×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĝardeno Edeno en la eterna glacio

Ĝardeno Edeno en la eterna glacio

Eksperimenta kreskodometo en la Antarkto simulas la kondiĉojn sur luna aŭ marsa stacio. La rikolto de la unua sezono estis tiel sukcesa ke la projekto estas daŭrigata.

"Nenie sur la tero oni estas pli proksima al la kosmo ol en Antarkto dum vintro", klarigas germana esploristino la starigejon de la altteknologia kreskodomo Edeno-ISS. "Oni ne simple povas paŝi antaŭ la pordon sen dika protekta surtuto, oni dum pluraj monatoj estas enŝlosita kun la skipo en malvasta spaco kaj for de la ekstera mondo." Ne malproksime de la germana antarkta esplorstacio Neumayer III la viena kosma arkitektino disvolvas kune kun sciencistoj el plej diversaj disciplinoj kreskodomon kiu provizu estontajn kosmajn misiojn per freŝaj legomoj.

"Ne temis pri tio kovri la tutan bezonon pri nutraĵoj, ni volis nur plivastigi la spektron per freŝa legomo. Ĉar nutraĵo kiu estas freŝa kaj bongusta estas bona ne nur por la korpa sano, sed ankaŭ por la psika bonstato de la skipo", diras la esploristino.

La bilanco de la unua sezono fiere prezentiĝas jene: De februaro ĝis novembro estis produktitaj entute 268 kilogramoj da legomoj kaj herboj. "Tio estis la rezulto de kvarjara EU-projekto kiu finiĝis fine de aprilo. Sed ĉar ĝi estis tiom sukcesa la germana kosma societo DLR decidis pludaŭrigi la projekton je du jaroj. Tio ne estas memkomprenebla ĉe tia projekto kaj tio ĝojigas precipe la skipon de la antarkta stacio."

La kosma ĝardeno konsistas el du konteneroj, unu estas por plantoj kaj unu por la koncernaj homoj. Ili estas necesaj ĉar la bredado de legomoj funkcias altgrade aŭtomatizite, sub observado kaj rigore kontrolataj kondiĉoj. La plantoj ne bezonas teron, ili estas ĉiam post dek minutoj priŝprucataj en fermita cirkulo per solvaĵo de nutraĵoj. Specialaj LED-lampoj de sveda firmao simulas la bioritmon inkluzive de matena kaj vespera krespuskoj, regas konstantaj 60 procentoj da aerhumideco kaj temperaturo inter 20 kaj 22 gradoj C.

La tuta sistemo bezonas nur malmulte da spaco. Temas pri tio montri ke tia sistemo estos aplikebla por estontaj misioj al la luno aŭ al la planedo marso.

La rezultoj de tiu laboro estas gravaj ne nur por kosmaj misioj: Ankaŭ la vertikala bredado de legomoj en urboj, la tiel nomata vertikala farmado, ĉe kiu estas same aplikataj fermitaj cirkuloj, profitos de la ekkonoj de la esplorprojekto