×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Frazeologiaĵoj en Esperanto (4)

Frazeologiaĵoj en Esperanto (4)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

2.4.2 Leksikaj variantoj

Se la variado ne nur koncernas strukturajn elementojn, sed leksikajn ĉefelementojn de frazeologiaĵo kiel verbon aŭ substantivon, ni parolas pri leksikaj variantoj. Plejofte tiuj frazeologiaĵoj posedas bazan aron de komunaj elementoj aŭ la bildosfero estas simila, kio kapabligas nin identigi ilin kiel variantojn. Ekz. : mensogi kiel kalendaro / kiel funebra parolado / kiel gazeto murmuri tra la dentoj/barbo demeti/levi la ĉapelon levi/transpreni la torĉon Ne malofte okazas kombinaĵoj de struktura kaj leksika variado. Ekz. : kaptita ĉe freŝa faro / kaptita je l' freŝa faro / kaptita ĉe freŝa kulpo meti la ĉaron antaŭ la bovojn / meti la plugilon antaŭ la bovon Ne ĉiuj el la priskribitaj strukturaj kaj leksikaj variantoj estas stabiligitaj en la menciitaj formoj; kelkaj ekestis pro influoj de gepatraj lingvoj kaj estas limigitaj al unuopaj tekstoj.

2.4.3 Frazeologiaj sinonimoj

Frazeologiaj sinonimoj ne rilatas al la sama unuo kiel strukturaj kaj leksikaj variantoj, sed prezentas diferencajn frazeologiaĵojn kun identa signifo. Pro la diversaj etnolingvaj influoj frazeologia sinonimeco floras en Esperanto. Diferencaj metaforoj uziĝas en diversaj lingvoj/kulturoj por samaj situacioj. Komparu la sekvajn esprimojn kun la signifoj ‘fari ion sensencan‘ kaj ‘morti':

draŝi fojnon / batadi la venton / melki kaproviron / ĉerpi akvon per kribrilo iri ĉielen / ellasi sian lastan spiron / forlasi nian mondon / transiri al sia kreinto

Sinonimoj abundas ankaŭ inter proverboj. Oni konsideru, tamen, ke sekundaraj signiferoj kelkfoje diferencas. Komparu la sekvajn proverbojn esprimantajn 'Pro eta kaŭzo povas okazi ega damaĝo' kaj 'Ne ĝoju pri atingaĵo antaŭ ol esti certa pri ĝi':

Unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvon. Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava. Unukopeka kandelo bruligis Moskvon. De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. Unu ovo malbona tutan manĝon difektas. Inter la mano ĝis la buŝo ofte disversiĝas la supo. Antaŭ vespero ne estu fiera. Laŭdu la tagon nur vespere. Ankoraŭ la ezoko ne estas sur hoko. Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.

Entute frazeologiaj variado (struktura kaj leksika) kaj sinonimeco - ankaŭ kompare al etnolingvoj - estas tre forte evoluitaj en Esperanto. Kiel unu el la kaŭzoj jam estis menciitaj la influoj de la gepatraj lingvoj de parolantoj. Plej diversaj frazeologiaj esprimoj, surbaze de diferencaj aŭ de samaj bildoj kun diferencaj leksikaj elementoj, eniras la lingvon. Dua kaŭzo certe estas (kvazaŭa) neekzisto de native speaker [denaska parolanto], kiu sentus strukturajn aŭ leksikajn ŝanĝojn aŭtomate eraraj aŭ strangaj. En etnolingvoj jam etaj ŝanĝoj povas detrui frazeologiaĵon [...]. Tio, kune kun laŭstilaj kaj pragmataj restriktoj, ja faras la lernadon kaj uzadon de frazeologiaĵoj en etnaj fremdlingvoj tiom komplikaj.

Sed la dirita ne signifas ke la kriterio de stabileco ne validus por Esperanta frazeologio. Ankaŭ en planlingvo pro ofta uzado fiksita kombinaĵo el unuopaj elementoj iom post iom “rigidiĝas” kaj fariĝas atendebla en tiu ekstera formo por parolantoj. Lingvoludaj modifoj, kiel la sekva ŝvarcaĵo, baziĝas ĝuste sur la fakto ke la baza unuo kun fiksita strukturo estas rekoneblaj:

Kaj tiel staras la demando. Kiam ĝi estos laca, ĝi sidiĝos. [...]