×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Hermann Hesse

Hermann Hesse

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Antaŭnelonge mi kaj mia edzino faris vojaĝon tra sudokcidenta Germanio. Ni traveturis belegajn regionojn (la plej bela sendube estis la Ŝvarcvaldo, aŭ Nigra Arbaro) kaj vizitis imponajn palacojn, mezepokajn kastelojn, malnovajn preĝejojn kaj konventojn ktp.

La plej grava konvento estis tiu de Maulbronn, laŭdire la plej bone konservita norde de la Alpoj. En ĝi ekzistas internulejo, kaj ni eksciis, ke pasintece ĝi estis seminario, en kiu studis la fama germana poeto Hölderlin, la germana astronomo Johannes Keppler (Johano Keplero) kaj - dum unu jaro – la verkisto Hermann Hesse (pri kies romano Sidarto aperis ĉi tie artikolo mia la 12-an de septembro de 2017).

Pri Hermann Hesse oni informis nin, ke li naskiĝis kaj pasigis sian junaĝon en la proksima urbeto Calw.

Ĉar mi sciis, ke Calw estas unu el la multaj belaj urbetoj de sudokcidenta Germanio, ni veturis ankaŭ tien kaj vizitis ĝin.

Evidente la urbeto estas tre fiera pro tio, ke la fama verkisto vivis en ĝi. Ni vidis lian naskiĝdomon kaj vizitis la al li dediĉitan muzeon kaj bibliotekon.

Reveninte de la vojaĝo, mi decidis produkti artikolon por la Esperanta Retradio pri li, kaj por fari tion mi tradukis partojn (korektante kelkajn erarojn kaj aldonante kelkajn informojn) de la artikolo ekzistanta en la portugallingva Vikipedio.

Vidu: Hermann Karl Hesse (1877-1962) estis germana verkisto kaj pentristo, kiu en 1923 alprenis la svisan ŝtatanecon. En 1946 li ricevis la Nobel-Premion pri Literaturo "pro siaj inspiraj verkoj, kies aŭdaco kaj profundeco iom post iom pligrandiĝis kaj kiuj estas ekzemploj de la klasikaj humanismaj idealoj kaj de altkvalita stilo."

Li naskiĝis en tre religia familio, filo de protestantaj gepatroj, kiuj predikis dum kelka tempo kristanismon en Hindio. Li studis dum unu jaro en la seminario de Maulbronn en 1891, sed kontraŭe al la volo de siaj gepatroj ne sekvis la karieron de pastro. De 1895 ĝis 1904 li laboris en librovendejoj, en kiuj (kiel ankaŭ en la biblioteko de sia avo) li havis la oportunon legi multe. Jam en 1892 (en la seminario) li estis dirinta “mi volos esti poeto aŭ nenio”, kaj en 1899 li publikigis sian unuan libron, kolekton de poemoj.

En 1904 li publikigis sian unuan romanon, Peter Camenzind, kiu estis granda sukceso, precipe inter la germana junularo (kiu deziris pli naturecan vivmanieron en epoko de granda ekonomia kaj teknologia progreso en la lando). La financa sukceso ebligis al li iĝi sendependa verkisto. Samjare li edziĝis. Dum pluraj jaroj li loĝis en Svisio. En 1906, 1910 kaj 1914 aperis respektive liaj verkoj Unterm Rad, Gertrud kaj Rosshalde.

En 1911 li kontaktiĝis kun orienta spiriteco dum vojaĝo al Hindio kaj poste kun la analiza psikologio de Carl Gustav Jung. Tiuj du influoj estis decidaj en la posta disvolviĝo de lia laboro.

De 1919 ĝis lia morto en 1962 li vivis en bela regiono en la svisa kantono Tiĉino proksime al la Lago de Lugano.

Ĉiuj verkoj de Hesse enhavas fortan aŭtobiografian komponanton. Tio evidentiĝas aparte en Demian (1919), Morgenlandfahrt (Vojaĝo al Oriento – 1932) kaj precipe en Steppenwolf (Stepa Lupo – 1927), kiu estas ekzemplo de "romano pri la krizo de la vivo". En lia malfrua laboro, tiu komponanto ekaperas eĉ pli klare. En la rilataj verkoj “Vojaĝo al Oriento” kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj - 1943) Hesse densigis en pluraj variantoj sian bazan temon: la rilato inter pli juna kaj pli aĝa amiko aŭ majstro. En la 1950-aj jaroj, la populareco de Hesse komencis malpligrandiĝi. La situacio ŝanĝiĝis meze de la 1960-aj jaroj, kiam la verkoj de Hesse subite iĝis furoraj en Usono, ĉar la adeptoj de la tiel nomata “kontraŭkulturo” malkovris en liaj verkoj ideojn kiujn ili defendis. El Usono, la populareco de Hesse disvastiĝis al aliaj partoj de la mondo. Ene de nur kelkaj jaroj, Hesse iĝis la plej vaste legita kaj tradukita eŭropa aŭtoro de la dudeka jarcento.