×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĝardenaj aventuroj

Ĝardenaj aventuroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Antaŭ kelkaj tagoj kondukante biciklon al ĝia tenejo troviĝanta malantaŭe de mia ĝardeno mi rigradis sovaĝan kolombon sidantan apude preskaŭ senmove. Ĝi ne reagis je mia apero, kio min maltrankviligis. Mi rapide orientiĝis, ke ĝi estas verŝajne malsana. Mi vere ĉagreniĝis, ĉar estis ĉi-jare jam la tria malĝoja aventuro ĉi-loke. Unue mi trovis pigon, kiu dronis en barelo kun la pluvakvo. Tiam la barelo estis preskaŭ plena de akvo. Birdoj en la ĝardeno ofte uzas akvon kolektitan en miaj du 200-litraj bareloj aŭ por trinki aŭ por ion prilavi siajn plumojn. Krome mi starigis surtere specialan ujon, kiu servu por trinkigi. Birdoj tamen ne nur trinkas de ĝi, sed ili ankaŭ ofte iom banas sin tie.

De tempo al tempo mi kutimas alrigardi la barelojn, por kontroli, ĉu hazarde sur la surfaco ne koviĝis novaj kuletoj, kiuj ofte somere ĝuas ĉi-lokon por prepariĝi al sia plenkreska formo. Unu tian fojon mi trovis la pigon. Cetere pigoj en mia ĉirkaŭaĵo tre aktivas. Ĉi-jare mi estis la atestanto de ilia rabeco. Mi unufoje ekaŭdis teruran pepadon de iu birdeto. Poste mi rimarkis pigon, kiu en sia beko tenis malgrandan birdon. La rabobesto transportis sian viktimon sur proksiman tegmenton, kie ĝi brutece batis, disŝiris per sia beko kaj manĝis ĝin.

Ekde tiu tempo mi iom malpli bondezire rigardas pigojn. Baldaŭ poste mi denove rimarkis iun malfeliĉulon en la barela akvo. Tiaj kazoj pli frue ne okazadis ĉe mi. Sed nun bedaŭrinde samperiode jam la duan fojon tia malfeliĉo. Komence mi ne povis rekoni la droninton. Mi pensis, ke eble iu rato. Sed kiam mi klopodis eltiri ĝin, mi kun teruro rimarkis longan voston, kaj tiam fariĝis por mi klare, ke estis sciuro. Mia malĝojo estis granda, ĉar antaŭnelonge mi povis observi la besteton saltantan sur la branĉetoj de miaj arboj. Kaj nun, kia perdo denove.

Ĉi jaro apartenas al sufiĉe sekaj, do eble la bestoj speciale sofias en la libereco. Bonŝance la sekvan tagon mia edzino telefonis al mi, kiam mi estis en laborejo, kaj ŝi anoncis al mi, ke ni havas alian sciureton. Do mi vere ekĝojis. Sed ni revenu al la kolombo. Kiam mi proksimiĝis al ĝi, mi vidis, kiel ĝi fojon post fojo malfermas sian beketon, kio aspektis kvazaŭ ĝi ne povus facile spiri aŭ io simila. Mi intencis tamen iom helpi ĝin. Mi prenis malgrandan ujon, plenigis ĝin per akvo, enŝprucis du gutojn de kelka konata al mi kuracilo kaj iris al la malsana kolombo. Mi proksimigis la ujon al la beko de la suferanto sed ĝi ne volis trinki. Mi do metis ĝian bekon en la akvon, sed ĝi kiel pli frue nur estis malfermanta kaj fermanta sian bekon.

Tamen subite ĝi komencis tre avide trinki kaj preninte kelkajn englutojn tuj ekviviĝis. Ĝi eĉ ekkuris kaj sursaltis iom pli supren. Ĝia stato klare pliboniĝis, tamen ĝi ne estis ankoraŭ sufiĉe forta. Mi decidis lasi ĝin sola kaj veni poste por kontroli la situacion. Reveninte post du horoj mi jam ne evidis la malsanulon. Supozeble ĝia stato permesis al ĝi forflugi. Kun tia konvinko mi revenis hejmen kaj anoncis, kio okazis al mia edzino. Mi estis ĝoja, ke mia interveno helpis kaj ke mia kuracilo denove pruvis sian utilecon.

Eble iam venos tempo, por rakonti al vi pli pri la mirakla natura rimedo, kiun mi mem ankaŭ kelkfoje provis, kaj kiu povas servi same por homoj kaj bestoj, kaj agas tuj.