×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Interesa novaĵo en la Belartaj Konkursoj

Interesa novaĵo en la Belartaj Konkursoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉar mi serioze konsideras produktadon de literaturo kiel gravegan faktoron por plua firmiĝo de Esperanto en la mondo, tial mi ĉiam nutris fortan aprezon al la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Ili stimulas al verkado kaj povas trovi novajn talentojn por nia beletro.

Ili okazas jam de jardekoj, ĉiujare, kaj la premioj estas anoncataj okaze de la koncernaj Universalaj Kongresoj, kiel ĉiuj scias. Pro tio, la lasta tago de marto estas ĉiujare la tempolimo por ke interesitoj sendu siajn konkursaĵojn. Ĝi do nun alproksimiĝas.

Oni premias prozaĵojn, poeziaĵojn, eseojn, teatraĵojn kaj infanlibrojn. La novaĵo estas, ke la lastan eldonon de la konkurso ekorganizis ibera konata paro da intelektuloj: Miguél Fernandez kaj Miguel Gutiérrez Adúriz. Pro sia vibranta personeco, ili tuj enkondukis novajn kategoriojn: monologojn, skeĉojn kaj mikronovelojn. Verŝajne tio blovis freŝan venton en la eventon, tiel ke en 2018 enskribiĝis rekorda nombro da verkoj, kaj la disdono de premioj en la Lisbona Kongreso estis vera spektaklo.

Apartan komenton meritas mikronoveloj. Tio nuntempe estas ja konsiderata nova ĝenro en literaturo, kvankam ĝi ne estas tute nova eksperimento. Oni devas bone kompreni, pri kio temas. Iuj nomas ilin mikrorakontoj aŭ minirakontoj. Fakte ne temas propre pri novaĵo, ĉar ekzemploj de tiaj literaturaĵoj jam aĝas kelkajn jardekojn. Oni eĉ povus konsideri, ke la konata frazo de Julio Cezaro, kiam li anoncis sian venkon, antaŭ du jarmiloj, estas tipa ekzemplo de mikrorakonto: Veni, vidi, vinci (Mi venis, mi vidis, mi venkis.)

Simple dirite, ĝi estas la arto rakonti tutan historion per malmultaj vortoj. Ĝi ne estas anekdoto aŭ banala informo, sed ĝi instigas leganton imagi la cirkonstancojn, kiuj restis neklaraj. Ĝi devas enhavi elementon de surprizo kaj stimuli la fantazion de la leganto. Plej grava estas tio, kion oni devas subkompreni, kio foje alproksimigas ĝin al poezia atmosfero.

Plej taŭga maniero komprenigi tion, kio estas mikrorakonto, estas doni ekzemplojn. La plej fama kaj ĉiam menciata estas tiu de la gvatemala Augusto Monterosso:

Kiam li vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ ĉeestis.

Alian faman ekzemplon lasis la usonano Ernest Hemingway:

Oni vendas paron da bebŝuetoj. Neniam uzitaj.

Franz Kafka estas la aŭtoro de ĉi tiu perlo:

Kaĝo ekflugis serĉe de birdo.

La renoma brazila aŭtorino Lygia Fagundes Telles skribis:

Mi venis konfesi al la maro. Kion ĝi diris? Nenion.

Por mikrorakontoj oni povas starigi diversajn kriteriojn de longeco: du linioj, 40 vortoj, 100 komputilaj klakoj, aŭ alian. En la retejo twitter oni faris konkursojn, kun amasa partopreno de la ĝenerala publiko, por verki mikrorakontojn per ne pli ol 140 klakoj. Por la Belartaj Konkursoj de UEA oni permesas la uzadon de maksimume 100 vortoj.

Gratulon do al la novaj organizantoj de la Belartaj Konkursoj! Espereble ĝi incitos la kreemon de pli da verkemuloj en nia Esperanta medio.