×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2019, Infanetoj ekpensas depende de kulturo

Infanetoj ekpensas depende de kulturo

Pensi abstrakte, tion etaj infanoj devas lerni. Kiam ili progresas al tio, tio verŝajne dependas ankaŭ de kulturo kaj lingvo. Eksperimentoj montras: Ĉe kelkaj taskoj trijaruloj en Ĉinio atingas signife pli bonajn rezultojn ol samaĝaj usonaj infanoj.

Abstraktigo helpas al ni en pensado. Ne nur ĉe formalaj kaj logikaj taskoj, sed ankaŭ en la ĉiutago. La mondo per tio estas ĝeneraligebla aŭ simpligebla, interalie kunigante objektojn laŭ kategorioj. Fulmrapide ni ekzemple ekkonas tablon kiel "tablo", eĉ se tabloj povas tre malsame aspekti. Krome ni scias ke temas pri meblaĵo. Tiaj nocioj kaj supragradaj nocioj treege plifaciligas la vivon.

Strukturigi la materiajn kaj nemateriajn aĵojn laŭ tiu maniero, tion infanoj unue devas lerni. Kiam ili komencas fari tion, tio estas disputata. Klasikaj evolupsikologiaj teorioj eliras de multŝtupa procezo de la konkreto al la abstrakto. Laŭ pli novaj aliroj abstrakta pensado aŭ ĝiaj antaŭformoj tamen komenciĝas jam dum la unuaj vivojaroj. Krome la evoluo estas verŝajne malpli lineara ol supozite, jen kaj jen okazas eĉ intertempaj malprogresoj. Tiel trijaruloj ofte pli malfacile ekkonas rilatojn inter objektoj, ekzemple similecon, ol pli junaj infanoj. Kaŭzo povus esti ke ilia vortaro ĵus estas draste kreskanta kaj ke ili pro tio koncentriĝas prefere pri unuopaj vortoj kaj iliaj signifoj, sed malpli pri kuntekstoj.

Nun pli novaj laboraĵoj liveras indikojn ke tiu malprogreso en la abstraktigo ne okazas ĉie. Ĉe esploroj en aziaj landoj kiel ekzemple en Japanio kaj Ĉinio trijaruloj signife pli bone sukcesis ol iliaj samaĝuloj en Usono. Tio indikas ke la evoluo povus ankaŭ dependi de la medio, de la kulturo kaj de la lingvo.

Por testi tion, esploristoj de la Stanforda universitato en Usono plenumis nun eksperimentojn kun entute cirkaŭ 400 infanoj en la aĝo de 18 ĝis 48 monatoj en Usono kaj Ĉinio. La taskoj en ambaŭ landoj estis samaj. Principe ĉiam temis pri tio ekkoni simplajn kuntekstojn inter geometriaj figuroj kiel cirkloj kaj trianguloj, unufoje oni demandis pri similecoj, alifoje pri diferencoj. En la aĝo sub tri jaroj la infanoj en ambaŭ landoj estis same bonaj ĉe la solvado de la taskoj. En la aĝo de tri jaroj la usonaj infanoj spertis problemojn ĉe la ekkono de kuntekstoj; la ĉinaj infanoj nun signife pli bone sukcesis en tio.

Restas la demando kial la okcidentaj infanoj estis mallernintaj jam akiritan scion, sed kial ne la aziaj infanoj. Tio laŭ la psikologoj povus havi plurajn kaŭzojn, ekzemple kulturajn aŭ mediajn. Ĉiukaze ŝajnas temi pri lernita emo al kiu la infanoj direktas sian atenton: En Usono estas tendence pli la unuopaj objektoj kaj ne la maniero kiel objektoj estas kunligitaj inter si.

Tio siavice povus havi kuntekston kun la lingvo aŭ kun ĝia akiro. Kiam infanoj lernas la gepatran anglan, tiam laŭ la aŭtoroj de la studaĵo ekzistas fazo en kiu aperas multaj novaj substantivoj. Infanoj kiuj lernas la mandarenan lingvon aliflanke uzas pli da verboj kiam ili komencas paroli. Eble ili spertas en eksperimentoj ĝuste pro tio malpli da problemoj ekkoni rilatojn inter objektoj, supozas la esploristoj. Verboj ja same priskribas tiajn rilatojn. Ĉe la ellernado de substantivoj temas pli pri la ecoj de la objektoj.

