×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Interna juneco: Afero de sinteno

Interna juneco: Afero de sinteno

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Pavla Dvořáková el Ĉeĥio

Nuntempe ĝenerale furoras kulto pri ekstera juneco kaj maljuniĝado estas ofte konsiderata kiel signo de perdo de valoro, kiel io preskaŭ hontinda kaj kaŝinda. Kaj eble ankaŭ tial la vorto "maljuna" fariĝis preskaŭ politike nekorekta kaj eĉ ofenda. Anstataŭ "maljunulo" oni devas diri "triaĝulo", "pensiulo" estas anstataŭita per "senioro". Ĉu tiu vortoŝanĝo tamen ion solvas kaj vere donas al la homoj pli antaŭe naskiĝintaj plian honoron kaj respekton? Kaj kial tiu fenomeno entute okazas? Ĉu ĝi eble ne estas postsekvo de troa materiismo kaj timo pro alvenanta morto, kiu estas komprenata kiel disfalo kaj definitiva fino de la individuo? Tiu grava temo eble tamen estu tereno por iu aparta artikolo. Ĉi-foje ni enpensiĝu, kiel oni ekkonas la vere junan homon disde la maljuna - sendepende de la fizika naskiĝdato. Kaj kiel ni povu malkovri kaj nutri nian internan junecon.

Ankaŭ vi certe iam renkontis gejunulojn, kiuj estas psike rigidaj, pri nenio vere interesitaj , senenergiaj kaj kvazaŭ nur duonvivaj. Kaj male homojn de alta aĝo, kiuj malgraŭ korpaj limigoj plenas de espero kaj entuziasmo kaj el sia sulka vizaĝo elradias sunon, viglecon kaj bonhumoron. Ofte oni perceptas tion el brilo de la okuloj, kiuj ja estas "fenestro al la animo". Kiel tio eblas? Ĉar krom la biologia aĝo ekzistas ankaŭ t.n. juneco interna. Kaj tiu ĉi interna juneco fontas el la principa vivsinteno de la koncerna homo. Ĝi manifestiĝas per interna fleksebleco kaj malfermeco. Kiu jam dum junaĝo ne sukcesas por io entuziasmiĝi, kiu nur spirite duonvivas kaj subiĝas al konsuma vivo, tiu ne vivas vere, kaj oni ne povas nomi tian personon juna, eĉ se li aŭ ŝi nur dekokjaras. Esti juna ja rilatas precipe al psika freŝeco kaj vivemo.

Ni ĉiuj ekde naskiĝo nature biologie maljuniĝas - en tio estas la baza interhoma justeco. Kaj ĉiu travivas sian maljuniĝadon alimaniere. Iu ĝojas, ke jam pli aĝas. La alia sian aĝon prefere kaŝas. Ankaŭ en ĉi tiu sfero gravas, ke ni akceptu nian maljuniĝadon kaj ke kun multiĝantaj jaroj ni ne nepre kadukiĝu, sed plu kresku kaj maturiĝu kiel bona vino.

La Leĝo de la ŝanĝo estas la baza leĝo de la vivo. Kaj homo en ĉiu aĝo povas en io ŝanĝiĝi. Kiam ni ekzemple sepdekjaras, ni ne nepre povas kaj devas agi kaj konduti, kvazaŭ ni estus tridekjaraj. Tamen ankaŭ en tiu ĉi aĝo eblas senti sin interne juna, malferma al tio, kion la vivo ofertas. Interesiĝi pri la mondo, legi kaj lerni, volonte babili kun iu, ĉar interesas nin la vivo de la homoj en nia ĉirkaŭaĵo. Tiun ĉi konfidan malfermecon indas konservi en ĉiu aĝo. Kiel diris fine de sia vivo Albert Schweitzer: "Ĝis kiam via koro ne indiferentas al mesaĝoj de beleco, ĝojo, kuraĝo kaj grandeco, vi junas!". Maljuniĝi signifas ankaŭ kuraĝi komencadi denove. Foriro al pensio signifas finon de la aktiva etapo de la vivo. Kaj iom post ioman transiron al la vivo i.a. pli meditema. Maljunaĝo estas neniam nura fino de la antaŭa stato, ĉiam temas ankaŭ pri nova komenco. Ĉiam estas io nova, kion eblas ekkoni kaj travivi, pri si mem, pri la ĉirkaŭaj homoj kaj pri la mondo. Ne estas necese nur nostalgie rememori pri la antaŭa laboro kaj posteno. Malfermiĝas novaj eblecoj, eĉ kadre de limigita sano, por malkovri aŭ realigi ion interesan, por kio ni antaŭe ne havis tempon. Cetere, esperantistoj nemalofte apartenas tiusfere al tiuj feliĉuloj kaj vivsaĝuloj kaj tial inter ili estas multaj homoj, kiuj ĝis alta aĝo konservas rimarkindan mensan freŝecon kaj optimismon. En tio estas ankaŭ grava valoro de nia internacia lingvo por la mondo, kiun ni povas substrekadi. "La homo daŭre ŝanĝiĝu, renoviĝu, juniĝu por ne iĝi dura" - tiel diris la okdekjara Goethe. Juniĝi ne nepre signifas alkutimiĝi aŭ simili al gejunuloj, sed konstante rememori pri la interna fonto de energio, kiu en ni fluas. Tiun ĉi internan spiriton ni bezonas havi, por resti vere vivantaj. La procedo de maturiĝado ekhavas en maljunaĝo ankaŭ novan gravan aspekton.

La pli aĝa homo pli bone konscias, ke lia aŭ ŝia fizika vivo ne estas senfina, kaj ĝuste tial havas la taskon - resti vere viva ĝis la lasta momento - kun plena konscio partopreni la vivon kaj esti interne malferma al ĉio, kio ĉiutage estas ofertata. Maturiĝi en sia vivo kiel bona vino signifas fariĝi plenkreska kaj samtempe konservi animon de la infano. Infaneco kaj maljuneco do estas ne nuraj polusoj, aŭ kontraŭoj de la vivo. Ambaŭ vivetapoj esprimas diversajn interligitajn aspektojn de nia homeco.

Resti iusence infano signifas vivi plene per estanteco, scipovi miri pro mirakloj de la vivo. Ĝoje permesi esti pridonacata, esti scivola pri malkovro de la mondo kaj de siaj kapabloj. Interne en sia koro senti sin parto de la Oceano de Unueco. Ĝuste kontakto kun nia Interna Infano (kiel nomas ĝin ofte psikologoj) estas fonto de nia inspiro, vivemo kaj sento de juneco.

Tamen ne nur ekstera vigleco valoras - ankaŭ la arto malrapidiĝi kaj ripozi kaj paŝado al interna trankvilo kaj ekvilibro estas grava laboro de la aŭtuna vivetapo.

Sen tio ja eĉ ne eblas renovigadi siajn energifontojn. Ni ne maltrankviliĝu do pri la kalendaro kaj pri aritmetiko de nia aĝo. Alegorie dirite, ni ĉiuj estas senaĝaj "dioj" kaj "diinoj". Maljuneco estu por ni sinonimo de matureco kaj pleneco, firmeco kaj ekvilibro, same kiel ni perceptas ekzemple la maljunan arbon. Eĉ malgraŭ eventuala iom-post-ioma perdo de fizikaj fortoj ni povas en silento aŭskultadi la voĉon de nia nemaljuniĝanta animo, aŭ de nia "interna Mi".

Kaj decidi esti por la mondo la spegulo de ĝia lumo.