×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Frazeologiaĵoj en Esperanto: klasifiko kaj uzo (1)

Frazeologiaĵoj en Esperanto: klasifiko kaj uzo (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

[Ĉar lastatempe mi estis tro okupita, mi ne povis ellabori propran artikolon. Pro tio mi sonregistris la unuajn partojn de la artikolo "Frazeologiaĵoj en Esperanto: klasifiko kaj uzo" de la germana fakulino Sabine Fiedler, kiu donis al mi permeson por fari tion. Ŝiajn alilingvajn ekzemplojn mi ellasis. La teksto estis publikigita en la libro Lingva Planado kaj Leksikologio.]

1. Enkonduka difino

La kontribuaĵo okupiĝas pri unu el la plej fascinaj fenomenoj en homaj lingvoj – frazeologiaĵoj. Temas pri plurelementaj lingvounuoj, pleje idiomaj kaj eŭfoniaj, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretajn unuojn kun intensiga funkcio. Tiuj unuopaj difinaj kriterioj nun estu klarigataj.

2. Karakterizaĵoj de frazeologiaĵoj

2.1 Idiomeco

Kadre de tiu kontribuaĵo ni komprenu idiomecon kiel nederiveblecon de la signifo de tutesprimo el la signifoj de ties elementoj. Idioma frazeologiaĵo ne estas regule interpretebla el sinkrona vidpunkto. Do, por preni ekzemplon, en fari el muŝo/muso elefanton la signifo 'troigi' ne rekte rezultas el la signifoj de la vortoj muŝo/muso kaj elefanto. Tiu situacio povas malfaciligi la komprenon: Okazas ke lingvolernanto, kvankam li/ŝi konas ĉiujn koncernajn vortojn, ne trovas la intencitan enhavon de kompleksa esprimo. Tamen idiomeco estas universala fenomeno en ĉiuj lingvoj uzataj en interhoma komunikado; ĝi plivastigas la esprimpovon de lingvo. Verŝajne temas eĉ pri necesa eco garantianta funkcikapablon kaj flekseblecon de lingvo en ŝanĝiĝanta mondo kun plej diversaj komunikaj bezonoj.

Frazeologiaĵoj montras diversajn gradojn de idiomeco, t.e. la semantika rilato inter figura kaj laŭvorta signifo travideblas pli aŭ malpli facile. Ni povas rigardi la parolturnojn sidi sur pingloj kaj kalkuli muŝojn plenidiomaj ĉar ĉiuj elementoj uzatas en frazeologiaj sencoj. Krome estas parte idiomaj frazeologiaĵoj, kiel ekz. la nuda vero kaj promesi orajn montojn, ĉe kiuj la signifoj de vero kaj promesi interne kaj ekstere de la frazeologiaĵoj kongruas.

Idiomeco estas tipa, sed nur potenciala eco de frazeologiaĵo. Al la frazeologia sistemo de lingvo apartenas ankaŭ neidiomaj esprimoj, kiel ekz. en Esperanto jen kaj jen, Bonan nokton, kapti okazon, en kiuj figura senco apenaŭ percepteblas. Ni rajtas inkludi ilin pro la ceteraj frazeologiaj ecoj, ĉar temas pri kutime uzataj, plurelementaj esprimoj kun fiksitaj strukturoj kiujn la lingvo metas je nia dispono kiel pretajn unuojn.

Ni ĉi tie okupiĝas kaj pri neidiomaj kaj parte kaj plenidiomaj esprimoj. Rilate la gradojn de idiomeco ni povas eliri de la premiso, ke la bildoj en Esperanto-frazeologiaĵoj estas ĝenerale pli travideblaj ol en etnolingvoj, ĉar, unue, grandparto da unuoj estis konscie kreataj (ekz. de Zamenhof mem) kaj, due, ĉar la Esperanto-komunumo kutime scias pri la internacia karaktero de sia komunikado. Indikaĵoj konfirmantaj tiun hipotezon estas la neekzisto de lingvaj anomalioj [...] kaj de frazeologie ligitaj leksikaj elementoj [...].

Frazeologiaĵoj en Esperanto: klasifiko kaj uzo (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

[Ĉar lastatempe mi estis tro okupita, mi ne povis ellabori propran artikolon. Pro tio mi sonregistris la unuajn partojn de la artikolo "Frazeologiaĵoj en Esperanto: klasifiko kaj uzo" de la germana fakulino Sabine Fiedler, kiu donis al mi permeson por fari tion. Ŝiajn alilingvajn ekzemplojn mi ellasis. La teksto estis publikigita en la libro Lingva Planado kaj Leksikologio.]

1\\. Enkonduka difino

La kontribuaĵo okupiĝas pri unu el la plej fascinaj fenomenoj en homaj lingvoj – frazeologiaĵoj. Temas pri plurelementaj lingvounuoj, pleje idiomaj kaj eŭfoniaj, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretajn unuojn kun intensiga funkcio. Tiuj unuopaj difinaj kriterioj nun estu klarigataj.

2\\. Karakterizaĵoj de frazeologiaĵoj