Sed ne nur la lingvo povus influi la sintenon de la etuloj, akcentas la aŭtoroj. Ankaŭ aliaj kulturaj faktoroj povas ludi rolon, ekzemple la pensostilo kiu estas karakteriza en lando aŭ kiu tie estas vaste praktikata. Ĉu homoj pensas prefere tutece aŭ analize, ĉu individuece aŭ kolektivece? Kiugrade tiuj kaj aliaj diferencoj decide influas la kognan evoluon, tion la esploristoj volas prilumigi nun ankaŭ en aliaj kulturoj kaj lingvogrupoj.


Infanetoj ekpensas depende de kulturo

Pensi abstrakte, tion etaj infanoj devas lerni. Thinking abstractly, little kids need to learn. Kiam ili progresas al tio, tio verŝajne dependas ankaŭ de kulturo kaj lingvo. As they progress, it probably depends on culture and language as well. Eksperimentoj montras: Ĉe kelkaj taskoj trijaruloj en Ĉinio atingas signife pli bonajn rezultojn ol samaĝaj usonaj infanoj. Experiments show that in some tasks three-year-olds in China achieve significantly better results than older American children.

Abstraktigo helpas al ni en pensado. Abstracting helps us in thinking. Ne nur ĉe formalaj kaj logikaj taskoj, sed ankaŭ en la ĉiutago. Not only in formal and logical tasks, but also in everyday life. La mondo per tio estas ĝeneraligebla aŭ simpligebla, interalie kunigante objektojn laŭ kategorioj. The world is thus generalized or simplified, including grouping objects into categories. Fulmrapide ni ekzemple ekkonas tablon kiel "tablo", eĉ se tabloj povas tre malsame aspekti. At lightning speed, for example, we recognize a table as a "table", even though tables may look very different. Krome ni scias ke temas pri meblaĵo. We also know that this is furniture. Tiaj nocioj kaj supragradaj nocioj treege plifaciligas la vivon. Such notions and higher degrees make life extremely easy.

Strukturigi la materiajn kaj nemateriajn aĵojn laŭ tiu maniero, tion infanoj unue devas lerni. To structure material and immaterial things in this way, children must first learn. Kiam ili komencas fari tion, tio estas disputata. When they begin to do so, that is disputed. Klasikaj evolupsikologiaj teorioj eliras de multŝtupa procezo de la konkreto al la abstrakto. Classical evolutionary psychology theories go from a multi-step process from the concrete to the abstract. Laŭ pli novaj aliroj abstrakta pensado aŭ ĝiaj antaŭformoj tamen komenciĝas jam dum la unuaj vivojaroj. According to newer approaches, abstract thinking or its preforms, however, begins as early as the first years of life. Krome la evoluo estas verŝajne malpli lineara ol supozite, jen kaj jen okazas eĉ intertempaj malprogresoj. In addition, the evolution is probably less linear than expected, here and there are even temporary declines. Tiel trijaruloj ofte pli malfacile ekkonas rilatojn inter objektoj, ekzemple similecon, ol pli junaj infanoj. Thus, three-year-olds often find it harder to recognize relationships between objects, such as similarity, than younger children. Kaŭzo povus esti ke ilia vortaro ĵus estas draste kreskanta kaj ke ili pro tio koncentriĝas prefere pri unuopaj vortoj kaj iliaj signifoj, sed malpli pri kuntekstoj. One reason may be that their vocabulary is just drastically growing and that they are therefore focusing rather on single words and their meanings, but less on contexts.

Nun pli novaj laboraĵoj liveras indikojn ke tiu malprogreso en la abstraktigo ne okazas ĉie. Newer work now provides evidence that this decline in abstraction does not occur everywhere. Ĉe esploroj en aziaj landoj kiel ekzemple en Japanio kaj Ĉinio trijaruloj signife pli bone sukcesis ol iliaj samaĝuloj en Usono. In research in Asian countries such as Japan and China, three-year-olds performed significantly better than their peers in the United States. Tio indikas ke la evoluo povus ankaŭ dependi de la medio, de la kulturo kaj de la lingvo.

