj grupoj kunigis la simpatiantojn kaj agantojn kun la celo disvastigi la lingvon, instrui kaj praktiki ĝin; la landaj asocioj kunligis la lokajn grupojn kaj la unuopajn esperantistojn sur siaj respektivaj teritorioj kaj celis centrigi la laboron precipe koncerne informadon, reprezentadon de la movado ĉe la landaj aŭtoritatoj kaj eldonadon de Esperanta organo, kelkfoje kun iom da nacilingva teksto. Tiu organiza formo montriĝis ĝenerale bona kaj celtrafa. Esence, ĝi restis la sama ĝis la hodiaŭa tago.

La Unua Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, en 1905, estis solvonta ankaŭ la demandon pri internacia organizaĵo, kiu kunligus ĉiujn agantajn esperantistojn, sed tiurilate ĝi ne sukcesis. La Kongreso formis la t.n. Lingvan Komitaton kun la Akademio de Esperanto, sed la celo de tiu institucio ne estis disvastigi la lingvon, nek krei praktikajn servojn pere de la lingvo. Ĝia celo estis la kontrolado de la lingvoevoluo, kaj la saman celon havas ankaŭ nuntempe la Akademio de Esperanto, reorganizita post la Dua Mondmilito.

1\\. Historiaj notoj