×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Insektoj kiel nutraĵo por porkoj kaj fiŝoj

Insektoj kiel nutraĵo por porkoj kaj fiŝoj

Bestoj por homa konsumo bezonas proteinon. Ĝis nun ili ricevas ofte sojon kaj fiŝmulelaĵon - ambaŭ estas forte disputataj. Insektoj kiuj ankoraŭ ne vere sukcesis fariĝi homa nutraĵo nun servu kiel besta nutraĵo. Sed de kie devenu la necesaj amasoj da insektoj?

Insektoj ĝis nun ne vere estas ĝenerale konsiderataj frandaĵo. Sed eble baldaŭ ili grandskale enkondukiĝos en la nutraĵindustrio helpe de kromvojo - kiel fonto de proteino en la nutraĵo por porkoj, kokoj kaj fiŝoj. "En unua momento tio eble ŝajnas esti nekutima, sed kokoj kiuj vivas sur eksterdoma grundo ankaŭ regule pikas vermojn kaj insektojn el la grundo kaj bovoj sur la paŝtejo ne separas herbon de bestetoj", diras fakulo pri nutraĵa teknologio ĉe la altlernejo de Bremerhaven en norda Germanio.

Bestoj por homa konsumo, precipe porkoj kaj kokoj, bezonas proteinojn en sia nutraĵo. Plej ofte tiuj proteinoj estas en miksaĵo kun sojo. 2,7 milionoj da tunoj da soja ŝroto en la jaro 2017 estis importitaj al Germanio, ĉefe el Brazilo. Tio ĉiam denove kaŭzis kritikon, ĉar por la kultivado de sojo estas detruitaj valoraj vivejoj.

Ankaŭ fiŝmuelaĵo, precipe el Maroko kaj Peruo, estas uzata kiel proteinliveranto por besta nutraĵo. Sed pro la troa fiŝkaptado en la maroj ĝi estas ne nur disputinda, sed ankaŭ multekosta. Kaj tial insektoj povas esti solvo.

La altlernejo de Bremerhaven pro tio esploras kiel insektoj povas esti produktataj amase por sekve esti blankboletigitaj, sekigitaj kaj muelitaj. Tiuforme ili estu almiksataj al la besta nutraĵo. Por anstataŭigi sojon kaj fiŝmuelaĵon oni bezonas amason da insektoj. Kaj jen la malfacilaĵo.

Estus avantaĝo por la medio se la larvoj estus nutrataj per organikaj restaĵoj. "Se el planta materialo, kiu apenaŭ enhavas proteinon, eblas produkti proteinon, tiam tio estas sencohava reciklado. Aliflanke la bezono pri energio ĉe la bredado de insektoj estas granda.

Ĝis nun la bredado de larvoj de la farunskarabo estas ĉefe manlaboro. Por povi produkti grandajn kvantojn necesos instali aŭtomatizitajn produktoliniojn. "La maŝinoj devos ekkoni kiam la bestetoj estos sufiĉe grandaj por rikolto, samtempe oni ne atendu tro longe por ke ili ne fariĝu krizalidoj", diras esploristo. Krome la maŝino laŭeble ekkonu kiom alta estas la enhavo da proteino kaj graso en la larvo.

En la esplorlaboratorio ĉe la altlernejo de Bremerhaven la larvoj estas nutrataj sur tritika brano. En vitra kubaĵo regas 26 gradoj C kaj aerhumideco de 70 procentoj. Ĉirkaŭ 100 kilogramoj da farunvermoj troviĝas en la ŝtalaj ujoj. En apuda ĉambro ili estas ŝutataj en aparaton kiu separas la bestetojn de la brano kaj de ilia koto. Poste sekvas la sekiga procedo. Oni testis jam kvin diversajn metodojn. "Frosta sekigado liveras la plej bonajn rezultojn, sed tio estas ankaŭ la plej multekosta procedo", diras la esploristo.

En testoj de la universitato de Göttingen montriĝis ke kokoj, porkoj kaj fiŝoj kreskas almenaŭ same bone per nutraĵo surbaze de insektoj, kiel bestoj per tradicia bestonutraĵo. Do eblas anstataŭigi sojon sen riski malpli bonan kreskadon de la buĉotaj bestoj.