Por testi tion, esploristoj de la Stanforda universitato en Usono plenumis nun eksperimentojn kun entute cirkaŭ 400 infanoj en la aĝo de 18 ĝis 48 monatoj en Usono kaj Ĉinio. To test this, researchers at Stanford University in the United States have now conducted experiments with around 400 children aged 18 to 48 months in the United States and China. La taskoj en ambaŭ landoj estis samaj. The tasks in both countries were the same. Principe ĉiam temis pri tio ekkoni simplajn kuntekstojn inter geometriaj figuroj kiel cirkloj kaj trianguloj, unufoje oni demandis pri similecoj, alifoje pri diferencoj. In principle, it was always about getting to know simple contexts between geometric figures such as circles and triangles, once they were asked about similarities, at other times about differences. En la aĝo sub tri jaroj la infanoj en ambaŭ landoj estis same bonaj ĉe la solvado de la taskoj. At the age of three the children in both countries were equally good at solving the tasks. En la aĝo de tri jaroj la usonaj infanoj spertis problemojn ĉe la ekkono de kuntekstoj; la ĉinaj infanoj nun signife pli bone sukcesis en tio.

Restas la demando kial la okcidentaj infanoj estis mallernintaj jam akiritan scion, sed kial ne la aziaj infanoj. The question remains as to why Western children had missed knowledge already acquired, but why not Asian children. Tio laŭ la psikologoj povus havi plurajn kaŭzojn, ekzemple kulturajn aŭ mediajn. According to psychologists, there could be several causes, for example cultural or environmental. Ĉiukaze ŝajnas temi pri lernita emo al kiu la infanoj direktas sian atenton: En Usono estas tendence pli la unuopaj objektoj kaj ne la maniero kiel objektoj estas kunligitaj inter si. In any case, it seems to be about a learned tendency in which children turn their attention: In the United States, there are more and more individual objects and not the way objects are linked.

Tio siavice povus havi kuntekston kun la lingvo aŭ kun ĝia akiro. This in turn could have context with the language or its acquisition. Kiam infanoj lernas la gepatran anglan, tiam laŭ la aŭtoroj de la studaĵo ekzistas fazo en kiu aperas multaj novaj substantivoj. When children learn native English, then according to the authors of the study there is a phase in which many new nouns appear. Infanoj kiuj lernas la mandarenan lingvon aliflanke uzas pli da verboj kiam ili komencas paroli. Eble ili spertas en eksperimentoj ĝuste pro tio malpli da problemoj ekkoni rilatojn inter objektoj, supozas la esploristoj. Perhaps they are experimenting with experiments precisely because of fewer problems in recognizing relationships between objects, the researchers believe. Verboj ja same priskribas tiajn rilatojn. Verbs also describe such relationships. Ĉe la ellernado de substantivoj temas pli pri la ecoj de la objektoj. When learning nouns it is more about the properties of objects.

Sed ne nur la lingvo povus influi la sintenon de la etuloj, akcentas la aŭtoroj. But not only could the language influence the attitude of the little ones, the authors emphasize. Ankaŭ aliaj kulturaj faktoroj povas ludi rolon, ekzemple la pensostilo kiu estas karakteriza en lando aŭ kiu tie estas vaste praktikata. Other cultural factors can also play a role, such as the style of thought that is characteristic of a country or is widely practiced there. Ĉu homoj pensas prefere tutece aŭ analize, ĉu individuece aŭ kolektivece? Do people think rather wholeheartedly or analytically, either individually or collectively? Kiugrade tiuj kaj aliaj diferencoj decide influas la kognan evoluon, tion la esploristoj volas prilumigi nun ankaŭ en aliaj kulturoj kaj lingvogrupoj. To the extent that these and other differences have a decisive influence on cognitive development, researchers now want to illuminate other cultures and language groups as well.